Unua Junulara Renkontigho en Chilio - Pikarkin' - Februaro 5 al 8, 2010a

PLI DA INFORMOJ : http://www.esperanto.cl/eo/junulara_renkontigho

INFORMOJ PRI LA EJO : http://www.picarquin.cl

ĜENERALA CELO
Kunvenigi eksterlandajn kaj ĉiliajn gejunulojn, kiuj parolas aŭ lernas Esperanton, en agrabla kaj integriga, etoso, aktive vivigante la valorojn kulturajn kaj spiritajn de la esperanta movado.

SPECIFAJ CELOJ
1. Disvastigi la Internacian Lingvon inter la ĉilia junularo.
2. Plibonigi la parolan lingvo-praktikon de Esperanto, inter tiuj kiuj parolas aŭ lernas Esperanton.
3. Okazigi ĉeestan kurson, kiu permesas la interagadon personan, inter gejunuloj kiuj parolas aŭ lernas esperanton, laŭ la alpropiga lingvo-nivelo.
4. Diskonigi la esperantistan kulturon al la ĉilia junularo.
5. Doni ilojn por memlernado de Esperanto.
6. Starigi spacojn por reciproka interkonigado de junuloj kaj plenaĝuloj kiuj partoprenas en la ĉilia esperanto-movado.

KONDIĈOJ:
Ne bezonatas la scipovon de Esperanton, sed ja la dezirojn ĝui la eventon kaj ĝin lerni.
Aĝo ne estas limo, povas atendi gejulunojn ĝis 107 jaroj... pli aĝuloj ni povus havi problemojn. ....

METODOLOGIO
La renkontiĝo okazos kiel tendumado en la Monda Skolta Centro Picarquín (Pikarkin’), lokita 75 kilometrojn sude de Santiago de Ĉilio; loko inda por fari ekskursojn, kun naĝejoj, manĝejo kaj duŝejoj kun varma akvo, ktp. Kiu permesas pro la komodeco realigi nian junularan renkontiĝon je bona nivelo.
En la renkontiĝo oni okazigos esperanto-kursojn laŭ la nivelo de la ĉeestantoj: Baza ( por ne sciantoj ), Progresiga kaj Fluparolantoj . Ni havos konkursojn, feston, ekspoziciojn, teatraĵojn, muziko ktp pri la Internacia Lingvo kaj pri la Ĉilia kaj Monda Esperanto-Movadoj.

KOTIZKOSTOJ
La budĝeto supozas la ĉeeston de almenaŭ 10 personoj; do, se estas pli grana nombro da partoprenantoj ni povas aldoni pliajn tagojn aŭ eĉ malgrandigi la kostojn kaj redoni la krompagon.
La tuta kosto estas CL$20.000 (33,50€ ó US$45), kiu enhavas la manĝaĵojn ( maten-, tag-, kaj vespermanĝoj laŭ la plej kvalita menuo); luon de kunvenejo, kaj eblecojn por uzi naĝejojn kaj varm-akvajn duŝejojn. Kromaj kostoj aldonadas se vi volas lui tendojn, kromajn manĝaĵojn aŭ lui ĉambron por dormi.

PAG-FORMOJ:
Je la 30an de novembro 2009.....$5.000
Je la 30 de decembro 2009.......$5.000
Je la 15 de januaro 2010........$5.000
Je la 30 de januaro 2010........$3.000
Je la eniro al Pikarkin’........$2.000

• Eblas pagi ĝis 6 kvotoj la kotizon per kreditkarto-pago. La Kredit-kartoj uzendaj estas Visa, Mastercard, Diners’ Club, Magna, American Express, kaj komercaj kartoj Presto kaj Ripley. Por uzi ĉi sistemon, vi devas klaki sur http://www.esperanto.cl/eo/junulara_renkontigho
• Eblos pagi ankaŭ en US$, sed ne en eŭroj, en speciala lig-butono kiun ni aldonos en la sama paĝo.
• Ankaŭ eblos uzi depon-konto je la vido Nº 3010-34-03474-1 ĉe Banco del Desarrollo, je la nomo de Héctor Campos Grez.
• Por elektronikaj transferoj petu la personan identigan numero de la Prezidanto per e-poŝto ĉe prezidanto@esperanto.cl
Por pagi rete, klaku sur tiu chi butono.


