SeguidoresLibera FolioPasporta ServoEn la reto
There are currently 0 users and 2 guests online.
NavigadoEdukado.netScouts EsperantistasLe Monde DiplomatiqueChilia Esperanto-JunularoE-planedo |
Esperanto.comŜerco: BarboEdziĝita viro vizitis sian amantinon, kaj ŝi petis, ke li forrazu sian barbon. "Kara Fred," ŝi diris, "Mi volas vidi vian malkovritan vizaĝon." La amantino petis plue, eĉ donis al li razilon kaj razsapon. Fine Fred konsentis kaj razis sin. Estis malfrue kiam li hejmeniris, kaj la edzino jam dormis. Fred eniris la liton. Ŝi parte vekiĝis, palpis lian vizaĝon kaj diris, "Tom, kial vi estas ĉi tie nun? Mia edzo baldaŭ revenos." Lord' Kaŝmoro [unua ĉapitro]Salute mi prezentas mian unuan tradukan ekzercadon prozan, kaj ĝi koncernas Notoj kaj glosaro laŭnecese aperos kiel apartaj komentoj. La aŭtoro de la originalo naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro en 1839 kaj tie lastaspiris en 1908. Neniam li vojaĝis eksteren, estas la fondinto de Brazila Beletra Akademio (situa ankaŭ en Rio) kaj elstaras en brazila realisma literaturo. Kelkaj el liaj plej famaj verkoj troveblas tradukitaj alilingve. Ankaŭ esperante ĝin aperigis brazila Paulo Sergio Viana en 2007. La verkstilo de Machado instigas precipe surbaze de du kernaj trajtoj: simpla lingvaĵo kaj terure konciza sintakso. Ne ĉion li ŝatas vortemontri. La titolon mi preferis iel redoni en Esperanto, kaj tio nur eblis pere de resonado. Machado de Assis krom verkisto ankaŭ estis tradukisto (kelkon da poezio li tradukis el la franca kaj la angla) kaj frandinda kronikisto. Eĉ kronike li ne malŝaparis sian fajne pikan stilon! 'Dom Casmurro' estas portugale retelŝutebla i.a. ĉi-ligile: Celo estas pli praktiki mian tradukan inklinon. Plibonigajn opiniojn certe ni kundiskutu. Ili kaj vi ja bonvenas! Rimarko: Literumado teksta povos ie kaj tie aperi ne laŭ origine mi klavarskribis, kaj tion, ... ... ... Unua ĉapitro jenas: Pri la Titolo Genetika dispozicio por alkohola dependeco
Ĉu vi iam sciiis ke ankaŭ alkohola dependeco, almenaŭ parte, estas genetike kaŭzita? Nome la alkoholismo estas tre kompleksa malsano kiu krom genetiko inkluzivas ankaŭ ĉirkaŭon. La sciencisto Kareken (pri "Indiana University School of Medicine") diras ke ne estas verŝajne ke ni iam malkovros genon kiu diros ĉu iu estos alkoholdependa aŭ ne. Ekzistas la geno GABRA2 kiu influas nian sperton kiam ni rigardas aŭ flaras alkoholon. Deziro por plezuro alportas nin al alkohola konsumado kaj superflua konsumado, ĉar tio donas al ni bonan senton. Homozigotaj homoj, do homoj kun duobla kopio de la geno GABRA2, montris aktivecon en certaj partoj de cerbo inkluzive centrofrontan parton de cerbo, kiu estas uzata por taksi plezuron. Kontraŭ tio ĉe la heterozigotaj homoj aktiviĝas aliaj partoj de cerbo. Tiuj du diversaj manieroj de funkciado ne ŝanĝiĝas kiam homoj estas sub alkohola influo. Do certe ekzistas fiziologia bazo por alkohola dependeco. Sed esti portisto de markoj por kompleksaj malordoj kiel alkoholismo ne signifas necese ke tiu malordo esprimiĝos. Genetikan markon oni bezonu kompreni kiel biologia averto pri noceco de alkoholaj trinkaĵoj ĉe homoj kun genetika dispozicio. Aliflanke tio povus esti gvido direktata al tiu geno kaj cerba sistemo, ĉar eble iun tagon ekestos kuracilo kontraŭ tiu geno.
