Le Monde Diplomatique

Syndicate content
Updated: 19 hours 52 min ago

La "rompita socio" en Parkhead

21 August, 2010 - 17:46

62-jara Jim Doherty estas emerito eksterordinara. Li loĝas en Parkhead, kvartalo oriente de Glasgovo, kie la meza vivdaŭro de viroj ne estas pli ol 53,9 jaroj. Kiel supervivinto de laboreja akcidento, li ricevas handikapulan pension de 560 pundoj (660 eŭroj) ĉiun monaton kaj ĉenfumas. "Rigardu", li diras, disŝovante la kurtenojn. "Tie, estis metalurgia fabriko. En ĝi dungiĝis ok mil homoj. Tuj malantaŭe, tri mil dungitoj laboris en la aŭtomobilera fabriko. Malantaŭ ĝi, alia ŝtalfabriko : sep mil laboristoj deklaritaj superfluaj. Ĉio translokiĝis al Azio kaj Orienta Eŭropo en 1970-1980." S-ro Doherty mem laboris dum sia tuta vivo en okupo kiu ne suferis la efikon de la ekonomia krizo : malkonstruo. "Mi detruis tutajn kvartalojn, laboristajn gettojn kiuj estas transformitaj en novajn gettojn por iliaj senlaboraj filoj. Mi detruis tutajn ĉenstablojn en fabrikoj kiuj fermiĝis unu post la alia. Tio estis mia vivo."

Lian domon ĉirkaŭas la ruinoj de la postindustria mondo, kvartaloj kie la fenestroj de la malmultaj butikoj estas baritaj kaj la pordoj estas ekipitaj per citofonoj, kie drogoj abundas kaj bandaĉoj multiĝas. En Glasgovo, la senindustriigo, elfarita de la registaro de Margaret Thatcher (1979-1990), sukcesis. Antaŭ kelkaj jaroj, s-ro Doherty fondis la asocion Gallowgate Family Support Group : tridek aktivuloj donas moralan kaj financan subtenon al la familioj de droguloj. "Dum la pasintaj dek jaroj, ni entombigis kvin mil el niaj knaboj." Ĉiuj mortis aŭ pro superdozoj de drogoj aŭ perforte. Hodiaŭ, inter la sanzorga industrio kaj psikiatriaj servoj, programoj de metadono kaj interŝanĝo de injektiloj, kaj la salajroj de socialaj helpantoj, drogkonsilistoj, kaj dungitoj de asocioj, apotekoj, prizonoj kaj rifuĝejoj, eĉ sen mencii la monon gajnitan de la narkotistoj, la droga estas sendube la plej prospera industrio de Glasgovo. Jim konas pli bone ol iu ajn la sekvaĵojn de vasta senlaboreco. "Ambaŭ miaj filoj estas heroindependaj dum pli ol dudek kvin jaroj. Mi provas savi miajn genepojn" li klarigas, kun la manoj en la tabakujo, ĉi tiu viro kiu "kortuŝis" la eksan gvidanton de la konservativuloj, Iain Duncan Smith, kaj inspiris lin krei politikan sloganon : la rompita socio.

Cetere, la konservativa esplorinstituto Centre for Social Justice ĉerpis multe da siaj ideoj el diskutoj kun s-ro Doherty. En 2007, telefoninte lin, Iain Duncan Smith venis al lia kvartalo por ĉeesti la funebran solenon de junulo. Li ne informis la gazetaron, sed volis palpi la pulson de ruinigita regiono de Britio por ĉerpi el ĝi moralajn maksimojn [1] kaj instigi al ĉesigo de la "kulturo de helpismo" [2]. "Iun tagon", memoras s-ro Doherty, "Duncan Smith demandas al mi kiel revivigi la voĉdonadon de la konservativa partio en kvartaloj kiel Parkhead. Mi respondis ke, dum Margaret Thatcher ankoraŭ vivas, la konservativa partio ne ricevos eĉ unu voĉdonon en ĉi tiuj kvartaloj. La tuta situacio estas la sekvo de ŝiaj agoj kiel estro de la brita registaro. Se ne estus eksterlandigoj, fermiĝoj de fabrikoj kaj grandskalaj maldungoj, ni ne estus en ĉi tiu situacio hodiaŭ. Mi estas damne ĝisosta maldekstrulo, eĉ se mi komunikiĝas kun Duncan Smith. Eble li estas honestulo, sed li neniam ricevos mian voĉdonon.

Julien BRYGO.

Kaj nun : konstrui vivan materialon

21 August, 2010 - 17:26

ĈU survoje al industriigo de la vivo ? La anonco farita en majo 2010 de la usona esploristo Craig Venter, pri konstruo de bakterio kun artefarita genaro, povas pensigi, ke ni estas proksimaj de tio. La sinteza biologio estas jam granda merkato, kie oni trovas multajn « pecojn » ebligantajn konstrui virusojn, bakteriojn kaj gistojn. Jen nun la ondo de la genetike konstruitaj organismoj.

« Ni bezonas vin. La potenco de viaj iloj implicas respondecon. » Per tiuj vortoj s-ro Edward You, agento de la usona Federal Bureau of Investigation (FBI), alvokas la bunte vestitajn studentojn venintajn el la tuta planedo por la konkurso de sinteza biologio (angle : International Genetically Engineered Machine Competition IGEM). Ni estas en Bostono, en la Massachusetts Institute of Technology (MIT). En tiu fino de oktobro 2009, la FBI, partnero de tiu evento, deziras transdoni mesaĝon al la junaj konkurantoj : sen ili, ne povus ekzisti kontrolo super bio-terorismo ! S-ro Piers Millett, de la Buroo pri bioarmiloj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Ĝenevo, elvokas starigon de konduto-kodo « por pli alta sekureco, kiu ebligos pli da agrablo ». Ĉar la ludeca esplorado restas motoro de tiu ĉiujara rendevuo.

La principo de la konkurso estas simpla : ĉiu el la 112 kandidat-teamoj (1.700 studentoj) de tiu 6-a IGEM venas prezenti sian « bakterian konstruaĵon ». Ĉiu tranĉis, greftis, ligis genojn … por produkti ĉu medikamenton, ĉu odorojn aŭ blinkantan lumon, aŭ ankoraŭ detekti arsenikon. En tiu granda kuirejo de la vivo, dum la du tagoj da seninterrompa prezentado, la receptoj estas diskutataj, kontestataj, amendataj. La studentoj portas la kolorojn de sia teamo, same kiel por futbalmaĉo, jen demandante baratan konkuranton, jen respondante la prietikajn demandojn metitajn de la ĵurianoj. Estas forta intelekta aventuro, kun vespero ĉe la Jillian's klubo de Bostono, kie la vizaĝoj de la partoprenantoj estas daŭre projekciataj sur du niveloj, inter bilardejo, bovlingejo kaj dancejo.

La sola regulo de tiu granda ludo estas kontribui al la komuna « kaso » ; ĉiu deponas siajn rezultojn kun libera alireblo (open source) en la kolekto biobrikoj [3] – DNA-pecoj regantaj ŝlosilajn funkciojn (vd la glosaron). « Hodiaŭ oni nombras ĉirkaŭ 5.000 el ili », ridetas Randy Rettberg, inĝeniero pri artefarita inteligento, unu el la fondinto de tiu ĵamboreo, malfermante la fridegujon, kie estas tenataj tiuj pecoj de sintezaj genoj mastrumataj de la fondaĵoBiobricks Foundation. « La celo estas disponi pri genetika konstruludo », precizigas Tom Knight, kiu, ankaŭ li, transiris el informadiko (software) al la vivo-programado (wetware).

Kun la « biobrikoj », la MIT kreis norman modelon de interŝanĝo , kiu ebligas mendi kongruajn pecojn de vivanto, same kiel okazas en informadiko per la font-kodo, kaj en elektroniko per la elektronikaj cirkvitoj. Tamen, la scienca komunumo ne sin provizumas ĉe la MIT. « Tiu IGEM-konkurso estas amuzaĵo por adoleskantoj, opinias Victor de Lorenzo, kunordiganto de la programo pri sintezaj bioteknologioj en la Nacia Centro pri Bioteknologioj en Madrido. Neniu laboro estas publikigebla, ĉar la pruvoj pri farebleco estas plej ofte ne sufiĉaj : kiel esploristoj, ni uzas niajn proprajn genetikajn sinsekvojn, produktitajn en la propraj laboratorioj. »

Temas pri turnopunkto en la historio de genetiko. En 1953, Francis Crick kaj James Watson publikigis en la revuo Nature priskribon de la duope-helica strukturo de la DNA, la portanto de la hereda informaĵo [4]. Duonjarcenton poste, la homaro kolektis imponan kvanton de informado pri la molekula konsisto de vivaĵo.

Abundaj investodeziroj

DE NUN sinteza biologio ne nur observas, sed aplikas inĝenierajn teknikojn. Ĝi konkretigas la saĝan vorton de la granda fizikisto Richard Feynman : « Oni konas nur tion, kion oni konstruas. » Praktikata de pli ol dek mil laboratorioj en la mondo, tiu fako fariĝis ebla, ĉar oni nun scipovas rapide sintezi, kaj dudekoble malpli koste ol en la jaro 2000 – tio estas 35 eŭrocendoj por unu bazoparo – kodantajn DNA-sinsekvojn, kaj ĉar la potenco de komputiko ebligas sekci kaj koncepti vivantajn sistemojn.

La sinteza biologio ankaŭ ne estas nura plibonigo de la molekula biologio, fako reganta la genetike modifitajn organismojn (GMO). Celo de tiuj inĝenieroj estas programi biologiajn sistemojn apogante sin sur la principoj de dizajno, de normaj moduloj kaj plejbonigado. Ĉiuj esploristoj parolas pri framo, referante al la baza tipo sur kiu oni greftas funkciojn. Ili prikonsideras konstrui novajn genarojn. Iuj rekomendas, por eviti ĉian infekton de la natura biologio – ne plu malkongrua esprimo -, igi « tiujn biologiajn kreaĵojn radikale diverĝaj de la konataj organismoj [5] ». Ekzemple uzante malsimilan alfabeton de ATGC (vd la glosaron sube). Ne plu temas pri nur manipuli genojn kaj GMO-jn, sed konstrui de la komenco genarojn kaj produkti genetike konstruitajn organismojn (GKO). La horizonto ja estas « la industriigo de biologio », substrekas Richard Kittney, direktoro de la Centro de biologiaj kaj medicinaj sistemoj de la Imperial College en Londono.

La sektoro instigas abundajn investo-dezirojn, ĉar ĝin portas novaj merkatoj, tre spekulaciaj : tiu de energio, kun la produktado de biobrulaĵoj kaj la borso pri elsendoj de CO², decidita de la Kioto-interkonsento, tiu de farmacio, kun organismoj transformitaj en medikamento-fabrikojn ; kaj pli ĝenerale tiu de ĥemio, kun sintezo de kompleksaj molekuloj aŭ biologiaj teksturoj ; detektado de substancoj (« gardostarantaj » organismoj) aŭ seninfektado de la medio. Tiuj apliko-sektoroj cetere estas la konkurso-kategorioj de la IGEM, pruvo ke scienco kaj merkato, koncerne bioinĝenieradon, estas pli kaj pli nedisigeblaj.

La ĉiam agema stelulo de tiu aventuro, Craig Venter, estas unu el la pioniroj de la vicrivelado de la homa genaro en la 1990-aj jaroj[Vd John Sulston, « Publikigita artikolo », Le Monde diplomatique en Esperanto, decembro 2002.]]. La 20-an de majo 2010 li anoncis en Science, ke li kreis « la unuan sintezan bakterion [6]. » La esploristo sukcesis konstrui, per kunmetado de sinsekvoj kopiitaj el tiuj de bakterio Mycoplasma mycides (kaŭzanta la peripneŭmonion de bovoj), « artefaritan » kromosomon, kaj reinjekti ĝin en alian bakterion (Mycoplasma capricolum, kiu infektas kaprinojn), senigitan de la propra genaro. La tiel produktita ĉelo funkciis, sin reproduktis kaj formis koloniojn …

La revuo Nature Biotechnology ilustras la svarmon de tiu tereno, publikigante la diversajn difinojn laŭ dudek fakuloj [7]. La teknologio fokusas al tri konkurencaj aliroj, je diversaj skaloj. La unua okupiĝas pri la genetikaj elementoj, la dua pri la tuta genaro, la tria pri la ĉelaj vandoj [8].

En la unua kategorio oni trovas kunmetad-metodojn « de malsupro » (angle bottom-up) subtenatajn en la IGEM. La inĝeniero-kulturo de ĝia ĉefo Drew Enby valorigas la ideon pri molekulaj konstru-brikoj. Transformante mikro-organismojn en gvideblajn sistemojn, esploristoj kiel Tim Gardner, Jim Collins kaj Stanislas Leibler (California Institute of Technology) montris jam en 2000, ke eblas koncepti normajn modulojn, kapablajn programi sintenojn.

La dua aliro estas miniaturigo-metodo « malsuprenira » (top-down) ; temas pri krei la « minimuman vivkapablan genaron », specon de « baza framo », sur kiu eblas grefti iun ajn funkcian modulon, vivkapable. Unu el la teamoj de Craig Venter sukcesis redukti je 15% la genaron de bakterio Escherichia Coli, eliminante la partojn nekodigajn aŭ nevivgravajn.

Ricevinto de la Nobelpremio en 1978, Hamilton Smith anoncis en januaro 2008, ke li realigis tutan sintezon de la kromosomo (reduktita ĝis 386 genoj anstataŭ 517) de la bakterio Mycoplasma genitalium. Tamen li ne provizis pruvon de ĝia funkciado, post reinjektado en bakterion senhavigitan je propra heredo-materialo.

« Programi per DNA, kia plezuro »

LA TRIA aliro kuniĝas al la esploroj pri origino de vivo. Ĝi esploras pri la kapablo memkuniĝi de la mokekuloj troveblaj en la ĉelaj vandoj. Esploristoj kiel Jack W. Szostak, el la Harvard Medical School (Bostono), tiel provas konstrui « praĉelojn », tio estas fermitajn biologiajn spacojn. Aŭtoro de la unua artefarita gisto-kromosomo, Szostak evidentigis la spontan kapablon de la dupolusaj grasacidoj (de kiuj unu ekstremaĵo, hidrofila, estas logata de akvo-molekuloj kaj la alia, hidrofoba, forpuŝas ilin), grupiĝi kaj formi sferon, reage al akvo [9]. La esploristo konfesas : « Ekzistas multaj rimedoj aperigi memorganizajn ecojn ; la reprodukto, kiun ni ricevis, ankoraŭ ne estas tute aŭtonoma, sed ni neniam estis tiel proksimaj al transformado de molekuloj en vivajn organismojn. »

Tiuj provoj elvokas la esplorojn pri morfogenezo (naskiĝo de la formoj), kondukataj antaŭ unu jarcento de la kuracisto Stephane Leduc [10], imitante formojn , kolorojn, teksturojn kaj movojn de vivaj organismoj en « ĥemiaj ĝardenoj ». En sia libro La biologie synthétique (1912), Leduc evoluigas ambician fiziko-ĥemian teorion pri la vivo, apoge al siaj materiismaj kaj kontraŭvitalismaj konvinkoj [11]. Sesdek ses jarojn poste, kaj havanta la genetikan revolucion malantaŭ si, la pola genetikisto Waclaw Szybalski ne eraras kiam li prognozas, en 1978, la komencon de la sinteza biologio. « Ĝis nun ni laboras pri la priskriba fazo de la molekula biologio. Sed la vera defio estos la esplorado de sinteza biologio : ni konceptos la novajn reg-elementojn kaj aldonos tiujn novajn modulojn al la ekzistantaj genaroj, kaj entute konstruos novajn genarojn. Estos senlima ekspansi-ebleco por konstrui pli bone regatajn cirkvitojn kaj sintezajn organismojn. Mi ne dubas pri la ekscitiĝo kaj novaj ideoj, kiuj tiam ŝprucos [12]. »

Komprenebla estas la entuziasmo de Drew Endy, kiu opinias, ke « programi per DNA estas pli amuza, alloga kaj potenca ol per silicio ». Li tamen konfesas : « La sinteza biologio estas la plej ekscita platformo iam ajn produktita de scienco, sed la demandoj, kiujn ili metas, estas ankaŭ la plej malfacilaj. Timigaj kiel infero ! » [13]

La riskoj pri dissemiĝo, akcidenta aŭ intenca, de tiuj artefaritaj organismoj, timigas. Ekde kiam tiuj produktoj eliros la laboratoriojn – kio estas, por la malpoluciigaj projektoj, neceso —, kiel eviti ke ili miksiĝu kun aliaj organismoj ? Tiucele iuj biologiistoj rekomendas ĉirkaŭfermi ilin per uzo de portantoj de la genetika informo tute fremdaj al la aktuala viva mondo kaj malkongruaj kun ĝi, kiujn oni nomas « fremd-nukleaj acidoj ». Tamen, eĉ se ni sukcesos malebligi ĉian biologian hibridiĝon, tiuj sintezaj organismoj povus konkurenci la naturon rilate aliron al nutraĵoj. Do, ni devas konsideri « nutran ĉirkaŭfermon » : la organismo uzata kiel « framo » estu konceptita por pluvivi nur en ĉeesto de maloftaj substancoj, aŭ neekzistantaj nature, kiel fluorosilico. Tiel eblos interrompi ilian reproduktadon.