EJO
La ejo apartenas al la Monda Skolta Oficejo, kaj tie oni okazigis mondajn eventojn kiel la Monda Skolta Ĵamboreo 1999ª kie en la sama loko tendumadis ĉ. 32 000 gejunuloj el la tuta mondo.
Ĝi situas 75 kilometrojn sude de Santiago de Ĉilio, kaj atingeblas per aŭto, busoj kaj metro-trajno. Oni devas kompreneble preni buseton se vi haltas ĉe la ĉefa tutamerika ŝoseo, kaj de tie oni povas preni taksiojn aŭ busetojn kiuj alportos vin ĝis la ejo mem aŭ proksime je 1 km. Eblas do, iri serĉi vin al la ĉefa ŝoseo, se vi telefonas nin, kaj kunporti al la renkontiĝejo!!!
Por vidi kiajn instalaĵojn havas ĝi, vizitu la ttt-ejon ĉe http://www.picarquin.cl

MANĜAĴ-SISTEMO:
La partopren-kotizo enhavas la manĝaĵ-kostojn laŭ la plej kvalita menuo disponebla. Oni devas iri ĝin preni al la manĝejo. Ne eblas kunporti manĝaĵojn al kunven-salonoj.
Eblas ankaŭ peti manĝaĵojn por vegetaranoj kaj veganoj sen kroma kosto, laŭ informoj donitaj.
Eblas ankaŭ memkuiri manĝaĵojn kaj do eblas malpligi la kotizon ĝis $7.000, sed vi mem devos kunporti manĝaĵojn kaj ĉio, kio bezonatas por tion fari. En la ejo ne eblas fari fajron, do kunportu butanaĵojn. Eblas lui potojn kaj hejtilojn, kontraŭ krompago. En la proksimeco de Pikarkin’ estas magazeno, kie eblas aĉeti manĝaĵojn ( ĉ. 1 km ekster la ejo)

DORMEJOJ
La evento estas organizata kiel tendumado, do kunportu vian tendon, matracon kaj dormosakon. Se vi ne havas tendon, interkonsentu inter aliaj partoprenontoj pri kuna uzado de tendo. Eblas ankaŭ lui tie tendon por 4 ĝis 8 personojn per kroma pago.
Same eblas lui ĉambron por 4, 6, 8 ĝis 22 personoj kaj la kosto estas inter $6.000 ĝis $7.800 po persono/tage .

VALUTO
La ĉilia peso kurzas nun 530 po Usona dolaro; aŭ 740 po eŭro. En Pikarkin ne eblas ŝanĝi eksterlandan monon, do vi devos kunporti la necesan ĉilian monon por via restado tie.

PROGRAMO PROPONITA

Vendredo

Ekde la 17a horo oni komencos ricevi la partoprenontojn, ĝis la 22a horo ptm.-

Sabato

Oni bonvenigos partoprenonto ĝis la 9a atm.

08.00 ĝis 09.00 Maten-manĝo

09:00 ĝis 09:30 Disdono de Atestiloj, dokumentoj kaj aliĝiloj

09:45 ĝis 11.00 Esperanto-kursoj

11:00 ĝis 11.15 Kafo

11:15 ĝis 13.00 Esperanto-kurso ( daŭrigo)

13.00 ĝis 14.30 Tagmanĝo

14.30 ĝis 16.30 Distraĵaj Agadoj ( banado, piedpilko, aliaj ludoj, ktp)

17:00 ĝis 18.00 Konstitucia Asambleo de Ĉilia Esperantista Junulara Organizo kaj plenumo de papelaĵoj por igi Landa Sekcio de TEJO.

19:00 ĝis 20.00 Vesper-manĝo

20:30 ĝis 21.30 Diskut-temo: Junularo kaj Esperanto en Ĉilio: Starigo de Agad-plano

21:4 ĝis ???? Distraĵoj, dancado, amindumado, ktp

Dimanĉo

08.00 ĝis 09.00 Matenmanĝo

09:00 ĝis 09:30 Ekumena Diservo

09:45 ĝis 11.00 Esperanto-kursoj

11:00 ĝis 11.15 Kafo

11:15 ĝis 13.00 Esperanto-Kurso

13.00 ĝis 14.30 Tag-manĝo

14.30 ĝis 16.30 Elekto de estraro de ĈEJO 2010- 2012, kaj balotado de agadplano

17:00 ĝis 18.00 Ronda Tablo kaj Sinadiaŭo.