'Kumiho', la Vampiro de KoreujoLa kumiho (aŭ gumiho, Kor. 구미호), aŭ naŭ-vosta vulpo, estas legenda estaĵo el Koreujo. Oni diras, se vulpo (aŭ vulpino) vivas dum mil jaroj, li (aŭ ŝi) iĝas kumiho. En la legendoj, la kumiho estas ina estaĵo--- 'kumihino'. Ŝi havas formon de tre bela virino. La kumihino edzigas homan viron. Se la viro ne estas bona edzo, ŝi manĝas lian hepaton. En la korea legendo, kumihinoj estas monstroj. Sed belaj monstroj! Kumiho: EN Wikipedia: http://en.wikipedia.org/wiki/Kumiho Mia angla-lingva blogaĵo pri kumiho: http://linalamont.blogspot.com/2010/08/my-other-imaginary-friend-is-gumiho.html Benny Morris korektas tiujn kiuj citas lin pri la milito 1947-49Tradukita el la sveda: Benny Morris rättar dem som citerar honom om kriget 1947-49. La artikolo troviĝas ankaŭ en la angla. Malamantoj de Israelo emas citi aŭ pli ofte misciti mian esploron por apogi siajn argumentojn. Lasu min proponi kelkajn korektojn. La palestinaj araboj ne estis respondecaj ”en iu bizara maniero” (David Norris la 31-an de januaro The Irish Times) por tio kio trafis ilin en 1948. Ilia respondeco estis tre rekta kaj facila. Malgraŭ la volo de la internacia komunumo – kiel estas esprimite en la rezolucio de UN numero 181 la 29-an de novembro 1947 – la perfortaj atakoj komenciĝis kontraŭ la juda komunumo en Palestino en espero halti la kreiĝon de la juda ŝtato kaj eble ankaŭ ekstermi tiun komunumon. Sed ili malvenkis; kaj unu rezulto estis la translokiĝo de 700 000 el ili de siaj hejmoj. Veras kiel Erskine Childers atentigis antaŭ longe ke neniuj arabaj radiostacioj admonis la arabojn fuĝi en granda kvanto; estis fakte pluraj arabaj radiostacioj kiuj admonis ilin resti. Sed, je regiona nivelo, en dekduoj da lokoj en Palestino, arabaj estroj konsilis aŭ admonis virinojn kaj infanojn, aŭ tutajn komunumojn – kiel en Ĥajfo en la fino de aprilo 1948 – esti evakuitaj. La juda urbestro de Ĥajfo Shabtai Levy petis al ili resti la 22-an de aprilo 1948, sed senrezulte. La plejparto de la palestinaj “rifuĝintoj” fuĝis pro la milito mem – kaj atendante ke ili baldaŭ povus reveni sur la dorsoj de venkantaj arabaj invadantoj. Sed estas ankaŭ vere ke estis pluraj dekduoj da lokoj, inklude Lod kaj Ramlo, el kiuj arabaj komunumoj estis elpelitaj de judaj trupoj. La semo povas esti eĉ ŝtono
Antaŭ jam sufiĉe da jaroj, mia instruisto pri muziko-historio rakontis al ni la jenan situacion. Iam li, akompanita de popola muzikverkisto hispana, vizitis vilaĝeton por ĝui ĝian festotagon. Loka grupo da muzikistoj, ekkomencis ludi muzikaĵon per siaj malnovaj kaj tradiciaj muzikiloj. La du vizitantoj ege miris pro tio ke ambaŭ tre bone konis la melodion. Post la ludado, la akompananto de mia instruisto diris al unu el tiuj ludistoj: - Mi tre bone konas tiun melodion, ĉar mi estas la kreinto La loka muzikisto ankaŭ mire asertis: - Ne diru stultaĵoj, ni ludas tiun ĉi melodion ekde ĉiam