Armeaj kaj industriaj uzoj

ALIA prizorgendaĵo estas la eksterordinara bredujo de novaj armilformoj. Ĵurnalisto raportas, ke en 2006 li povis mendi de privata firmao DNA-pecon de variolo-viruso [14]. La komunumo de la muntantoj-malmultantoj de biologio, kiu aĉetas DNA-sinsekvojn per Interreto, ankaŭ atestas pri la danĝeroj de tiu libera cirkulado de modifitaj aŭ konstruitaj genoj.

Dum la genaroj de danĝeraj virusoj estas rekreitaj de Eckard Wimmer (la viruso de poliomjelito, en la universitato de la Novjorka ŝtato), kaj Jeffrey Taubenberger (tiu de la hispana gripo, en la Usona Instituto de la Armeo), konstateblas, ke malmulte da protektiloj estas konsiderataj. Imitinda, la usona firmao Blue Heron Biotechnology rifuzas plenumi la danĝerajn mendojn. Ĝi uzas programon por sisteme okulbalae detekti la sinsekvojn de agentoj klasifikitaj « bioterorismo », kaj rifuzas la suspektindajn mendojn. Sed apenaŭ triono de la firmaoj montras tian prudenton.

« Ni devus maltrankviliĝi pro la nerealismo de la scienculoj koncerne la armeajn programojn », opinias Alexander Kelly, esploristo ĉe la Esplorcentro pri Senarmado de Bradford, kiu faris enketon kadre de la projekto Synbiosafe [15]. Kolektivo konsistanta el sciencaj esploristoj, reprezentantoj de usonaj registaraj institucioj kaj industriistoj proponis planon por kontroli la konstruadon de DNA-sinsekvoj [16]. Iuj postulas leĝon, kiu devigos ĉiujn konstruantojn de sintezaj genaroj agi prudente [17].

La aktuala regularo pri GMO aplikeblas al la sintezaj organismoj, sed ĝi ne antaŭvidas la kazon de la organismoj destinitaj al dissemo, kiuj devos esti taksataj en specifa maniero [18]. Internacie, viglaj diskutoj pri la difino de la GMO atestas fortan volon de iuj grupoj elpreni la « artefaritajn organismojn » el tiu grupnomo. Kun, kiel konsekvenco, liberiĝo el la laŭregularaj devigoj.

Serĉado de biologiaj metodoj por produkti energion surbaze de agrokulturaj krudmaterialoj povus konduki al destini pli kaj pli da agrokulturaj produktoj por prienergiaj aŭ ĥemiaj uzoj, malfavore al la homa nutrado. Okaze de la tutmonda kongreso Synbio 4.0, kiu okazis en 2008 en Hongkongo, la kanada grupo ETC (Erozio, Teknologio kaj Koncentriĝo), taskita pri sesio pri la sociaj konsekvencoj de la sinteza biologio, publikigis maltrankviligan dosieron pri la kapto-risko de la nutraĵ-fontoj [19], montrante kiel la suker-, petrol- kaj ĥemi-industrioj estas nun grupiĝantaj, por la plej bona prospero de la konstruantoj de artefarita vivo.

Dorothee BENOIT BROWAEYS.

GLOSARO

Bakterio. Sennuklea ĉelo. En laboratorioj, la plej uzata estas la kojlobacilo Escherichia coli, kiu havas novan generacion ĉiun dudekan minuton.

Biobrikoj. Tiu projekto de 3 usonaj universitatoj proponas al studentoj, kiuj muntas-malmuntas novajn vivajn organismojn, allasi komunan aliron al siaj produktaĵoj. La komuna proprieto okazas sur juraj bazoj similaj al tiuj de la liberaj programoj (Open source) : ĉiuj konservas siajn aŭtorrajtojn, sed donas rajton al ĉiu reuzi, adapti, kaj redistribui siajn « brikojn ».

DNA. Longa molekulo konsistante el du fadenoj volvitaj en formo de helico, la desoksiribonuklea acido (DNA) estas la portanto de genetika informo.

Framo. Minimuma bakterio, kies sola eco estas la kapablo sin reprodukti. La inĝenieroj deziras grefti sur ĝi specifajn genojn, kiuj atribuos al la organismo apartan funkcion.

Genoj. Ili estas la « vortoj » skribitaj en la DNA-sinsekvoj. Kiam la ribosomo - ĥemia maŝino de la ĉelo – ligas sin al geno, ĝi produktas molekulon nomatan proteino, kies ĥemia enhavo kaj formo estas determinita de la liter-sinsekvo, kiu konsistigas la genon.

Heredado kaj selektado. Se proteino necesas por vivo, ties geno estas nemalhavebla. Modifita geno (mutacia) povas konduki al difektita proteino, modifanta la vivoŝancojn de individuo. Se la mutacio estas misfunkciiga, la individuo ne estas vivkapabla ; se, male, ĝi donas avantaĝon, estas pli granda probablo, ke ĝi disvolviĝos ene de la individuaro, ĉar la koncerna individuo reproduktiĝas pli sukcese ol ties kungeneritoj. Tio estas la mekanismo de natura selektado.

Molekula biologio. La vivo-sciencoj koncernas same la ĥemian funkciadon de ĉelo, kiel la fiziologion de organo. Molekula biologio esploras la plej malgrandan skalon de la vivo ; tiun de la molekulo de DNA kaj proteinoj.

Nukleotidaj bazoj. Notitaj A, T, G aŭ C laŭ ilia ĥemia konsisto (adenino, guanino, timino kaj citozino) la bazoj (aŭ nukleotidoj) estas la kvar literoj de la genetika alfabeto. Ili sin sekvas laŭlonge de la DNA, formante unu sinsekvon. Oni ofte parolas pri « bazparo », pro la du fadenoj, kiuj konsistigas la duopan helicon de la DNA.

Sinteza biologio. Tiu fako ne celas nur observi, sed konstrui vivajn formojn.

Kreantoj avidaj je provokado

14 August, 2010 - 18:56

LA NUNTEMPA ARTO estas revolucia ; konsekvence, kiuj ĝin ne ŝatas, tiuj estas aŭ memdeklaritaj reakciuloj aŭ reakciuloj senkonsciaj, tio estas, novreakciuloj. Tiaj etikedoj estas hodiaŭ sisteme metitaj sur ĉiuj, kiuj ankoraŭ aŭdacas demandi sin pri certaj verkoj kaj praktikadoj de la nuntempa arto. Estas tute ne mirige se prefere ol riski esti taksata kiel populisma, nekapabla aŭ stulta, oni plej ofte elektas prisilenti siajn rezervojn. Ĉu vi preferas esti rigardata kiel revoluciulo aŭ kiel reakciulo ? Ĉu kiel aprobanto de moderneco aŭ de akademiismo ? Tiu agmaniero, kiu fermas ĉian debaton antaŭ ol ĝi komencu, havas rimarkindan efikecon, kies efikiloj kaj celoj klariĝindas : ĉar, se ĝi estas disvolvata tiom same ĉe certa speco de rezonado pri arto ol tiom ĉe certa speco de arto nedisigebla disde tia rezonado, ĝi ankaŭ efikas, laŭ maniero tute pli vasta, en la ampleksa kampo de la politika retoriko. La arta kampo ekzametata ĉi tie servas do kiel « modelo », destinita por klarigi la tiurilatajn seriozaĵojn.

Por analizi ĝian efikadon, ne estas senutile preni kiel ekzemplon la eldiron fondintan la liberalan penson, proponitan de Bernard de Mandeville en la fama Fable des abeilles [Fablo de la abeloj] (1704] : « Privataj malvirtoj [egoismo, avideco...] konsistigas publikan virton. » Alidirite : « Kion vi prenas por malvirto, tio estas reale virto. » Aŭ ankoraŭ : « Se vi tenas vin je la unua kompren-grado, temas pri malvirto, sed se vi tion konsideras duagrade, temas pri virto. » Tiu rezonado estas perversa, ne moralsence sed propre klinik-sence, laŭmezure, kiel ĝi faras el la problemo (la violento, ofte ruiniga, de pasioj kaj impulsoj naskitaj de tiu memamo, kiun oni nomas egoismo) solvon. Perversa ĝi estas eĉ duoble, tial, ĉar ĝi konfuzas ĉiajn gvidsignojn, pretendante la povon diri ĉion kaj ties malon : malvirto estas virto, blanko estas nigro... Tiu retoriko agas do kiel maŝino de detruo de ĉia kritika argumentado, kiu apogas sin, male, sur la distingo inter vero kaj malvero.

Por atingi tiun « duan komprenagado », sufiĉas, ke tiu, kiu parolas, elmontru kion neniu devas elmontri : li tiel fordonas sin al provokado, tio estas, laŭetimologie, al alvoko, kiu povas soni kvazaŭ defio. Per provokado, oni alvokas aliulon sekvi onin, elmetante al li defion fari samon. Provoki konsistas, do, en scii, ke oni diras… kion ne decas diri. Sed tial, ĉar mi bone scias, ke tiaĵon mi ne devus diri, ne nur oni ne kuraĝus tion riproĉi al mi, sed precipe mi venigas aliulon en mian nivelon, mi ĉirkaŭlimigas lokon, kie ni troviĝas inter ni, rondo alvasta de superaj sprituloj, senĝenatecaj, kie ĉio direblas, male de la publika spaco, stampita de multego da inhiboj.

Tiu retorika ruzaĵo celas kompromiti la interparolanton, estigante ties intereson kaj implikatecon, antaŭ ol akiri ties sekretan interkonsenton – « Vi ja kaptas kion mi volas diri... » Eĉ se li ne kaptas ajnon, estas grave por li, ke li jesu, se eviti eksteriĝi el tiuj, kiuj scias, kaj roli kiel stultulo, kiu ne meritas aliĝi al la ekskluziva klubo de ensekretigitoj.

Tia manipulad-arto, karakteriza je la reklamado, aplikiĝas hodiaŭ ankaŭ ĉe la nuntempa arto, kiam ĝi iĝas tereno, kie estas serĉataj ĉiuj eblaj rimedoj kompromiti la spektanton : intereso, implikateco, kompliceco.

La ekzemploj ne mankas. Sufiĉas pensi pri la verkoj de artistoj el inetr la pley famaj niaepoke. De la belgujano Jan Favre, kiu prezentis freŝdate en la Luvro diversajn ekskreciojn de la majto mem, ĝis Jef Koons, fama pro liaj gigantaj pudeloj, la bona malnova recepto kompromitado-kompliceco senmalfortiĝe deplojas en la postmoderna arto la strategion trafe profitan de la « dua komprengrado » : 1) sentabua provokado ; 2) kiu naskas nenian kroman signifon ; 3) el kio sekvas amaskomunikilara onidiro, kiu enklikos... 4) interesan spekulan spiralon.

Konfuzo inter novigamo kaj sencoserĉado

JAM DE 1996, Jean Baudrillard, en artikolo des pli kuraĝa, ke ties aŭtoro estis tiutempe ofte alvokita de la proparolantoj de tiu arto de la « dua komprengrado », estis elmontrinta la lertaĵon : « Ĉia nesufiĉeco pretendas leviĝi suprenirante en la nivelon duan kaj ironian de la arto. Sed tio estas tiom senvalora kaj sensenca en la dua nivelo kiom en la unua. Altiĝo al estetika nivelo ne savas ajnon, tute male : temas pri nesuficeco potencita per du. Tiaĵo pretendas esti nulo. Tiaĵo diras ‘mi estas nulo !' - kaj vere nula ĝi estas [20]. »

Baudrillard rigardis tiun nulecon potencitan per du kiel veran misuzadon je la negativeco, kiun portas la arto. Ĝi estas gravega, kaj domaĝas sian kapablon malembarasi sin je la plej ankritaj certaĵoj, tute nur por revigligi la serĉadon de senco, tio estas la serĉado de novaj sencoj. La arto ne reduktiĝas al rezonado, al mesaĝo, ĝi diras tion, kion oni ne ankoraŭ scias, ĝi videbligas tion, kio ankoraŭ ne estis registrita, ĝi aldonas ajnon al la konata mondo.

Nu, tiu revolucia serĉado trovigas de nun, ĉe la nuntempa oficiala arto, reduktata al simpla novigamo, tiu karakterizaĵo de la kapitalisma produktado, tre logike postulata de la bezono krei novajn dezirojn. El tio sekvas grava konfuzo inter la simpla novigado kaj la serĉado de la senco. Jen tio, ĉe kio estas viktimo la nuntempa arto. Kio esprimeblas per leĝo : des pli la art-merkato estos potenca, ju pli la ĝeneralaj kondiĉoj de la merkato emos trudi sin al la arta produktado. La nuntempa arto limiĝos tiam al produktado de neantaŭviditaĵoj, de neatenditaĵoj, ja, seniĝintaj je ĉia potenciala signifo.

La arto vere revolucia, kiu malkunmetas la mondon por plibone ĝin rekunmeti, naskas ridon sanigan, tre precize liberigan. La nuntempa arto ridas per alispeca rido, la nihilisma rido, kiu asertas, ke ĝi senbride mokas ĉiun altan [aksiologian] valoron, kaj ke nenio serĉendas : la arto ekzistas nur danke al la potenco de la momento, kiu agnoskas ĝin kiel tia, kaj jen ĉio.

Tiu arto « narcinika », tiom narcisisma, kiom cinika, estas malfacile senmaskigebla, ĉar ĝi apogas sin sur principo « ultrademokratisma », tre furora : estus neeble distingi aĵon reale artan de aĵo ajna, pro tio, ke tiel necesus enkonduki hierarkion. Nu, ĉia hierarkio trudas valorojn, kio atestas inklinon pli-malpli konfesitan al ordo ; kaj ĉia ordo latente portas totalismon : estas tiam svingite, sammaniere kiel banalaĵojn de stardrinkejo, la fantomon de faŝismo aŭ de stalinismo, en la politika kampo, dum minacas, en la filosofia kampo, la « totalismo » pere de la kritikismo heredita de kantio, por ekzemplo.

La « kritika » ago disigas la principon de vero disde tiu de iluzio, kiu fakte ĉiam implicas ian « tribunalon de la racio » [21]. Do, por eviti la tribunalon, la Teroron kaj aliajn diktatorecojn, oni malvolas ĉiun kritikan hierarkion, kio ebligas, ke oni donu al fek-amaso la dignon de artaĵo, laŭmezure, kiel ĝi estas supozata valori tiom, kiom ajna verkaĵo - eĉ pli, laŭmezure, kiel ĝi, tial, ĉar ĝi rezignis la prezentadon, kio implicas tranĉon netan intere de kio estas « prezentata » kaj la realo, prezentas rekte, sen simbola malproksimiĝo, la ekscitegan impulson, tiun de la artisto, aŭ tiun per kiu ĝi estis proklamita artaĵo, kio estas la funkcio de la kolektantoj, el kiuj unu el la plej emblemaj estas certe s-ro François Pinault [22].