Baldaŭ aperos: La mondo en guto da akvo Tatjana Auderskaja Ni loĝas en ŝtonepoko. Elirante el ŝtonaj domoj, ni trafas al ŝtonaj stratoj, kie ofte troviĝas nenio viva: nek arboj, nek birdoj, nek herbo, nek arbustoj. Nur aŭtoj preterpasegas siblante. Oni povas nomi nian tempon ankaŭ ferepoko. Hejmoj ĉe ni – ŝtonaj, surstrate – feraĵoj. Ho jes, kaj certe – plastaĵoj, kemiaĵoj ĉie: en mebloj, vestaĵoj, manĝaĵoj. Ĉu eblas nomi nian tempon plastaĵepoko? La ĉefa specio de vivestaĵoj en urbo estas homo. En postkortoj, subterejoj, subtegmentoj, sur kornicoj kaj en fendoj de malnovaj muroj kaŝas sin apudhomaj bestoj: katoj, hundoj, kolomboj, ratoj… Pliaj detaloj: http://impeto.trovu.com/diversa/guto artikolo: Georges LEMAÎTREGeorges LEMAÎTRE Belga astronomiisto el franclingva esprimo (Charleroi 1894 – Leuven 1966). BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (17)
Utiligebla vortareto
Kritikado de Israelo kaj kontraŭjudismoTradukita el la sveda: Israelkritik och antisemitism. La artikolo aludas al la sveda debato pri la Mezoriento, sed tio ne estas problemo ĉar la informoj aplikeblas tutmonde. En la sveda debato pri la Mezoriento iuj debatantoj estas foje akuzitaj esti kontraŭjudistoj. Multaj porpalestinaj debatantoj diras male ke porisraelaj aŭ judaj debatantoj utiligas la nocion kontraŭjudismo kiel batalilon por subfosi efektivajn argumentojn. Sveda Israelinformejo kompreneble opinias ke oni rajtas kritiki la israelan ŝtaton, precize kiel oni havas rajton kritiki ĉiujn aliajn landojn en la mondo konforme al la parollibereco. Troviĝas tamen okazoj kiam kritiko de la israela ŝtato transiras fariĝi kontraŭjudismo. Kontraŭjudismo signifas malamon de judoj kaj diskriminacion de judoj. Troviĝas aro da malnovaj antaŭjuĝoj kaj mitoj pri la juda popolo kiuj ankoraŭ pluvivas (por pliaj informoj pri tiuj vidu ekz. http://eo.wikipedia.org/wiki/Kontraŭjudismo). Per la fondiĝo de la israela ŝtato ankaŭ la kontraŭjudismo ŝanĝiĝis. Israelo ja estas la hejmlando de la juda popolo kaj per tio nova formo de kontraŭjudismo evoluis kiu celas Israelon. Tiu formo aperas de tempo al tempo en la debato pri Mezoriento kaj por ke oni scius kiam tio okazas ni ĉi-sube listigis la tri plej oftajn ekzemplojn pri kiam kritiko kontraŭ Israelo transiras al kontraŭjudismo. Tio tamen ne estas ia tute kompleta listo kaj ankaŭ kontraŭjudismo de la malnova tipo troviĝas en la debato pri Mezoriento. 1. Pridubado de la ekzisto de Israelo. La Volapuka lingvoĈu vi scias pri la Volapuka lingvo? En la jaro 1880, la pastro Johann Martin Schleyer kreis internacia lingvo, Volapuko. Estis Volapuka kluboj kaj gazetoj. Sed ĉar Esperanto estis pli facila ol Volapuko, la Volapuka movado malkreskis. Hodiaŭ Volapuka ne plu estas konkuranto por Esperanto. La plimulto de Volapukisto parolas Esperanton. Por lernu plu pri Volapuko: Volapük Online Resource - http://volapuk.evertype.com/ Volapük Yahoo Group - http://groups.yahoo.com/group/volapuk/ Volapuka Blogoj: http://katerat.blogspot.com mia blogo por Volapuk-komencantoj http://menefebal.blogspot.com/ http://volapukan.blogspot.com/ Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj: Ipernity, Esperanto.com kaj 'kaj la hundo iris kun ili' (http://kajlahundo.blogspot.com). rigida: 10-08-06_no464_Maulwurfeo.jpg
la germanaj fontoj
rigida: http://www.lachhaft-cartoons.de neamuza: http://www.nichtlustig.de/main.html —japana ĝardeno ne plu estas disponebla. Mi ankoraŭ povas oferti olimpian stadionon, kastelan parkon, golfplacon ... —golfplaco estus bona! —kiam talpoj ferias ... vojaĝi al biciklo
ĉiam mi volas per mia biciklo al vojaĝin.sed ne fariĝis.
Iama aŭgura altaro - verkita de mi
*** Iama aŭgura altaro
Antikva altar’ Kaŝita en la mar’ Ne plu ekzistas Ĉar ne rezistas Antaŭ la detru’ Kontraŭ la tru’ Kiun en ĝi oni faris Kaj jam ne ĉestaris La iama beleco Tiu fama riĉeco Kiun oni trovis tre nature Kaj aspektis tre aŭgure Naskiĝo - Verkita de mi
***
Naskiĝo
Vi, kiu travivis vian vivon Ne forgesu la motivon De la komenco de ĉio Kaj de la forta energio Kiu enkore kaŭzis krion Sed sendis harmonion Al la posta momento Kaj al tre frosta vento Kiu al vi molestus ĉiam Se ne kri’ ekestus tiam *** rigida 10-08-16_no466_Zebra02eo.jpg + neamuza 100811eo.jpg
la germanaj fontoj
rigida: http://www.lachhaft-cartoons.de neamuza: http://www.nichtlustig.de/main.html -he! he! he! kiel ofte mi jam diris al vi: "ne taŭrobatalu dum vespermanĝo"? -sed li komencis. -tion mi tute ne faris! Ŝerco: Magia Geedziĝa DatrevenoGeedzoj festis ilian kvardekan geedziĝan datrevenon. Subite aperis magia ina estaĵo, kiu diris, "Saluton. Mi estas via fea baptopatrino kaj mi gratulas vin. Por honori viajn kvardek jarojn da fidinda, bonkora geedzeco, mi donos al ĉiu el vi unu deziron. Nur diru al mi, kion vi volas." La edzino parolis unue. "Mi ĉiam volis vidi la mondon. Mi volas vojaĝi ĉirkaŭ la mondo kun mia kara edzo." La feino flirtigis sian stangon, kaj tuj aperis stakon de biletoj, pasportoj, kaj aliaj dokumentoj, vere ĉion kion ili bezonis por vojaĝi ĉirkaŭ la mondo. Poste la edzo parolis. "Mi bedaŭras, sed mia vera deziro estas havi edzinon kiu aĝas tridek jarojn pli juna ol mi." La feino diris, "Mi tute malaprobas tiun deziron, sed laŭ mia promeso mi donos ĝin." Ŝi flirtigis sian stangon denove, kaj tuj la viro aĝis naŭdek jarojn. |
EnirejoGrupojcurso on-line gratis de esperanto
Únete a Juventud Esperantista de Chile
Esperanto.comVortoj de la TagoEl la BlogojAliaj LIBRO DE VISITAS VIZIT-LIBRO REGISTRO SOCIOS ALIĜOJ Novuloj
Boletin
|