La ironia kreaĵo de la belga artisto Wim Delvoye [ujm delvua] titolita Cloaca [kloako] (2000) prezentas homan nutrokanalon neriproĉeble funkcipretan, kaj kiu efektive funkcias sub komputila regado : la produktaĵo de digestoj, senaerigite pakita kaj stampita de markemblemo pastiĉanta tiujn de Ford aŭ Coca-Cola, vendeblas je ĉirkaŭ po 1000 euroj pece. Temas pri la plej bela metaforo de tia sistemo.

Videblas kiel la perversa retoriko alkondukas al maldeco : ĉe ĝi estas asertite, ke oni povas, ke oni devas povi trakti ĉion kiel vendeblaĵon. Se elmontri kion oni nur maldece montras, kion nur la impulso pravigas, konsistigas arton kaj donas monon, ĉiu estas do libera por agi en rilato al individua alpropiĝo de la merkata leĝo, tiu leĝo, kiu apogas sin sur la postulo de kontentigo de la impulsoj, kaj kiu nur zorgas pri la ĝuo, rekta, seninhibe elmontrata - ĝuo povanta esti, kompreneble, diverspeca, alia ol seksa. Jen ĉio, kio gravas en la arto ĉe la ultraliberala reĝimo.

Tiu toleremeco de la nuntempa arto koncerne la ajnecon ne estas malgrava. Tial, ĉar nome de la esprim-libero mem la plej netolereblaj proponoj devas esti tolerataj, kiel ne vidi, ke tia ultrademokrtismo estas ekzakte, politik-kampe, kio povas rekte alkonduki al tiranio - oni scias, cetere, ke tia konvertado estas ebla, de post La Respubliko de Platono.

Oni, konsekvence, spektis sakraligon de la ago... frivola, kiu dumlonge praviĝis per referenco al gesto de Marcel Duchamp elmontranta, en 1917, la ready-made-n Fontaine, laŭtipan urinejon tiel rebaptita. Sed la diferenco estas kruela. Tiu ago estis tiam alte subfosa, ĉar ĝi dubindigis ĉion : la statuson de la industria aĵo, tiun de la kreado, la arton en Usono [23], la sekson de la aĵoj, la funkcio de ekspozicio... La multnombraj artistoj, kiuj, ekde la jaroj 60, agnoskis ĝian influon sur si, kontentiĝis per reproduktado de tiu gesto, duobligado vaka je ĉia seriozaĵo : ni estas enirintaj en la eraon de « kvazaŭo », kiu povas alkonduki nur al la « komedio de la subfosado » (la spritaĵo apartenas al la verkisto kaj eseisto Philippe Muray).

Tiu rabate sada memorigilo, kun kiu, pli kaj pli ofte, oni hodiaŭ pritraktas klasikajn verkojn, fieras, evidente, pri sia subfoseco : kio estas ĝia sola pravigo... Sed tiu subfoseco konsistas nur en tio, ke ĝi asertas la fundamentan liberalan principon : ne ekzistas realo alia ol tiu de la individuo ; ĉiu socia aro estas rezultigo de individuaj agoj ; fine, la homoj ĉiam celas, en siaj interŝanĝoj, maksimumigon de siaj gajnoj. La alter ego [24] ne estas, do, komprenata plu kiel kondiĉo de ĉies memiĝo [25], sed kiel konstanta risko de malebligo : arto kaj civilizacio de « ĉio por la ego », postulantaj surde, ke ne estu limo por tio, kion la individuo rajtas. Kia bela subfosado, kiu volas intermiksi la alienecon mem kaj la libereco !

Malgraŭ ĉio, ekzistas tamen veraj artistoj, laborantaj laŭ aspiradoj aliaj ol apetenco al ĉiopovo, kara al la kapitalismo ; ĉe la pentristoj, de Bram Van Velde al Zoran Music, de Jean Dubuffet al Palcal Rebeyrolle, se citi nur la plej antaŭajn, sed ankaŭ ĉe la teatro, por ekzemplo Michel Schweiser, kiu, en Bleib, apogas sin sur la rilato de la hundo-lupo al ĝia mastro por ironie esplori la ferocecon de la nuntempa mondo, aŭ Pierre Meunier, kiu, en Sex amor, esploras tion, kio cirkulas inter viro kaj virino. Pere de strangaj kaj delikataj maŝinoj, for de oficialaj tribunoj, ĉiuj kapablas, per imageca ludo kaj kritika enperspektivigo, metaforigi kaj pensebligi la homecon – kio estas la rolo de aŭtentike liberiga arto.

Dany-Robert DUFOUR.

"Ĉi tie malsupre", meze de la regiono Azio-Pacifiko

14 August, 2010 - 18:13

Ĝi aspektas kvazaŭ piednoto ĉe la malsupro de mapoj merkatoraj. "Down under" ("Ĉi tie malsupre") : tiel aŭstralianoj ironie nomas sian landon rilate al ĝia pozicio sur mondmapoj. Ĉu, do, Aŭstralio ekzistas geopolitike ? Oni povus tion dubi, konsidere ke "Ĉi tie malsupre" vekas apenaŭ pli ol ĝentilan intereson ĉe analizistoj pri internaciaj rilatoj. Nek nuklea nacio nek membro de ĉefaj internaciaj organizaĵoj kiel la Asocio de Sudorientaziaj Landoj (Asean [26]), ĉu povus esti, ke Aŭstralio estas negrava ?

Laŭgrande la sesa lando de la mondo, Aŭstralio firme enlistiĝas inter la dek kvin plej prosperaj landoj sur la planedo kun impona rangordo de la tria plej alta en la indico de homa disvolviĝo de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (UNDP). Dotita per kompleta kaj kredinda sistemo de defendo, kaj malgraŭ sia nura dudek-du-miliona loĝantaro, la lando havas kernan influon sur la pacifikan scenon. Sojle de la vizito de la usona prezidanto Barack Obama al Kanbero en marto por festi 70 jarojn da aŭstraliaj-usonaj rilatoj, internaj debatoj pri opcioj rilate al la nacia sekureco starigas multajn demandojn en la kunteksto de regiono Azio-Pacifiko tumultanta.

Frue en 2010, post iom pli ol du jaroj de lia mandato, la plej granda defio por la laboristpartia ĉefministro Kevin Rudd estas daŭre destarigi sin disde la malutilaj pozicioj de sia konservativa antaŭulo John Howard ekde 1996. La politiko de s-ro Howard estigis malboniĝon de la diplomatia statuso de Aŭstralio, enfermante ĝin pli videble kaj pli publike ol iam ajn en la rolon de nura peranto de usona influo. Dum la eŭforio pro la sukceso de la misio de internacia interveno en Orienta Timoro en 1999, operaco gvidita de Aŭstralio kaj bonvenigita de la Unuiĝintaj Nacioj, John Howard ŝokis siajn najbarojn per deklaro ke lia lando de nun pretas ludi la rolon de "vic-ŝerifo" en regiono de la Pacifiko kie Usono estas la laŭrajta konservanto de la publika ordo.

Ĉi tiun bildon plifortikigis la konformismo de la iraka aventuro de aŭstralio en 2003 kaj, post la bombatencoj de Balio en oktobro 2002 [27], ĝia aprobo de la doktrino de la "preventa atako" kontraŭ terorismo. Ĉi tiu fidkonfeso tuj instigis formalan proteston de Indonezio, Filipinoj, Malajzio kaj Tajlando, el kiuj ĉiuj havas akordon pri defendo kun Kanbero. Ne estas, ke la intervenismo de Aŭstralio en la zono de ĝia rekta intereso vere surprizis ĉi tiujn landojn : la sendo de de 1500 soldatoj al la Salomon-insuloj en 2003, [28] kaj cent al la Reĝlando de Tongo en 2006, ĉio en la nomo de "regiona stabiligo", nur estas la plej lastaj ekzemploj [29] .

Fabrice Argun estas specialisto pri la regiono kaj la aŭtoro de la sola franclingva lernolibro dediĉita al la geopolitiko de Aŭstralio [30]. Li prave notis, ke la bildo de "aroganta" Aŭstralio estis poste re-emfazita de la eksplodema mikso de ĝia struktura interveno kun diskurso akordigita al la usona semantiko laŭ kiu najbaraj landoj (interalie Papuo-Nov-Gvineo) estis arbitre etikeditaj "malsukcesintaj ŝtatoj". Tiu ĉi tuta retoriko kaŭzis, milde dirite, multe da ĉagreno. En 2002, la ministro pri defendo de Filipinoj, Roilo Golez, opiniis ke "sincerdire, la pozicio alprenita de s-ro Howard estas aroganta." En 2006, venis la vico de Manasseh Sogavare, la ĉefministro de la Salomon-Insuloj, por etikedi Kanberon "la teroro de la regiono kaj nacio aroganta." Samjare lin sekvis Michael Somare, la ĉefministro de Papuo-Nov-Gvineo, kiu ne retenis sian koleron : "Mi opinias, ke ĉi tio estas tipa ekzemplo de la aroganteco de via popolo kaj de viaj gvidantoj, ĉi tiel trakti nian regionon" [31]. La pozicio de John Howard - subtenata en Aŭstralio de konservativaj "esplorinstitutoj" de rigorisma tendenco (the Institute of Public Affairs, the Centre for Independent Studies), kaj de la agresema bombasto de la ĵurnaloj posedataj de la aŭstralia gazetara magnato Rupert Murdoch, novkonservativulo - ŝajne revivigis, iome, la nacian politikon de "avana defendo" praktikata antaŭ la 1970-aj jaroj kaj bazita sur nura blinda konformeco al la politikoj de Usono.

Kiam geografio forte determinas la politikon

Hodiaŭ, ĉu ni povas konsideri tiun periodon kiel nuran paŭzon ligitan al kontraŭterorisma histerio kiu estis pli imitema ol struktura ? Geografio forte influas la politikon, kaj neniu "preventa doktrino" povas forigi la ŝajnan geostrategian paradokson kiu plagas Kanberon. En la Suda Pacifiko, regiono de neindustriaj insuleto-ŝtatoj, Aŭstralio disponas superfortan ekonomian, kulturan kaj politikan potencon, sed en la Norda Pacifiko ĝi sin trovas nura kromrolanto en regiono superregata de gigantoj kiel Ĉinio, Japanio, Usono kaj Rusio.

Restartigante procezon kiu komenciĝis antaŭ pli ol kvardek jaroj, Kanbero devas disvolvi pli sendependan diplomation, enkalkulante pli subtile la longatempan ekvilibron de potenco en Azio : hodiaŭ, 60% de la komercado de Aŭstralio estas kun Azio ; cetere, en 2007 Ĉinio anstataŭigis Japanion kiel ĝia plej granda komerca partnero.

Tio estas la realaĵo de la estonteco de Aŭstralio, sen konsidero de kiel proksima estu ĝia interrilato kun Usono. Cetere, John Howard mem konsciis tion. En 2004, ekzemple, li estis la unua aŭstralia ŝtatestro kiu ĉeestis kunsidon de ASEAN kunvokitan por meti la fundamenton de akordo pri libera komerco. En tiu sama jaro, Ĉinio kontente aŭdis lian ministron de eksterlandaj aferoj Alexander Downer diri - neprudente, konsidere de ĝiaj akordoj kun Vaŝingtono [32] - ke Aŭstralio ne "aŭtomate" zorgos pri eventuala konflikto en la Tajvana Markolo. Fine, en 2005, post multa debato kaj spite al la kontraŭstaro de iuj landoj, interalie Malajzio, Kanbero fariĝis membro de la ĵus-formita Pintokunveno de Orienta Azio (East Asia Summit, EAS), vastigita politika ido de Asean, kune kun Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio.

S-ro Rudd reasertis ĉi tiun azian strategion kun la rimarkinda diferenco, ke lia pli neŭtrala diplomatia lingvaĵo nun akordas kun plurflankismo. Kontraste kun s-ro Howard, kiu furioze kontraŭis al la teorio de tutmonda varmiĝo, la Protokolo de Kioto estis subskribita de Kanbero kun granda simboleco en la tago mem de la enoficiĝo de s-ro Rudd, la 3-an de decembro 2007. Li ankaŭ retiris la du mil aŭstraliajn soldatojn el Irako, aplaŭdate de la najbaraj islamaj landoj Malajzio kaj Indonezio. Simile, restriktoj de la enmigrado de azianoj estis mildigitaj en 2008, kaj en februaro de la sama jaro s-ro Rudd formale pardonpetis al la loĝantaro de indiĝenaj aŭstralianoj en la nomo de la tuta popolo. Ĉiuj ĉi tiuj decidoj estas unuanime aklamitaj en Azio.

Samtempe, en siaj rilatoj kun Ĉinio, Australio elmontris - almenaŭ ŝajne - deziron pri normaligo kaj dialogo. Estas signife ke la aŭstralia ĉefministro, siatempa diplomato, estas la sola okcidenta gvidanto kiu flue parolas la ĉinan lingvon (liaj diskutoj kun la prezidanto Hu Jintao okazis sen interpretisto). Alia forta signalo : tute neakceptebla hodiaŭ estas la ideo de "kvaropa dialogo", ideo kiu estiĝis sub la influo de la registaro de George W. Bush kaj kiu celis unuigi Aŭstralion, Usonon, Baraton kaj Japanion en fronto kiu estis en la praktiko kontraŭ-ĉinia.

Laŭ pli longatempa perspektivo, Kanbero havas du-partan celon : firmigi la ĝeneralajn punktojn de la alianco kun Usono, sed "mildigi" ĝin per pli meminiciatema partopreno en la kreskanta nombro de regionaj forumoj en kiuj Aŭstralio reliefigos sian pivotan pozicion. Ĝuste kiel la malvarmiĝo rilate al Azio en la tempo de John Howard konvenis al la "neglekto" de la registaro de George Bush koncerne la pacifikan regionon, tiel la nova direkto adoptita de la registaro de Barack Obama trovas oportunan peranton en la politiko de Kevin Rudd. Ilia komuna takso estas tio, ke la regiono Azio-Pacifiko determinos la geopolitikan stabilecon de la dudekunua jarcento.

Por havi influon en la regiono, Usono devos "aziecigi" sin, kaj tiel respondi al petoj de iuj siaj alianculoj kiel Singapuro kaj Filipinoj, kiuj jam propre vidis la laŭpaŝan plifortiĝon de Pekino. Kanbero proponas utiligi sian sperton por faciligi ĉi tiun repoziciigon. La aŭstralia agentejo por humanitara helpo kaj evoluado (AusAid) delonge engaĝiĝas en la regiono per projektoj de plurjara daŭro kiel la aŭstralia subregiona strategio por la Grand-Mekongo de 2007-2011 kiu financas infrastrukturajn projektojn, edukadon kaj administradon de akvaj rimedoj en Kamboĝo, Vjetnamio kaj Laoso [33].

Ĉi tiu reekvilibriĝo estas, tamen, singardema. Iuj el la lastatempaj aŭstraliaj iniciatoj efektive konkurencas kun aziaj plurflankaj strukturoj kiuj funkcias pli kaj pli efike. Ekzemplo estas la “Komunumo Azio-Pacifiko 2020”, unue proponita de s-ro Rudd en junio 2008 dum parolado ĉe la Asia Society en Sidnejo, kaj inkluzivita en la Blanka Libro pri Defendo eldonita en majo 2009 [34] : ĝi antaŭvidas regionan mekanismon kiu engaĝigos la tutan regionon Azio-Pacifikon en libera komerco, kontraŭterorismo, kaj kunlaboro pri energio kaj sekureco, kaj la pritrakto de kataklismoj kaj epidemioj. Ĝia celo restas relative neklara. Ĝis nun, neniu regiona partnero subtenis la proponon. La projekto efektive povus malhelpi la EAS, privarbata jam de la komenco de Malajzio kiu trovas, ke estas malfacile pardoni Aŭstralion kiu delonge ignoris ĝian projekton. Sed la malfacilaĵoj por Aŭstralio rilate al ĝia repoziciiĝo estas pli profundaj ol duflankaj kvereloj kun kelkaj ofendiĝemaj partneroj.

Ĉu kredindas la promesoj pri "Azieca Aŭstralio" ?

De la vidpunkto de aziaj landoj, efektive estas du manieroj por kiel rigardi la neidentigitan geopolitikan objekton kiu estas ĉi tiu "peco de la okcidento" forgesita en la Pacifiko. Unuflanke, estas evidente ke iuj regionaj rolantoj bezonas Aŭstralion, eĉ se nur por kontraŭpezi la influon de Ĉinio. Inter ili estas Filipinoj, Tajvano kaj Vjetnamio kiuj estas fortigantaj ĉiujn siajn ligilojn kun Kanbero. Kontraste, iuj najbaraj ŝtatoj, kiel Papuo-Nov-Gvineo, emas kondamni la predikeman intervenismon de la aŭstralianoj. Indonezio, kiu ankoraŭ ne pardonis Kanberon pro ĝia superrega pozicio en Orienta Timoro sed bezonas alianculojn, okupas mezan pozicion. Sed senkonsidere pri tio, ĉu ili estas naturaj alianculoj aŭ kritikemaj najbaroj, estas preskaŭ certe ke neniu el ĉi tiuj landoj estas trompota de pozado pri ia "aziecigita Aŭstralio". Apenaŭ gravas, ke la ideon formulis la diplomata Rudd kaj ne la bruska Howard.

Ĉu ĉi tiuj landoj vere malpravas se ili ne kredas je "azieca Aŭstralio" ? La Blanka Libro pri Defendo reasertas, kiel ĉiuj antaŭ ĝi, ke la traktato pri sekureco Aŭstralio - Nov-Zelando - Usono de 1951 (ANZUS) - kaj ne regiona plurflankismo - restas la fundamento de la nacia sekurecopolitiko [35] : “La registraro juĝas, ke la strategia stabileco de la regiono estas plej bone garantiata de la daŭra ĉeesto de Usono pere de ĝia reto de aliancoj, interalie kun Japanio, la Respubliko de Koreio, Barato kaj Aŭstralio.” Ĉi tiu malkaŝa portreto de usonaj aliancoj en Orienta Azio estas ligita en la sama dokumento al la sekvaĵoj de la rapida rearmiĝo de granda parto de Orienta Azio, kaj precipe de Ĉinio.

En oktobro 2009, la renkontiĝo inter s-ro Rudd kaj la nova stabestro de Ĉinio, la generalo Chen Bingde, sekve estigis raportojn pri kontentiga diplomatia progreso sen trakti la temon kiu hantas Aŭstralion : la militista leviĝo de Pekino, kies buĝeto, taksita je pli ol 60 mil milionoj da usonaj dolaroj ĉiujare, estas kvalifikita de Kanbero kiel "netravidebla". La aŭstralia Blanka Libro pri Defendo singardeme sugestas ke "la rapideco, amplekso kaj strukturo de la militista modernigo de Ĉinio povus zorgigi ĝiajn najbarojn se ili ne estos pravigitaj kaj klarigitaj."

Suda remparo, ĉiam je la servo de Usono

Al ĉio tio aldoniĝas la komerca "agreseco" de Ĉino kio estas kondamnata de aŭstraliaj ekonomikistoj. Malferminte minadon kaj energion en lastaj jaroj, la registaro nun klopodas protekti siajn mineralajn rimedojn (precipe tavolojn da raraj teroj) kaj atenteme kontroli la investojn kiujn Ĉinio faras en la sektoro. La plimalboniĝo de rilatoj inter Pekino kaj la aŭstralia giganto de minado Rio Tinto, kiu pasintjare fine rifuzis permesi al Chinalco altigi sian porcion de la akcia kapitalo de Rio de 9% al 20%, estas nur la lasta epizodo de ĉi tiu kreskanta streĉiteco. Krom adopti pli prudentan diplomatian pozicion rilate al la regiono, la registaro de s-ro Rudd neniel intencas malfortigi la reton de usonaj aliancoj kiuj "retenas" Ĉinion. Kompreneble, li konsentas kun Obama pri la redukto de atomarmiloj, aprobas la rekomendon de la Internacia Komisiono pri Atoma Senarmiĝo kaj Nedismultiĝo kiu alvokas al la usonanoj ne havi pli ol kvincent ŝargokapojn jam en 2025 kaj malakcepti la doktrinon de la preventa surprizatako. Sed li ŝajnas esti izolita rilate al la strategia penso en Aŭstralio. En decembro 2009, Andrew Shearer, influa kolumnisto kaj direktoro de studoj ĉe la Lowy Institute, aperigis averton en The Australian, la ĉefa ĵurnalo de la grupo Murdoch, ke "daŭre havi kredindan atoman fortimigilon estas eĉ pli grave por Usono nun kiam Azio kaj Ĉinio provas forigi la malegalecon je tradiciaj armiloj. Ĉi tio devas resti prioritato (...) de la registaro de la prezidanto Obama."

Laŭ la vidpunkto de Vaŝingtono, oni eĉ pli atendas ke Aŭstralio restos la suda bastiono de linio kiu pasas de Kanbero tra Ĝakarto, Manilo, Tajvano kaj Tokio kaj kiu kontrolas la marajn impetojn tutmonden de ambicia Ĉinio [36]. Ĉi tiu linio fariĝas pli solida. La akso Tokio-Kanbero, iatempe neformala, nun plene aktivas, kiel montras la 'Komuna deklaro pri sekureca kunlaboro' subskribita de la eks-ĉefministro de Japanio Shinzo Abe kaj s-ro Howard en marto 2007, kaj precipe per la 'Memorando pri defenda kunlaboro' de 2008. Tiu ĉi lasta starigas realajn strukturojn de partnereco inter la sindefendaj fortoj de Japanio kaj la aŭstralia armeo, kiuj etendiĝas de ĉiujaraj kontraŭterorismaj ekzercoj al humanitara helpo, interpacigo kaj mara sekureco, ĉiuj eksplicite ligitaj al diskutoj pri kunfunkciebleco kun la fortoj de la Pacifika Komandejo de Usono (Uspacom). 'Komuna deklaro pri sekureca kunlaboro' estis subskribita en januaro 2009 de la aŭstralia stabestro kaj lia indonezia kolego sekve de la Traktato de Lombok (duflanka sekureca akordo ratifikita en 2008 de Ĝakarto kaj Kanbero). Ĉi tiu longe pridiskutita revivigo de tiaj interkonsentoj inter "ĉefaj naboj" de la usona alianco en la regiono Azio-Pacifiko preskaŭ forgesigas la longan historion de antaŭa militista kunlaboro en la regiono fare de la aŭstralia defendoforto (ADF).

La vero estas, ke kion ajn diros la registaro de Kevin Rudd, la komuna interkonsento en Aŭstralio pri ĝia sekureco tre verŝajne ne ŝanĝiĝos. Certe, la debato pri la partopreno de la lando en afganiaj operacoj fariĝas pasia kaj la nova ministro de defendo, John Faulkner, oficiale deklaris sian esperon, ke la 1 500 soldatoj revenu hejmen kiel eble plej baldaŭ. Sed lia deklaro reflektas la humoron de la momento, kaj la retiro de la aŭstralia kontingento ne venos kiel fulmo el serena ĉielo ĉar Usono jam indikis ke ankaŭ ĝi intencas retiriĝi.

Ĉu Kanbero iam povos destarigi sin de Vaŝingtono ? Je la 13a de februaro 2010, Greg Sheridan, konservativa kolumnisto de The Australian, resumis la dilemon de Kanbero : "Sole Usono povas havigi la kadron de sekureco kiu konservis la stabilecon de Azio kaj certigis la sekurecon de Aŭstralio dum la pasintaj kelkaj jardekoj. Neniu alia potenco povas fari tion, fizike, politike aŭ morale, kaj precipe ne Ĉinio" [37]. Kiel la radikala maldekstrularo en Aŭstralio atentigas bedaŭre [38] - kaj la konservativa opozicio kontente - krom delikata kultura kaj diplomatia reekvilibriĝo rilate al Azio, la laborista partio efektive havas neniun alternativan vizion pri sekurecaj aferoj. Malgraŭ la ŝanĝo de registaro ekde malfrue en 2007, la "komuna interkonsento" pri Usono estas gravurita en oceania marmoro "ĉi tie malsupre" en Pacifiko paralizita de la vekiĝo de la ĉinia giganto [39].

La afrika franko, ĉu malaperonta ?

14 August, 2010 - 18:06

« MI OPINIAS, ke nun, post kvindek jaroj da sendependo, necesas reekzameni la valutan demandon. Se ni rehavas nian privalutan regon, ni pli bone mastrumos. Ganao havas propran monon, kaj bone mastrumas ĝin. Same pri Maŭritanio, Gambio, kiuj financas propran ekonomion », deklaris la senegala prezidanto Abdoulaye Wade lastaprile [40]. Tiel kritikante la administradon de la afrika franko, li enmiksiĝis en debato pli kaj pli vigla en okcidenta Afriko, kie kelkaj ekonomikistoj eĉ senkaŝe postulas forigon de la valuto heredita de koloniado [41].

Tiomgrade, ke la franca ministro pri ekonomio, s-ino Christine Lagarde, precizigis : « Ne estas tasko de Francujo decidi, ĉu la aktuala sistemo taŭgas aŭ ne, ĉu necesas aŭ ne forigi ĝin. Tia epoko finiĝis. Ja nur la koncernaj ŝtatoj povas decidi pri tio. » Sed, kvazaŭ ŝi volus malkuraĝigi ĉian sendependigan intencon, ŝi substrekas ke, fronte al la internacia financa krizo, « ne estis malutile por la landoj de la frankozono troviĝi en sistemo alkroĉita al la eŭro [42] ». La afrika franko, mastrumata laŭ la mona ortodoksio de la Eŭropa Centra Banko (ECB) fare de ĝiaj lokaj samuloj, la Centra Banko de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (CBOAŜ) kaj la Banko de la CentrAfrikaj Ŝtatoj (BCAŜ) estas laŭ ĝiaj subtenantoj en Parizo kaj sur la afrika kontinento [43] stabilec-garantio por la 14 afrikaj landoj koncernataj.

Aparte emfazata estas la konverteblo (libera interŝanĝeblo) al la devizoj de aliaj afrikaj landoj kaj kun la eŭro, certigita de Francujo. Sed tiu avantaĝo enhavas gravan malavantaĝon : ĝi faciligas impostan eskapon kaj kapital-eliron. Inter 1970 kaj 2008, Afriko laŭdire tiel perdis ĉirkaŭ 850 milliardojn da dolaroj, el kiuj la duono inter 2000 kaj 2008 [44]. Jes ja, tiuj kontraŭleĝaj kapital-eliroj ne nur ŝuldiĝas al la valutkonverteblo, sed tiu ĉi emas faciligi la agojn de la financaj krimuloj. Laŭ s-ro Sanou Mbaye, eksa ekonomikisto ĉe la Afrika Banko por Evoluado, « en la nuna stato de ekonomia evoluo de la frankozonaj ŝtatoj, la normo de la valut-politiko devas esti nekonverteblo kaj netransporteblo de la afrika franko ». [45]. Krome, la devigo por la koncernaj ŝtatoj deponi 50 % de siaj interŝanĝ-rezervoj ĉe la franca fisko, senhavigas la plej malriĉajn landojn en la mondo je siaj riĉaĵoj. Ili do devas prunti el la internaciaj financaj institucioj je la konataj severaj kondiĉoj.

« Trompa kontrakto »

ALIFLANKE, laŭ siaj subtenantoj, la afrika franko ebligas lukti kontraŭ inflacio. La funkci-reguloj de la frankozono ŝablone redaktitaj el tiuj de la eŭro, igas tre malfacila, preskaŭ neebla, la daŭrigon de « malseveraj » mon-politikoj : devigaj rezervoj ĉe la Banko de Francujo (Banque de France) kaj ĉeesto de ties reprezentantoj en la administraj konsilantaroj de la afrikaj centraj bankoj. Ĉi tiuj trudoj ja kontribuis teni la kvotojn relative malaltaj, kompare kun tiuj de la aliaj partoj de la kontinento. Tio estas unu el la malmultaj « pozitivaj rezultoj » de la frankozonaj landoj kompare kun la afrikaj landoj kun propra valuto [46].

Tiu disciplino estas tamen tre multekosta por ekonomio. La supertaksado de la afrika franko kompare kun la aliaj valutoj de la kontinento aparte malhelpas eksportadon. Tio cetere estis unu el la kialoj prezentitaj de Francujo kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) por trudi ĝian 50 % devaluton en 1994, kun la konataj konsekvencoj ekonomiaj, sociaj kaj politikaj [47]. Sed la altiĝo de eŭro rilate al dolaro ekde 2001 rezultigis aŭtomatan realtiĝon de la afrika franko, frapante la eksportadon en dolaroj, aparte tiun de kotono.

Kvankam foresto de risko ligita al valuta interŝanĝo faciligas la financajn transakciojn, la instituciaj kaj ekonomiaj privilegiaj ligoj kun Eŭropo estas obstaklo kontraŭ la subregiona integrado kaj diversigo de la partneroj. Tial, kvindek jarojn post la sendependiĝoj, la eŭropa kontinento ankoraŭ estas la ĉefa komerca partnero de plej multaj frankozonaj landoj, kvankam estis notinda komenco de diversigo, kun grandaj sudo-landoj (Ĉinujo, Barato, Brazilo, Irano) kaj la landoj de la Persa Golfo. Interne de la Okcidentafrika Mona kaj Ekonomia Unuiĝo (france Uemoa), la intermembra komerco estas nur iom pli ol 18 % de la tuto. Cetere, la komerco inter la Uemoa kaj la Mona kaj Ekonomia Komunumo de Centra Afriko (france Cemac) estas kvazaŭ nula.

La supozataj avantaĝoj de la afrika franko estas do limigitaj, kompare kun ĝiaj malavantaĝoj. La valut-politiko, kiun ĝi trudas al la afrikaj landoj, ŝajne estas eĉ bremso por ties evoluado. La ĵurnalisto Alpha Barry asertas, ke la mon-interkonsentoj kun Francujo resumiĝas je « trompa kontrakto » [48], ĉar ili senhavigas la landojn je sia suvereneco (kiel montris la humiligan devaluton truditan en 1994). Krome, la deviga unuanimeco por ĉiu grava decido de la BCEAO kaj BEAC donas al la reprezentantoj de Francujo, kiuj estas rajtigitaj membroj de la administraj konsilantaroj de tiuj bankoj, veto-rajton pri la valut-politikoj – kaj sekve ankaŭ pri ekonomiaj politikoj – de la frankozonaj ŝtatoj.

Malgraŭ la nuntempaj malobeoj al la reguloj de la Eŭropa Centra Banko, pro ĝenerala etoso de buĝetkrizo ĉe la 27 eŭropaj ŝtatoj, ĝiaj samuloj de la frankozono tenas firme la direkton : « Same kiel ĉiuj modernaj centraj bankoj, memorigas la estro de la BCEAO, s-ro Philippe-Henry Dacoury-Tabley, la BCEAO prioritate celas prezostabilecon ene de la OkcidentAfrika Mona Unuiĝo. Kondiĉe ke tiu prioritato estu tenata, la centra banko alportas sian subtenon al la ekonomiaj politikoj de la Unuiĝo cele sanan kaj daŭrkapablan kreskon [49] ». La lukto kontraŭ inflacio tiel restas la prioritato de la prioritatoj, malfavore al kresko, kaj do al kreado de laborofertoj.

En evolulandoj, la monpolitikoj de la BCEAO kaj de la BEAC tamen devus strebi favorigi la produktivajn investojn, eĉ akceptante nivelon de inflacio, kiu ne havos malstabiligan efikon al la ekonomio. Tiun opinion esprimis, sub kondiĉo de anonimeco, eksministro pri financoj de la frankozono, kiu konstatas, ke « mastri inflacion estas eŭropa celo. Sed por lukti kontraŭ malriĉo, afrikaj landoj antaŭ ĉio bezonas kreskon. La mona ilo devas esti uzata ĉi-cele, eĉ se allasante iom da inflacio [50]. »

La realo estas, ke la valutpolitikon de la BCEAO - same kiel tiun de la BEAC – diktas Francujo kaj la aliaj landoj de la eŭro-zono. Kiel konfirmas s-ro Serge Michaïlof, eksfunkciulo de la Monda Banko, « la afrika franko estas finfine mastrumata en Frankfurto, laŭ kriterioj senrilataj al la bezonoj de la afrikaj ekonomioj [51]. »

La frankozonaj landoj ne estas pli bonŝancaj ol plej parto de la aliaj afrikaj landoj. Inter ili dek el dek kvar estas en la listo de la Malplej Evoluintaj Landoj (MEL), ĉe la malsupro de la skalo de la indico pri homa disvolvado de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por Disvolvado (PUND). Kameruno kaj Eburbordo, hieraŭ prezentitaj kiel « montrofenestroj » de la afrika kapitalismo, estas hodiaŭ inter la « malriĉaj landoj kun grandaj ŝuldoj », same kiel Kongo-Brazavilo. Devigitaj akcepti la konsilojn de la IFM por ricevi « redukton » de sia ŝuldo, ili ne havas alian eblecon ol daŭrigi libermerkatajn politikojn, ofte malutilajn.

Kvankam ĝi prezentas avantaĝojn por la eŭropaj firmaoj, la afrika franko ne alportis la promesitan alfluon de rektaj eksterlandaj investoj (REI). Ilia nivelo dependas malpli de riskoj pri la valut-interŝanĝoj ol de la perspektivoj pri kresko kaj profitoj. Tial la eksterlandaj kapitaloj elverŝiĝas unue en la landoj havantaj abundajn naturajn riĉaĵojn : nafto (Eburbordo), oro (Malio), uranio (Niĝerlando). Krom en tiuj sektoroj, la investoj respondas al privatigoj aŭ al vendoj de patentoj en la telekomunik-sektoro, kiel en Burkino kaj Senegalo. Pluraj afrikaj landoj, kiuj disponas pri propra valuto, kiel Angolo, Mozambiko, Niĝerio, Tanzanio kaj la landoj de Nordafriko, cetere allogas pli da REI ol la landoj de la frankozono [52].

Tia bilanco plifortigas la kontraŭulojn de tiu valuto, kiuj proponas meti ĝin en muzeo pri koloniado kaj krei subregionan, eble eĉ tutkontinentan valuton. En la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (EKOAŜ), el kiu iuj membroj konservis nacian valuton, debatoj okazas.

Unu el la etapoj de la procezo povus esti kreo de valut-zono inter la ŝtatoj kiuj ne uzas la afrikan frankon : Verda Kabo, Gambio, Ganao, Gvineo-konakrio, Liberio, Niĝerio, Siera Leono. Valut-zono de okcidenta Afriko (VZOA), grupiganta tiujn landojn jam estis starigita en 2000. Kaj la Mon-Instituto de Okcidenta Afriko, en Ganao, estas taskita difini konverĝo-kriteriojn inter la valutoj de la membroŝtatoj de la VZOA. Laŭ ĝia direktoro, la nova strukturo povus esti starigita antaŭ 2015 [53]. En la Afrika Unuiĝo oni elvokas kreadon de Afrika Mon-Fonduso, de afrika centra banko kaj de afrika investo-banko.

Trans la debato pri estonto de la afrika franko, la metita demando estas tiu de la evoluigo de la afrika kontinento. S-ro Jean Ping, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unuiĝo, internacie respektata adepto de la « panafrikanismo », asertas, ke : « oni nun scias, ke la kapitalisma merkato ne solvos ĉion, kaj ke nenio estas neŝanĝebla. Neniu plu diktos al ni kion ni faru … Afriko unue kalkulu je si mem [54] ... »

Demba Moussa DEMBÉLÉ

La granda konsterno de la tamiloj en Srilanko

14 August, 2010 - 15:01

Dum falis unu post la alia la bastionoj de la sendependistaj tamiloj, la Tamilaj Tigroj de Liberigo de Eelam (angle LTTE), ekde marto 2008, la srilanka registaro enfermis en koncentrejoj la tamilojn, kiuj vivis sub regado de la gerilo, tio estas preskaŭ 300.000 civiluloj. La tendaro-komplekso Menic Farm, en la Vavuniya-distrikto, norde de la lando, enhavis ĝis 228.000 homojn. Dek monatojn post la malvenko de la Tigroj, 70.000 rifuĝintoj ankoraŭ estas malantaŭ dratbariloj, atendantaj permeson rehejmeniĝi. La armeo lasas nin viziti unu el tiuj koncentrejoj, nomataj « transitaj vilaĝoj de bonfarto ».

Ĉe la enirejo, ses metrojn alta portreto de la prezidanto Mahinda Rajapakse, kun levita brako gestanta la venkon, dominas la barakvicojn. La tendarestro pravigas la amasan malliberigon de la tamiloj : « Necesis disigi la teroristojn disde la loĝantaro, kiun ili igis ostaĝo. La rehejmenigo estas ja malrapida, sed oni ne povas resendi ilin en la vilaĝojn antaŭ kontentiga senminado de la terenoj. » La malmultaj neregistaraj organizaĵoj (NRO) kiuj rajtas labori en la koncentrejoj tamen relativigas la malbonajn vivkondiĉojn : « La armeo estis superŝutita de laboro pro la granda nombro da civiluloj vivantaj ĉe la Tigroj : preskaŭ 300.000, dum ili imagis nur 100.000 ! atestas okcidenta homhelpa volontulo. Malgraŭ ĉio, dum la kunordigaj kunvenoj inter la UN-agentejoj, NRO kaj arme-oficiroj, evidentiĝis, ke la armeo plej bone zorgis. Mi vidis pli ĥaosajn rifuĝotendarojn de UN. » Restas tamen la diskriminacia principo de amasa malliberigo de civiluloj pro ilia etna deveno. La registaro neniam submetus sinhalojn al tia traktado.

Dekmiloj da homoj enfermitaj en koncentrejoj

Akompanataj de oficiro – kaj du tamiloj, evidente taskitaj raporti niajn interparolojn -, ni trairas la vastan tendaron : kuracejon, lernejojn, vendejetojn, bankojn kaj poŝtoficejojn, kies ĉeesto devas mildigi la mankon de libereco. La malliberuloj foje ricevas portempan forpermeson. Post monatoj da pretervivo meze de teruraj bataloj, niaj interparolantoj ŝajnas preskaŭ senpezigitaj : la plej malfacila momento jam pasis. Ili vivas, manĝas, estas flegataj, kaj baldaŭ rekonstruos sian vivon. La vizito tamen preskaŭ elvojiĝas kiam grupo kolere ekparolas – sub la malaproba rigardo de la du tamiloj : « Sufiĉas jam ! Kiom da tempo ni ankoraŭ devos resti ĉi tie ? Ĉe ni, niaj havaĵoj estis rabitaj. Kial ni ankoraŭ restas, dum aliaj estas liberigitaj ? Laŭ kiuj kriterioj ? Kion faras la UN ? » Fine, dum la balota kampanjo por la deputitaj elektoj jam komenciĝis, ili bedaŭras la mankon de demokratieco en la koncentrejoj : « Nur la kandidatoj kiuj subtenas la prezidanton rajtas veni ĉi tien. »

Malmultas junaj homoj en Menic Farm : suspektataj aparteni al la LTTE, la plej multaj estas en karcero. La registaro de Kolombo ja tenas enfermitaj inter 11.000 kaj 13.000 supozatajn gerilanojn. « Oni klasifikis ilin laŭ ilia implikogrado, klarigas s-ro Rajiva Wijesinha, eksa ŝtat-sekretario kaj proksimulo de la prezidanto. Ĉirkaŭ milo estos jure persekutataj, ne pli », li asertas. Plej granda parto de la Tigroj kapitulacis, sed aliaj estis denuncitaj de tamiloj ŝokitaj pro la fanatika sencedemo de la ribeluloj : dum la malvenko estis jam certa, « ili varbis ĝis du infanojn en ĉiu familio, atestas pretervivintoj. Ili eĉ pafis al homoj, kiuj provis fuĝi al zonoj regataj de la armeo. »

Ne malproksime de Menic Farm, ni vizitas centron por reedukado de eksaj soldatinfanoj. Gardataj de la armeo, kaj kun helpo ke kelkaj tamilaj instruistoj, knaboj kaj knabinoj lernas metion, post jaroj da soldatado. Shivanesh estis 13-jara kiam la LTTE perforte varbis lin : « Mi mortigis soldatojn, kaj mi estis vundita, rakontas tiu 17-jara adoleskanto kun malvigla rigardo, cikatroplena. En mia taĉmento estis preskaŭ nur infanoj. Kiam la armeo ĉirkaŭigis nin, kiam niaj ĉefoj estis mortigitaj, ni ĉiuj kapitulacis. » Shivanesh ne bedaŭras sian kapitulacon : « La Tigroj ŝtelis mian vivon. Ili min forigis de mia familio, malpermesis al mi lernejon, instruis al mi mortigi. La armeo instruas al mi metion kaj permesas vizitojn de miaj gepatroj. Nun, mi lernas komputikon. Mi baldaŭ revenos hejmen kaj rekuniĝos kun miaj parencoj. »

La streboj de Kolombo por reeduki kaj doni ŝancon al tiuj junuloj estas laŭdindaj, sed ili laŭdire koncernas nur malplimulton de la soldatinfanoj. Krome, sendependa fonto – al kiu estis permesite viziti la LTTE-malliberulojn – bedaŭras mankon de informoj : « La registaro provizas neniun nomliston. La familioj restas nesciantaj : neniu scias precize kiu estas enfermita, kie, kaj pro kiu motivo. En lando, kie senjuĝaj ekzekutoj oftas, tio tre maltrankviligas. » Des pli, ke la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (CICR) ne rajtas aliri la malliberulojn.

Iom pli norde troviĝas la regiono Wanni, regata de la Tigroj dum du jardekoj kaj reprenita de la armeo komence de 2009. De tiam, la Wanni-regiono estas tute riglita de la armeo ; eksterlandaj amaskomunikiloj estis ĝis nun tenataj for. La vojo A9, kiu trairas la landon, estas flankita de bunkro ĉiun centan metron. La cirkaŭaĵo estis malkonstruita kaj dezertigita por eviti eventualan embuskon. Jen kaj jen, ŝildo kun mortokapo indikas ĉeeston de minoj. Ĉie oni vidas armitajn soldatojn. Maloftaj civiluloj vivas sub tendoj, proksime de siaj ruiniĝintaj domoj.

Sur nia vojo, dekoj da busoj transportas sinhalajn turistojn, de sia registaro instigitaj viziti la nordon, tiom longe ne alireblan. Malnova « ĉefurbo » de la Tigroj, kie la gerilo starigis la « ministrejojn » de sia kvazaŭ-ŝtato [55], Kilinochchi estas nerekonebla : neniu konstruaĵo restis staranta. Eĉ la akvorezervujo ne restis : kuŝanta, truita de obusosplitoj, la impona konstruaĵo hodiaŭ estas « mitralita » de turistaj fotiloj. Bonzoj kaj familioj fotiĝas antaŭ tiu malĝojega spektaĵo, kaj reiras al siaj busoj ornamitaj per srilankaj flagoj kaj afiŝoj celebrantaj la gloron de la prezidanto kaj ties « heroa armeo ». Krom la monumento honore al la mortintoj, la nura nova konstruaĵo en Kilinochchi estas budhana templo, kiun la armeo rapide konstruigis, je granda bedaŭro de la tamila loĝantaro, hinduismakristana.

Ĉi tiu aroganteco incitas la de Menic Farm ĵus liberigitajn tamilojn, kiuj, funebrantaj kaj sen novaĵoj de siaj parencoj, pluvivas per la internacia helpo : « Ni travivis inferon, kaj ili venas spiti nin », plendas Nayan. Tiu proksimulo de la Tigroj estas pretervivinto de la fina atako, ĉirkaŭ Mullaitivu, kie la armeo senĉese bombadis la LTTE – kaj la milojn da civiluloj, kiujn ili pelis antaŭ si. « La Tigroj batalis ĝis siaj lastaj kartoĉoj, kaj ili glutis la cianido-pilolon, kiun ili portis ĉirkaŭ la kolo. Obusoj pluvegis. Mia patrino mortis apud mi, kaj mi estis vundita, li precizigas montrante siajn larĝajn cikatrojn ĉe brako kaj kruro. Mi konfesas, ke post la bombadoj, la armeo kondutis ne malbone al la civiluloj : ili volas gajni la korojn kaj spiritojn. ». Malgraŭ tio la konvinkoj de Nayan restas firmaj : « Mi vivis jarojn sub registaro de la Tigroj. Mi bonfartis. Estis ordo, laboro, socialaj servoj, kaj sociala justeco. » Same kiel multaj simpatiantoj de la LTTE, Nayan ne povas kredi pri la morto de ilia ĉefo, Velupillai Prabhakaran – konfirmita de genetikaj testoj : « Televido montris korpon de lipharulo, kiu similas al li. » Li opinias, ke la Tigroj « retretis » ; ni havis kvin helikopterojn kaj 35 longtrafajn kanonojn. Kie ili estas ? La LTTE kaŝas sin. Ili reaperos ! », li volas kredi.

Male, plimulto de la sinhaloj ĝojas pro la venko, senpezigitaj je la timo pri la sinmortigaj atencoj. Ofte havantaj bonajn rilatojn, profesiajn aŭ amikajn, kun siaj tamilaj samlandanoj, ili reduktas la militon je « milito kontraŭ terorismo » : influataj de la amaskomunikiloj, ili sincere pensas, ke ilia armeo liberigis la tamilojn el regado de krimula organizaĵo. La malvenko de la Tigroj fermas la diskuton : la insulo finfine vivos pace kaj harmonie, allogonte investantojn kaj turistojn, post kvaronjarcenta parentezo. Ĝi deziras venigi 2,5 milionojn da vizitantoj en 2016, tio estas kvinoble pli ol hodiaŭ. La hotelaj grupoj celas aparte la belegan golfeton Trincomalee, eksa posedaĵo de la LTTE [56].

Tio estas optimisma vizio, forgesanta ke la tamila iredentismo ne komencis kun la bomboj de la LTTE, sed tri jardekojn antaŭe, kiam Kolombo faris diskriminaciajn decidojn kontraŭ sia minoritato [57]. Kaj la pikdrat-bariloj de Menic Farm plifirmigas la tamilan senton, ke ili estas traktataj kiel « duaklasaj » civitanoj. Malgraŭ la totalismo de la Tigroj, la ekscesoj, la soldatinfanoj, multaj tamiloj ankoraŭ havas neklarajn dusensajn sentojn. « Homoj diras al mi : “Kun la Tigroj, ni almenaŭ havis voĉon”. », raportas s-ino Shanti Satchithanandam, direktorino de la tamila NRO Viluthu (Antaŭen), kiu tamen estis mem viktimo de la Tigroj. « Ili havis la impreson, ke la LTTE, malgraŭ siaj malvirtoj, luktis ilianome. La malvenko lasis homojn ŝokitaj, kaj senvoĉaj. »

Ironio estas, ke la LTTE, sisteme mortiginte ĉiun tamilan politikiston, kiu povus konkurenci ilin, grandparte kontribuis al la nuntempa reprezenta malpleno. Politika partio proksima de la Tigroj, la Tamila nacia alianco (TNA) disrompiĝis. Estas klare, ke multaj gravuloj aliĝis al ĝi nur por eviti esti mortigitaj de la LTTE. Ili reprenis sian liberecon kaj kandidatiĝis sub diversaj etikedoj en la parlamentaj elektoj, foje eĉ kun subteno de Kolombo, kiu ŝatas dividi la tamilojn. Ne kapabla rekoni la novajn cirkonstancojn, la TNA ankoraŭ revas, en sia politika manifesto, pri « federacia strukturo en nordo kaj oriento », kiun la venkintaj sinhaloj certe ne donos.

Jaffna falis antaŭ 20 jaroj, kaj same multe da soldatoj plupatrolas tra ĝiaj stratoj

« Nia ambicio estas modesta, konfesas s-ro Mavay Senathiraja, TNA-kandidato. Ni intertraktos kun Kolombo, ni provos akiri subtenon de la internacia komunumo tra mobilizado de nia diasporo [58]. Se niaj postuloj ne sukcesos, ni lanĉos kampanjon pri civila malobeo », li diras kun implicita konfeso de senpoveco.

« La tamiloj ne plu esperas, analizas maljuna aktivulo. Se mi estus pli juna, mi elmigrus. Tridek jaroj da politika batalo [de la 1950-aj ĝis la komenco de la 1980-aj] malsukcesis. Tridek jaroj da armita batalo ĵus malsukcesis. La intertraktado neniel utilis, nek la armita alfrontiĝo. Ni devas rezigni kaj vivi en budhisma sinhala lando, sub armea okupado. Ĉar armeo instaliĝis en la nordo kaj oriento por longa tempo. Rigardu Jaffna : la urbo falis antaŭ pli ol dudek jaroj, kaj same multe da soldatoj plu patrolas tra ĝiaj stratoj. »

Ĉe la norda finaĵo de la insulo, la Jaffna-duoninsulo estas altsekurec-zono (ASZ) de 1996. Ĉe la enirejo de la historia tamila ĉefurbo, inter du bunkroj ĉirkaŭitaj de mitraloj, staras grandega panelo kun angla surskribo : « Unu lando, unu nacio ». Alproprigita kaj realproprigita de la LTTE, de tamilaj konkurencaj grupoj, de la hinda ekspedici-taĉmento (1987-1990), de la srilanka armeo, Jaffna estas ruino de la 1990-aj jaroj. Neniu konstruejo vidiĝas aŭ montras ian komencon de rekonstruo. « La situacio pliboniĝas, nuancigas funkciulo de la UN. Ne plu estas nokta elirmalpermeso, la fiŝistoj denove rajtas iri surmaren, kaj la identec-kontroloj estas malpli oftaj ». Sed la duoninsulo ankoraŭ vivas en timo : krom ĝia armea okupado, Jaffna estas sub jugo de la Demokrata Partio de la Eelam-Popolo (angle : EPDP), tamila milico, sumetiĝinta al Kolombo en 1987. Dum la fina fazo de la milito, iner 2006 kaj 2009, multaj homoj – pluraj centoj laŭ la defendantoj de homrajtoj – estis murditaj aŭ « malaperintaj ». « Ŝajnas, ke la EPDP provis venĝi sin kontraŭ la LTTE », flustras registara fonto. La estro de la organizaĵo, la ministro Douglas Devenanda, havas kelkajn kialojn malami la Tigrojn : li pretervivis 13 atencojn. Sed maltrafinte lin, la LTTE mortigis lian kunulinon.

Kvankam la lasta murdo atribuita al porregistaraj milicanoj datumas je fino de 2008, neniu kuraĝis respondi niajn demandojn. Nur la katolika tamila episkopo, lia moŝto Thomas Sandernayan – evidente protektata de sia socia statuso – konsentis atesti : « En aŭgusto 2006, Patro Jim Brown malaperis kun sia ŝoforo, sur Kayts-insulo, antaŭ Jaffna. » Iom antaŭe oficiro mortminacis la tamilan pastron, lin akuzante pri kunkulpeco rilate la gerilon. « Ni postulis enketon. Sed la enketistoj senditaj de Kolombo ne komprenas la tamilan. Kaj la armeo rifuzas kunlabori. »

Ne malproksime de la Kayts-insulo, miloj da sinhalaj turistoj ariĝas sur insuleto Nainativu : ili pilgrimas al la Nagadipa-templo, loko kie Budho mem laŭdire venis. La marsoldatoj helpas al pilgrimoj grimpi sur ŝarĝitajn ŝipojn, kaj flegas tiujn, kiujn varmego malsanigis. Oficiro esprimas sian kontenton : « Hieraŭ ni akceptis 10.500 homojn. » Veninta de la sudo, honorinda bonzo kun oranĝkolora robo ĝojas : « la tamilaj teroristoj detruis ĉi tiun templon. La armeo ĵus rekonstruis ĝin. Post tiom da jaroj, budhismo finfine revenis sur tiujn terojn. » Oni sciu, ke multaj bonzoj en Srilanko politike situas ĉe l aekstremdekstro kaj opinias, ke la lando apartenas nur al la sinhalaj budhistoj. Monaĥoj kandidatoj por la parlamentaj elektoj fotiĝis por siaj afiŝoj kune kun soldatoj. En tia kunteksto la tamiloj, hinduistojkristanoj, perceptas en la amasa alveno de budhistaj pilgrimoj en Nainativu « koloniigan » volon.

Tiu sento pri « rampanta koloniigo » estas ankaŭ perceptebla en la oriento de la lando, kie kunvivas - kaj foje alfrontiĝas – sinhaloj, tamiloj kaj islama malplimulto (7 % de la insulloĝantoj). En la Ampara-distrikto, miloj da islamaj kamparanoj spertis konfiskon de siaj teroj, pro preteksto de « arkeologiaj esploroj ». Laŭ s-ro Miown Mustaffa, eksa ministro pri supera instruado, la terkonfiskado de siaj samreligianoj estas « organizita ĉe plej alta nivelo de ekstremismaj budhistoj influaj en la prezidanto-cirkaŭaĵo. » Farid, maljuna kamparano, rakontas : « Bonzoj plantis tomboŝtonon en mian kampon, poste ili diris ke estas historia loko, kaj mi ne plu rajtas tuŝi ĝin. » De post tiam la kampoj estas nekultivataj. Farid scias, ke la publika forto estas sur la flanko de la monaĥoj. Ĉi tie, same kiel en la nordo, « juro-ŝtato » estas abstraktaĵo : la publikan forton subtenas la milicanoj de la « Karuna-partio » - Vinayagamoorthy Muralitharan, alinome Karuna, estas eksa regiona ĉefo de la LTTE, kiu forlasis ilin en 2004, kaj rekompence ricevis ministran postenon, same kiel s-ro Devananda [59].

En Kolombo ne estas tamilaj milicanoj por silentigi oponantojn, sed ekzistas blankaj kamionetoj (white vans) sen identecnumeroj, kiuj nokte forkaptas ĝenulojn kaj senĝene trapasas la polickontrolojn. La gazet-desegnisto Prageeth Eknaligoda tiel malaperis, elirante sian oficejon, la 24-an de januaro 2010. La 8-an de januaro de la antaŭa jaro, Lasantha Wickrematunge, ĉefredaktoro de Sunday Leader, kies ĉefartikoloj estis akraj, estis murdita surstrate. « Ili murdis Lasantha, kuzo de la eksa prezidantino Kumaratunga, dumtage, antaŭ atestantoj, veas tamila intelektulo. Nun ni scias, ke ili povas murdi iun ajn. » Homhelpaj funkciuloj, advokatoj, ĵurnalistoj, ricevas mortminacojn, kiuj kvalifikas ilin perfiduloj, subtenantoj de la Tigroj. « Ĉi tie la ĵurnalistoj estas liberaj fari sian laboron, ironias Thana Balasingam, direktoro de la tamila ĵurnalo Thinakkural (La ĉiutaga voĉo). Sed ankaŭ la murdistoj de ĵurnalistoj. »

De post sia reelektiĝo la 26-an de januaro 2010, s-ro Rajapakse plifirmigas sian aŭtoritaton super la oponantojn kaj la sendependajn amaskomunikilojn. Lia malsukcesa kontraŭulo ĉe la prezidanta baloto, la eksa arme-stabano Sarth Fonseka, estis enkarcerigita en februaro kaj juĝita en armea tribunalo. Jen obstinado, kiu mirigas la loĝantojn (tamen sen iluzioj pri la demokratiaj konvinkoj de s-ro Fonseka) : « La prezidanto akuzis lin prepari puĉon, atestas defendanto de homrajtoj, mortminacata. Sed li mem faris la puĉon », li akuzas, notante la ĉiean ĉeeston de la armeo kaj la plenpotencon de s-ro Gotabhaya Rajapakse, la timata ministro pri Defendo, kaj frato de la prezidanto.

La prezidanto sukesis tie, kie ĉiuj liaj antaŭuloj malsukcesis : li elradikigis la LTTE, unu el la plej timindaj geriloj en la mondo. Tiu sukceso ŝuldiĝas parte al la helpo de Ĉinujo, kiu strebas alianciĝi kun Srilanko, situanta survoje al ĝia nafto-provizejo, fronte al la granda rivalo, Barato. Iuj diras, ke Vaŝingtono, maltrankvila pro tiu alianco, sekrete subtenis la prezidant-kandidatecon de la generalo Fonseka.

Same kiel usonaj marsoldatoj plantantaj flagon ĉe Iwo Jima en 1945 …

Laŭ multaj observantoj, nerespekto al la homrajtoj estis unu el la ŝlosiloj de la venko. Konvinkitaj, ke la LTTE intertraktos nur por gajni tempon, la registaro de Nov-Delhio finfine subtenis tiun ekstreman militon, kvankam diskrete, pro la multnombra tamila loĝantaro de Barato [60]. La « naxalit »-atakoj [61] intensiĝante en Barato (75 policistoj mortigitaj en embusko en la Chhattisgarh-regiono la 6-an de aprilo 2010, 148 civilaj viktimoj de trajnosabotado en Okcident-Bengalo la 28-an de majo ...), Kolombo nun proponas sian kontraŭpopolribelan ekspertizecon al sia granda najbaro.

La reĝimo de s-ro Rajapakse kultivas arogantecon de venkinto ĝis karikatura grado. Ja la nova mil-rupia monbileto prezentas unuflanke la prezidanton, kaj aliflanke soldatojn hisantajn la nacian flagon, same kiel la usonaj marsoldatoj faris en Iwo Jima en 1945. Tia fervoro ne anoncas facilan repaciĝon : « La sinhaloj nun konsideras la Nordon kiel konkeritan teritorion, klarigas Jehan Rerrera, sinhala intelektulo. Dum la milito, ili timis la Tigrojn. Kiam okazis la batalĉeso, egalec-rilato establiĝis inter sinhaloj kaj tamiloj. Nun, oni vidas rilaton de venkinto al venkito. »

Oni konsideras neniun politikan cedaĵon : « La konsilio de la orienta provinco havas neniun povon, veas s-ro Somasundram Pushparajali, tamila elektito sendependa, ankaŭ mort-minacata. Se la registaro donus realajn povojn al la provincoj, la etna problemo estus solvita. » La prezidantejo opinias, ke la rekonstruado de la militzonoj sufiĉos por kontentigi la etnan malplimulton. Sed, konstatas la Jaffna-episkopo, « la tamiloj neniam akceptos ekonomian evoluadon centrigitan, gvidatan de Kolombo, kiun ili neniel povus influi. » Des malpli ĉar la homo taskita pri la rekonstru-programo estas s-ro Basil Rajapakse, alia frato de la prezidanto …

La malvenko de la Tigroj « malfermis eblecon por plurpartia demokratio, respektanta ĉies rajtojn, konkludas Perera. Sed ni iras malan vojon : la malajzian vojon. Tiun de diktatora reĝimo, de limigita demokratio, kie la rajtoj estos subordigitaj al la ekonomia evoluado. »

Cédric Gouverneur

Kronologio - Tri jardekoj da enlanda milito

1815 La britoj finas koloniadon de Cejlono kaj unuecigas la insulon, antaŭe konsistantan el 3 reĝlandoj, du sinhalaj, unu tamila.

1948 Sendependiĝo. La tamila malplimulto (18 %), dorlotita de la koloniintoj, devas subiĝi je la leĝo de la sinhala plimulto (74 %), kiu trudas sian lingvon kaj donas avantaĝojn al sia religio, budhismo.

1956 Pro diskriminacioj, la tamiloj postulas aŭtonomecon de la Nordo kaj Oriento.

22 de majo 1972 Cejlono fariĝas la Socialista Demokratia Respubliko de Srilanko.

Julio 1983 Pogromoj kontraŭ tamiloj. Miloj da tamiloj aliĝas al la armitaj ribelgrupoj. Estrataj de Velupillai Prabhakaran, la Tamilaj Tigroj de Liberigo de la Eelam (LTTE) trudas sian dominadon, ekzekutante siajn rivalojn.

1987- 1990 Interkonsento Barato-Sri Lanko : la barata armeo alfrontiĝas al la LTTE en Jaffna. Kolombo subpremas ekstrem-maldekstran popolribelon en la Sudo.

1991 Murdo de la barata ĉefministro, Rajiv Gandhi, fare de la LTTE.

1996 La armeo reprenas Jaffna-urbon.

1997- 2001 Multaj venkoj de la LTTE, kiuj regas la Nordon kaj grandajn zonojn de la Oriento.

Februaro 2002 Batalĉeso dank' al perado de Norvegujo.

Aprilo 2003 La LTTE retiriĝas el la pac-intertraktadoj.

Marto 2004 La « kolonelo Karuna », estro de la Tigroj en la Oriento, forlasas la Tigrojn.

Novembro 2005 Balotelekto de la prezidanto Mahinda Rajapakse, kiu promesas venki la LTTE.

Aprilo 2006 La milito etendiĝas kaj ĝeneraliĝas.

Septembro 2007 Venkinte en la Oriento dank' al Karuna, la armeo atakas en la Nordo.

2 januaro 2009 Repreno de Killinochchi, eksa ĉefurbo de la LTTE.

20 majo 2009 Oficiala fino de la milito, post morto de Prabhakaran kaj kompleta subpremo de la LTTE ĉirkaŭ Mullaittivu. La fina atako laŭdire kaŭzis inter 8.500 kaj 20.000 viktimojn. Ĉirkaŭ 300.000 tamilaj civiluloj estas enfermitaj en koncentrejoj regataj de la armeo.

Decembro 2009 La prezidanto Rajapakse kaj la eksa stabestro Sarath Fonseka disputas pri la venko.

26 januaro 2010 S-ro Rajapakse estas reelektita prezidanto. S-ro Fonseka estas persekutata de arme-tribunalo.

Kiel Sahelo reverdiĝas

14 August, 2010 - 14:48

JEN Burkina Faso, en Okcidenta Afriko. Sunsubiro, ĉe la fino de nova premvarmega tago. Sed ĉi tie, en la ekspluatejo de s-ro Yacouba Sawadogo, aero estas pli malvarmeta. Kun hakilo surŝultre, tiu barbula agrokulturisto laŭiras siajn arbarojn kaj kampojn senĝene, kvazaŭ multe pli juna homo. S-ro Sawadogo, kiu scipovas nek legi nek skribi, tamen estas pioniro pri agroforstado, aliro bazita sur integrado de arboj en la agrikultura produkt-sistemo. Tiu ĉi tekniko, kiu transformis la okcidentan Sahelon ĉi-lastajn jarojn, estas unu el la plej promesplenaj ekzemploj de la maniero laŭ kiu malriĉaj loĝantaroj povas alfronti la klimatŝangon.

Vestita el bruna kotona robo kaj blanka ĉapo, s-ro Sawadogo sidiĝas apud akacioj kaj jujubarboj, kiuj donas ombron al birdokorto, kie vivas dudeko da numidoj. La ĉefa parto de lia dudek hektara ekspluatejo, sufiĉe granda laŭ la lokaj kriterioj, apartenas de pluraj generacioj al lia familio. Tiu ĉi forlasis ĝin post la terura sekeco de 1972-1984 : 20 % malkresko de la mezaj pluvkvantoj tiam nuligis la produktadon de nutraĵoj en Sahelo, transformis vastajn savanojn en dezertojn kaj kaŭzis centmilojn da mortoj pro malsatego.

« Homoj troviĝis en situacio tiom katastrofa, ke ili devis ŝanĝi sian pensmanieron », rakontas s-ro Sawadogo. Li mem reprenis malnovan teknikon, uzitan de jarcentoj de la lokaj kamparanoj, la « zai », kiu konsistas el fosi « semtruojn » alivorte neprofundajn truojn, kiuj koncentru la maloftajn pluvojn al la radikoj de plantoj. Por kapti pli grandan kvanton da akvo, li pligrandigis la truojn. Sed lia plej grava novigaĵo estas ke li aldonis sterkon dum la seka sezono, tekniko kiun la aliaj taksis malŝparo.

Koncentrante akvon kaj fekundon en la truoj, li pligrandigis la rendimenton de siaj agroj. Sed li ne antaŭvidis alian, plej gravan, rezulton : plantidoj de arboj, elkreskintaj el grajnoj kuŝantaj en la sterko, aperis meze de liaj milio- kaj sorgo-linioj. Post pluraj sezonoj, li malkovris, ke la arboj, nun plurfutajn altaj [62], kontribuis kreskigi la rendimenton de la agroj, fekundigante la grundon. « De post kiam mi aplikas ĉi tiun teknikon por rebonigi damaĝitan teron, mia familio estas ŝirmata kontraŭ nutraĵmanko, en bona kiel en malbona jaro. »

Ne temas pri « planti arbojn »

LA AGROFORSTADO enkondukita de s-ro Sawadogo jam disvastiĝis tra vastaj zonoj de Burkina Faso, Niĝero kaj Malio, kaj transformis centmilojn da hektaroj duondezertaj en pli produktivajn terojn. « Temas verŝajne pri la pozitiva ekologia ŝanĝo kun plej granda amplekso en Sahelo, kaj eble en tuta Afriko », opinias s-ro Chris Reij, nederlanda geografo, kiu vivis 30 jarojn en la regiono.

Tiu metodo teknike nomiĝas « natura helpata regenero » (NHR). Sciencaj studaĵoj konfirmas la multajn avantaĝojn de la enkonduko de arboj ene de la nutraĵkultivejoj : ili protektas junajn plantidojn de vento, kontribuas teni humidecon en la grundo, dum ilia ombro ŝirmas la plantojn kontraŭ varmego. La falintaj folioj utilas kvazaŭ « pajlotavolo », pliigas la fekundecon de grundo kaj provizas manĝaĵon por brutaro. En kazo de malsatego, homoj eĉ povos manĝi foliojn de kelkaj arboj. « Antaŭe, kamparanoj estis kelkfoje devigitaj semi 4- aŭ 5-foje siajn kampojn, ĉar vento forblovis la grajnojn, klarigas s-ro Reij, kiu rekomendas la NHR kun entuziasmo de misiisto.Arboj agas kiel ŝirmiloj kaj firmigas la grundon ; necesas semi nur unufoje. »

La zai kaj aliaj teknikoj por rikolti pluvakvojn ankaŭ kontribuis reprovizi la subterajn akvo-rezervojn. « Dum la 1980-aj jaroj, la nivelo de la subteraj akvotavoloj malkreskis ĉiujare je ĉirkaŭ unu metro, diras s-ro Reij. De kiam la NHR kaj la akvokolektado-teknikoj disvolviĝis ĉi tie, kaj malgraŭ la demografia kresko, ĝi altiĝis kvin metrojn. » En kelkaj zonoj, oni mezuris ĝis 17-metrajn plialtiĝojn. Kaj studaĵoj parolas pri similaj efikoj de akvo-reprovizado en Niĝero.

Iom post iom, s-ro Sawadogo evoluigis veran pasion por arboj. Lia ekspluatejo nun pli similas arbaron ol agrojn.« En la komenco, mi miksis arbojn kaj kulturaĵojn. Sed mi nun preferas arbojn, ĉar ili havas aliajn avantaĝojn. » Ili povas esti ekspluatataj, iliaj branĉoj hakitaj kaj venditaj ĉiujare, kaj ilia bonefiko al la grundo faciligas kreskon de novaj arboj : « Ju pli da arboj, des pli da enspezoj ».

Kreskigante sian arbaron, s-ro Sawadogo povis vendi brul-lignon, servo-lignon kaj konstru-lignon. Arboj ankaŭ estas uzataj por la tradiciaj medikamentoj, kio estas vera avantaĝo en regiono, kie modernaj medicinaj flegoj estas maloftaj kaj multekostaj.

Ni precizigu, ke tiuj kamparanoj ne plantas arbojn, kiel la Nobel-premiita Wangari Maathai kaj ŝia movado « verda zono » instigis fari en Kenjo : tio estus por ili tro kosta kaj riska afero. Ili nur protektas kaj flegas tiujn, kiuj spontane kreskis. Raportoj pri okcidenta Sahelo rivelas, ke 80 % de la plantitaj arboj mortas post unu aŭ du jaroj. Male, la arboj kiuj kreskas nature estas lokaj specioj, do pli rezistaj kaj, evidente, ili kostas nenion.

Ankaŭ en Malio, arboj kreskas ĉie meze de agroj. En la tre malriĉa vilaĝo Sokouma, domoj estas el branĉoj kovritaj de koto ; estas nek akvo, nek elektro ; infanoj havas malpurajn kaj ŝiritajn vestaĵojn, kaj multaj havas ŝvelintajn ventrojn pro misnutrado. Tamen, laŭ la loĝantoj, vivo pliboniĝas, danke al la arboj.

S-ro Oumar Guindo posedas 6 hektarojn sur kiuj li kultivas milion kaj sorgon. Antaŭ dek jaroj li komencis aŭskulti la konsilojn de Sahel Eco, angla-malia neregistara organizaĵo (NRO), kiu rekomendas agroforstadon. Lia tero estas hodiaŭ kovrita je arboj, preskaŭ unu ĉiun kvinan metron, kaj la akvo-rezervoj kreskis. En la vilaĝo, li montras la grenejojn rektangulajn, kiuj, same kiel la domoj, estas konstruitaj el lignaj kadroj kovritaj per koto. Ĉiuj entenas sufiĉajn milio-provizojn : la nutraĵsekureco estas certigita ĝis la venonta rikolto, eble eĉ pli longe. « Antaŭe, diras kamparano, multaj familioj disponis pri nur unu grenejo. Nun ili havas du aŭ tri, kvankam iliaj teroj ne estas pli grandaj. Ni havas ankaŭ pli da brutaro. »

Por atingi tiajn rezultojn, ankaŭ la registaroj faris gravajn decidojn. S-ro Salif Guindo (neniu rilato kun Oumar), agrokulturisto en la malia vilaĝo Ende, rakontas kiel la vilaĝanoj revivigis malnovan asocion de kamparanoj « Barahogon », kiu progresigis dum multaj generacioj mastrumadon de arboj, ĝis oni forlasis ĝin kiam dehaki arbojn fariĝis kontraŭleĝe. La franca kolonia registaro deklaris, ke ĉiuj arboj estas ŝtato-posedaĵo, kio ebligis al ĝi vendi hakad-rajtojn al hakistoj. Samspecaj reguloj daŭris post la sendependiĝo : la kamparanoj, kiuj dehakis branĉojn aŭ arbojn, estis punataj. Tial, ili eltiris la plantidojn por eviti postajn malagrablaĵojn. Daŭrigado de tiuj praktikoj dum pluraj generacioj nudigis la grundon, kaj ĝin pli kaj pli sekigis.

Komence de la 1990-aj jaroj, la Malio-registaro, eble pro tio ke kamparanoj, koleraj pro la suferitaj mistraktadoj, mortigis forsto-agentojn, voĉdonigis leĝon, kiu donas al kamparanoj proprieton de la arboj kreskintaj sur siaj teroj. La koncernuloj eksciis pri la leĝo nur kiam Sahel Eco organizis informkampanjon. De post tiam, la NHR rapide disvolviĝis. En Niĝero, klarigas s-ro Toni Rinaudo, aŭstralia agronomo kaj misiisto, ĝi vere disvolviĝis nur post kiam la regantoj suspendis la regularojn malpermesantajn dehaki arbojn : por ke agrokulturistoj kreskigu arbojn, ankaŭ necesas ke ili rajtas dehaki ilin …

Tre multekostaj « vilaĝoj de la jarmilo »

SAMA skemo validas en la tuta okcidenta Sahelo : la NHR disvastiĝis ĉefe « kontaĝe », de agrokulturisto al agrokulturisto, kaj de vilaĝo al vilaĝo, kiam homoj konstatis propraokule la rezultojn. Danke al la agroforstado, oni povas nun ekvidi sur satelitaj fotoj, analizitaj de la usona geologia instituto (US Geological Survey), la landlimon inter Niĝero kaj Niĝerio. Ĉe la Niĝer-flanko, oni malkovras abundan arban kovraĵon ; ĉe la Niĝerio-flanko, kie vastaj projektoj de arboplantado videble malsukcesis, la grundo aperas preskaŭ nuda.

Kiam ili vidis tiujn bildojn, en 2008, la aktivuloj de la NHR, kiel s-ro Reij kaj Rinaudo, ricevis ŝokon : ili ne imagis, ke tiom da kamparanoj kreskigis tiom da arboj. Kunmetante la faktojn montratajn de la satelitaj fotoj kaj la rezultojn de surlokaj enketoj, s-ro Reij taksas, ke, nur en Niĝero, la agrokulturistoj kreskigis 200 milionojn da arboj kaj rebonigis ĉirkaŭ 3.125 kvadratajn kilometrojn da damaĝitaj teroj.

Lastaj datumoj ŝajne indikas ke la regionoj, kiuj sude de la lando praktikas la agroforstadon, estas tiuj, kiuj plej efike rezistas la aktualan sekecon. S-ro Reij substrekas, ke la arboj ankaŭ provizas ekonomian armilon por alfronti ĝin : en 2005, dum antaŭa sekeco, la ligno dehakita kaj vendita ebligis al la kamparanoj havi monon por aĉeti cerealojn.

La NHR, bazita sur senpaga scio, implicas neniun dependecon de ekstera helpo. Tial, klarigas s-ro Reij, ĝi tre diferencas de la disvolvo-modelo de la « vilaĝoj de la jarmilo », iniciatitaj de s-ro Jeffrey Sachs, la tre influa direktoro de la Tero-instituto de la Kolumbia Universitato(Columbia university). Tiu projekto provizas al la vilaĝoj tion, kion oni konsideras « pakaĵoj de integritaj servoj necesaj por evoluado : semoj kaj modernaj sterkoj, putoj por pura akvo, klinikoj. « Tiu vizio por solvi la problemon de malsato en Afriko estas alloga, diras s-ro Reij. Problemo estas, ke ĝi ne funkcias. La projekto « vilaĝoj de la jarmilo » necesigas grandan investon en ĉiu vilaĝo, kaj eksteran helpon dum pluraj jaroj, kio ne estas daŭrigebla solvo. Malfacilas kredi, ke la ekstera mondo provizos la necesajn miliardojn da dolaroj por krei dekojn da « vilaĝoj de la jarmilo » en Afriko. » La eksterlanda helpo efektive ĉesis post la financa krizo de 2008.

La eksteraj agantoj tamen povas ludi rolon : ili povas financi, tre malmultekoste, la diskonigon de la informoj, kiu origine ebligis, ke la NHR tiel efike disvastiĝis en la okcidenta Sahelo. Kvankam la kamparanoj estis la unuaj strebantoj diskonigi la avantaĝojn de la NHR ĉe siaj najbaroj-kamparanoj, ili tamen ricevis esencan helpon de manpleno da aktivuloj kaj NRO, kiel ekzemple s-roj Rinaudo kaj Reij, kaj Sahel Eco. Tiuj esperas diskonigi la NHR en aliaj afrikaj landoj danke al la « iniciatoj por reverdigi Afrikon », asertas s-ro Reij, kiu transdonis la ideon al la etiopa prezidanto.

Sed ankaŭ aliaj decidoj nepras, por lukti kontraŭ la klimat-varmigo, kiu igas Sahelon tiom neakceptema loko. Ja ĉiu adaptiĝ-formo havas siajn limojn : se oni ne reduktas la kvanton de forcejefikaj gasoj elsenditaj en la atmosferon, la temperaturaltiĝo fine venkos eĉ la plej inĝeniajn barilojn.

Mark HERTSGAARD.

Mona mondo kaj reganta mondo

4 August, 2010 - 22:26

SERIO DA malkaŝoj kaŭzas konsterniĝon en Francio. Politikaj gvidantoj frekventas konstante ‒ kaj tre amike ‒ geaferistojn. La duaj financas la partiojn de la unuaj. Interŝanĝe ili ricevas aprezindan redukton de siaj impostkvotoj. Ankoraŭ pli mirigas, ke la malaltigo de la impostoj por la altaj enspezoj (proksimume 100 miliardoj da eŭroj en dek jaroj) favoris ĉefe ... la altajn enspezojn, protektatajn ekde 2006 per „ŝildo” konceptita ĝuste por tio. Fine, zorgante por sperti mem la rigoron de la nova komuna leĝo, la regantoj (kaj iliaj familioj) pli multnombre aliĝas al la mondo de la aferoj ol al tiu de sindikatismo.

Tiel, la „afero Bettencourt” videbligis tion kion oni jam sciis. [63] Do, ĉu en aprilo 2010, la esplor-ĵurnalistoj dormis, kaj la samspecaj profesoroj, kiam s-ino Florence Woerth akiris postenon de mastrumanto ĉe Hermès, ŝi kiu jam dediĉis sin ‒ sen ke tio provokis la plej etan emocion ‒ al la financoj de s-ino Liliane Bettencourt, la tria plej granda riĉaĵo de Francio ? S-ro Eric Woerth reagis tiel : „Mi estas ministro pri vira-virina egaleco, mi tute malpravus se mi volus bremsi la karieron de mia edzino, (...) paralelan al la mia”. [64] Neniu vere suspektis lin ke li kontraŭus la profesian emancipiĝon de sia edzino, sed ankaŭ neniu alarmiĝis pri la „paraleleco”, kiu tiel estiĝis inter la kariero de mastrumantino pri granda riĉaĵo zorganta pri „imposta plibonigo” en la Sejŝeloj kaj tiu de ministro pri laboro kiu pretiĝas amputi la pension de la laboristoj. Ĉio ĉi okazis antaŭ la afero Bettencourt. La rilatoj inter mono kaj potenco estis precize tiaj kiaj ili malkaŝiĝas hodiaŭ. Sed tiam ĉio iris glate ...

La efikeco de la nuna „skandalo” ŝuldiĝas eble al mortigaj detaloj : juna kaj ambicia ŝtatsekretario pri dungo, kiu profitas oficialan vojaĝon al Londono por petegi mastrumantojn de spekulfondusoj de la City financi lian grupeton, nomatan Nouvel Oxygène [Nova Oksigeno] ; impostkvoto por la enspezoj estis inter 1 kaj 6 procentoj jare [65] en la kazo de s-ino Bettencourt (la ŝildo funkcias ...) ; konata ĵurnalistino, kiu akiras interparoladon en la televido TF1 kun la proprietulino de L'Oréal, klarigante : „Mi konis ŝin, ĉar mi vespermanĝis kun ŝi kaj ŝia edzo ĉe komunaj amikoj. Ni ankaŭ okaze renkontiĝis okaze de ekspozicioj.”

Por ke tiu tentakla afero fariĝu decida skuo por la franca oligarĥio, tamen necesus ke ĝi almenaŭ konduku al ĉeso de la intimaĵoj inter la publika kaj la privata sferoj, sen forgesi la „indulgojn” de la ĵurnalistoj kiuj tiel kontraktis sian implikitecon kun la mono. Aliflanke, la bruo de la lasta monato servis al nenio, se la espero purigi tiun fietoson portas al la prezidanteco ĝemelon de s-ro Nicolas Sarkozy. Ekzemple la ĝeneralan direktoron de la Internacia Mon-Fonduso (IMF). [66] La grandaj riĉaĵoj celebrus la venkon de afer-socialisto en luksa festejo. Kaj ĉio rekomencus.

Serge HALIMI.

Kiam la « verdaj » teĥnologioj instigas konsumadon

4 August, 2010 - 14:38

JEN via akvo-provizanto proponas al vi adopti ekologian sintenon ekuzante elektronikajn fakturojn. Tiel ŝpariĝas papero, li argumentas. Kaj, ĉar la firmao tiel malpliigos siajn kostojn, ĝi malaltigos siajn tarifojn. Ekologio do kongruas kun ekonomio, por ĉies profito ! Sed, tiuj pli malaltaj tarifoj, ĉu ili ne instigos vin akvumi vian herbejon ? Aŭ bani vin plurfoje semajne ? Ĉu ankaŭ tio estas ekologia ? Tiun paradokson la fakuloj nomas « resalt-efiko ». Ĝi pli ol iom malheligas la perspektivojn de la « verda » ekonomio.

En Francujo 35 milionoj da malnovaj elektronombriloj estos baldaŭ anstataŭigitaj de tiel nomataj « inteligentaj » nombriloj. En Liono, kie oni testos tiun praktikon, la elektroprovizantoj baldaŭ instalos – kun permeso de klientoj – skatolojn ebligantajn neĉeestante kontroli la konsumadon, tre precize, kun espero, ke tiu kontrolado kondukos al redukto de la fakturoj [67]. La de la provizanto ŝparita mono – ĉar ne plu necesos kontrolantoj de nombriloj – devus krome rezultigi prez-malaltiĝon. Ne plu da konfliktoj ĉirkaŭ la radiatoro, kies termostato kaŝe altigis varmemula familiano !

Sed kiel oni uzos la realigitan ŝparaĵon ? Nepublikigitaj studaĵoj de la esplorservo de Electricité de France (EDF) montras, ke kiam tarifo malaltiĝas, la malriĉaj familioj emas altigi la temperaturon de sia loĝejo. La pliriĉaj familioj ankaŭ pli konsumas, per freneze rapida renovigo de sia pint-teĥnologia ekipaĵo. Kiam varo aŭ servo fariĝas malpli kosta, oni emas senpripense konsumi pli da ĝi. Kiam estas atingita temperaturo konsiderata sufiĉe komforta, la ŝparita financo estos destinita por akiro de aliaj konsumaĵoj (plasmo-ekrano, aviadvojaĝo, « inteligenta » telefono, ktp.), kies « karbon-bilanco » estas verŝajne eĉ pli malfavora por la medio. Finfine la ekologia profito de la teĥnologio ŝrumpas – eĉ en iuj kazoj fariĝas negativa – tra individua alĝustigo de sintenoj. Sintenoj, kiuj tamen konsistigas la ĉefan celtabulon de la oficialaj propagand-kampanjoj pri « daŭrigebla disvolvado », kiuj laŭdegas la modelon de « respondeca konsumanto ».

En tiu malfacila komenco de la 21-a jarcento, industriistoj kaj regantoj vidas en teĥnologio la miraklan katalizilon kapablan lanĉi novan kreskociklon, krei dungofertojn, malpliigi deficitojn, redukti malegalecon, kaj, kompreneble, ripari la naturajn ekosistemojn. Kiu ajn strategio estas konsiderata por malligi plibonigon de la vivkvalito kaj ekspluatadon de « naturaj servoj » - energio, krudmaterialoj, sorbado de forĵetaĵoj [68] -, la novaj teĥnologioj ĉiukaze havas decidan rolon. Informadiko, ekzemple, aparte ofertas esencan ilon por « akcepti la klimatan defion » per redukto de la energi-konsumado [69].

Danke al la ekologikonformaj teĥnologioj de informado kaj komunikado (en la angla : Green IT) kaj danke al la senĉesa kost-malaltiĝo de elektronikaj varoj, la « respondecaj produktantoj » surmerkatigas « verdajn » telefonojn kaj komputilojn konsistantajn el reciklita plasto, bambuo, ktp. Iuj eĉ financas eŭropnormajn laborejojn por pritrakti elektronikajn forĵetaĵojn, en landoj kiuj importas ilin pli malpli laŭleĝe [70]. Flanke de la distribuistoj, ofta praktiko estas repreni malnovajn aparatojn reciklendajn por aĉetigi novajn. Tiel ĉiu disponas pri telefono en ĉiu poŝo, televidilo en ĉiu ĉambro, portebla komputilo sur ĉiu genuo, kaj eĉ « muziko sur ĉiu etaĝo » (vd Le Monde magazine, 30 de aprilo 2010). Sed la lasta laŭmodaĵo estas la virtualaj funebroj (kiber-funebroj), kies ekologian econ laŭdas la gazetaro, tiom evidentas, ke ĝi « ebligas eviti foruzon de naturaj riĉaĵoj. » (Le Monde, 17 de aprilo 2010) – en tiu okazo almenaŭ, la resalt-efiko ne funkcias. Sed por la cetero, la ekkonsidero de tiu efiko ja povos transformi la miraklojn de tiuj « verdaj teĥnologioj » en ĥimerojn.

La ekonomikistoj distingas tri specojn de resalt-efikoj. La unua, kvalifikita « rekta », estas la plej intuicia : kiam reduktiĝas la energi-intenso de servo, ĝia kosto malaltiĝas ; tiam la farita ŝparo ebligas konsumi pli da tiu servo. Klasika ekzemplo estas tiu de aŭtomobilisto, kiu anstataŭinte sian malnovan veturilon per pli efika, uzas la ŝparitan monon por vojaĝi pli ofte kaj pli malproksimen [71]. Alia tipa kazo koncernas hejtadon.

Paradoksaj konsekvencoj

EN Francujo la loĝej-sektoro kaj servo-sektoro estas la unuaj konsumantoj de energio (43 % el la tuto, pli ol transporto kaj industrio) ; du trionoj da ĝi estas uzataj por hejtado. Jen paradokso : unuflanke, danke al streboj por mastri energion, al la hejt-regularoj, ktp, la meza konsumado por hejti unu kvadratmetron evoluis, inter 1973 kaj 2005, de 365 kWh ĝis 215 kWh ; aliflanke, la energikonsumo cele al hejtado kreskis je 30 % de 1970. Ĉu parto de la ŝparaĵoj estis sorbita de resalt-efiko ? Ĉio supozigas tion. Inter 1986 kaj 2003, malgraŭ la energiŝparaj politikoj, la meza temperaturo de la francaj loĝejoj pasis de 19°C ĝis 21°C (ĉiu aldona grado kreskigas la energikonsumon je 10 %). Por multaj homoj, plibonigo de la komforto signifas superhejtadon kaj kromkonsumon, tio validas ankaŭ por administrantoj de domegoj, kiuj ofte reguligas tro alte la termostaton de kolektiva hejtado. Laŭ la Agentejo pri Medio kaj Energi-mastrado (AMEM), loĝeja temperaturo ne devas esti pli alta ol 19°C. Se ĝi transpasas tion, la komfortsento povas rezultigi efikojn malbonajn por la sano (akno, ŝvitado, troa ventolado).

Same okazis en Usono. Laŭ la jarraporto de 2010 de la usona agentejo pri energio, la energi-konsumado kaj la CO2-elsendoj por unu dolaro de malneta enlanda produkto (MEP) malkreskis je pli ol 80 %, de 1980. Sed la tutaj energi-konsumado kaj CO2-elsendoj de la lando kreskis respektive je 25 % kaj 165 % en la sama periodo [72]. Tiel la bonefikoj de la publika kampanjo por instigi al energi-sobreco estis nuligitaj.

Iuj politikoj povas rekte kaŭzi aperon de resalt-efiko. Tiel estas pri la normoj de prienergia rendimento, kiuj favorigas ekeston de teĥnologiaj novigaĵoj [73]. Oni ja konstatas temperaturojn meze pli altajn en la novaj loĝejoj, ol en la malnovaj. Danke al la teĥnikoj plibonigantaj la izoladon kaj ventoladon, teni altnivela la temperaturon en tuta loĝejo ne plu estas problemo. Tiel, politiko celanta redukti la energikonsumon kaŭzis inversan rezulton.

Pluraj rimedoj estis uzataj por mezuri la resalt-efikon. Ekzemple la prezo-elasteco : se la energikonsumo kreskas je 2 % sekve de malaltiĝo de la energi-tarifoj je 10 %, la resalt-efiko estas 20 % [74]. En la transport-sektoro, oni mezuras kreskon de la brulaĵo-konsumado kaŭzitan de pli granda efikeco de la veturiloj. En tiu kazo la teĥnika novigaĵo reduktas la transport-koston por unu kilometro ; tio instigas plilongigi la vetur-distancojn kaj pliigi la suman brulaĵo-konsumon (20 ĝis 30 % en Usono, laŭ takso).

En Britujo, studaĵo taksis je preskaŭ 30 % la resalt-efikon kiu sekvis la energi-ŝparigajn politikojn inter 2000 kaj 2010 [75]. Tial, la aldonita energi-efikeco rezultanta el tiuj politikoj povas esti konsiderataj profitdonaj nur se ili estas superaj al 30 %.

La dua speco de resalt-efiko estas nerekta. Male al la antaŭa kazo, la konsumanto opinias kontentiga sian konsumnivelon de la servo, kies prezo malaltiĝis. Sed li alimaniere elspezos la ŝparitan monon, kio signifas kreskigi la materialajn fluojn en la socio. Ekzemple, familio decidos investi la ŝparaĵojn faritajn dank al izolado de fenestroj en aĉeto de elektronika ludilo aŭ nova televidilo. Ĉu ni vidu en tio la efikon de la paradoksa ordono adopti sintenon « ekologie respondecan », kaj, samtempe, ekposedi la lastan laŭmodaĵon ? La sama letero, kiu konsilas al kliento, pro ekologia zorgo, adopti la interretajn fakturojn, samtempe memorigas al li la poentojn, kiujn li jam disponas por « senpage » interŝanĝi sian poŝtelefonon !

Malpli malŝpari por pli ekipiĝi

EKDE nun komforto implicas superekipadon per elektraj iloj, energi-voraj kaj poluantaj. La elektraj aparatoj, sen kalkuli la hejtilojn, uzas 20 % de la elektra konsumado. Pro nerekta resalt-efiko, la faritaj hejto-ŝparoj povas esti uzataj por plia konsumado de la tiel nomataj brunaj produktoj ( stereo-iloj, televidiloj …), kiu kreskis de 18 kWh en ĉiu loĝejo en 1973 ĝis 321 kWh dudek kvin jarojn poste [76].

Multiĝo de elektronikaj ekipaĵoj malfermas alian tipon de resalt-efiko, kiu ĉi-foje povas modifi la strukturon de la homaj socioj. Kiam la ekspluat-efikeco de riĉofonto kreskas, la ekspluatkosto malpliiĝas, tiel favorante la soci-ekonomiajn aktivaĵojn, kiuj ĝin uzas intense. Tiuj aktivaĵoj tiam allogas financajn kapitalojn kaj kapablajn kunlaborantojn, kio plifortigas ilian pozicion kaj igas ilin dominantaj. Konsekvence, la tuta ekonomio turnas sin al tiu fariĝinta malmultekosta riĉofonto.

Petrolo estas perfekta ilustrado de tiu sinsekvo, se oni konsideras la efikon de ĝia ekspluatado kaj produktado al la meĥanikizitaj, industriigitaj, urbcivilizaj kaj motorigitaj socioj. Simile, nia ege kreskanta kapablo rapide transporti kaj stokigi unu informad-bitokon estas transformonta profunde la socion. Same kiel en la kazo de aŭtomobilo (vd Cedric Gossart : Ĉu nepoluantaj aŭtoj ? ), povas esti malfacile al la homoj eskapi la « civilizon de hidrokarbido », en kiu ni estas, laŭlitere, engluitaj (vd Khadija Sharife : Kiel BP spitas la leĝon .).

Kvamkam ili ne estas novaj, tiuj fenomenoj restas malfacile kompreneblaj, ĉar oni devas koncepti, por ĉiu uzata teĥniko, ĉiujn strukturajn konsekvencojn, kiujn povas generi ĝia amasa uzo.

En 1865, en libro titolita Pri la karbo-demando, la angla ekonomikisto William Stanley Jevons sciigis siajn timojn, ke elĉerpiĝos fine de la 20-a jarcento tiu energi-fonto vivnecesa por la potenco de lia lando. Jes ja, karbo malaperos malpli rapide ol li prognozis – sed la teoria argumento de la « Jevons-paradokso » estas plu valida : ju pli efike oni uzas karbon, des pli multe oni da ĝi konsumas.

Ja, se necesas malpli da karbo por fabriki unu tunon da kruda gisfero, la profitoj de la fera industrio kreskas. Tio instigas la industriistojn investi por kreskigi sian produkt-kvanton kaj malpliigi siajn kostojn, tiel enkondukante kreskon de la karbo-konsumado kaj de la profitoj. Sekvas el tio kresko de la dividendoj kaj – teorie – de salajroj, kaj ankaŭ de la neta konsumado de la akciuloj kaj laboristoj. Ĉiu malaltiĝo de la energi-kosto tiel plenigas la « rezervujon de la nesatigitaj postuloj » ; kaj kroma labortempo, elprenita de la libera tempo, provokas la buĝetkreskon necesan por satigi tiujn postulojn [77]. La konsumado de la pli efike uzata riĉofonto malkreskas … sed por pli bone resalti.

Same kiel la energidonaj brulaĵoj, la informad-teĥnologioj estas hodiaŭ nemalhaveblaj en ĉiuj ekonomiaj sektoroj. Same kiel aŭtomobilo, ili transformas la sociojn, favorigas pli rapidajn novigaĵojn, kreskigas la kvantoŝparojn [78]. Danke al ili pli granda nombro da produktistoj kapablas novigi kaj elmoderniĝo de objektoj kaj servoj akceliĝas. Ne nur ne plilongiĝas la vivdaŭro de la aparatoj, nek favoriĝas riparado, sed la vivciklo de tiuj produktoj mallongiĝas, kaŭzante kreskon de bezonoj pri krudmaterialoj por ilin fabriki.

Ekzistas aliaj kialoj de resalt-efiko : oni konsumas varon aŭ servon ĉar ĝi donas pli altan nivelon de komforto aŭ efikeco, sed ankaŭ ĉar ĝi ŝparigas tempon [79] ; kaj tiu varo povas havi gravajn sekvojn se ĝi amase disvastiĝas en la socio.

Oni ekzemple privilegios la rapidajn transport-rimedojn, kaj la individuaj vojaĝoj superos la kolektivajn – kaj la atendovicoj en flughavenoj, aŭ trafikŝtopiĝo sur la ŝoseoj ampleksiĝos …

Ankaŭ la Interret-uzantoj estas viktimoj de tia fenomeno. La tre rapida aliro al dokumentoj, kiujn antaŭe oni estus devintaj perletere mendi, aŭ konsulti en bibliotekoj, generas amasegon da informoj, rezultigas finfine situacion, kie oni dediĉas pli da horoj ol antaŭvidite por legi tiun dokumentaron surekrane. Kiel sugestas Hartmut Rosa [80], ĉio okazas kvazaŭ akcelado postulus … pli da tempo.

Cédric GOSSART

Kiel oni scias ?

4 August, 2010 - 14:34

Kvankam la lukto kontraŭ neleĝa enmigrado estas oficiala prioritato de la Eŭropa Unio, apenaŭ ekzistas oficialaj datumoj pri ĝi. Por videblegi la aranĝon de polica mastrumado de la migrantoj, necesas apogi sin sur la statistikoj de la jenaj Neregistaraj Organizaĵoj :

United for Intercultural Action : bazita en Amsterdamo, tiu reto de kontraŭrasismaj organizaĵoj nombras ĉiujn mortojn de migrantoj provantaj trairi la limon de la Schengen-zono (www.unitedagainstracism.org) ;

Migreurop : tiu esplorgrupo pri la migropolitikoj en Eŭropo starigis liston de la migranto-malliberejoj (www.migreurop.org).

La mapojn konceptis la esploristo Olivier Clochard, kies libron Atlas des migrants en Europe. Géographie critique des politiques migratoires (Armand Colin, Parizo 2009) ni konsilas legi. Ilin pliriĉigis Philippe Rekacewicz.

Troviĝas komplementaj tekstoj kaj mapoj sur la retejo de Le Monde diplomatique .).

Alain MORICE kaj Claire RODIER

Ĉu nepoluantaj aŭtoj ?

4 August, 2010 - 14:32

INTER 1975 kaj 2008, la meza konsumado de aŭto por 100 km pasis, en Francujo, de 8,6 litroj al 5,4 , tio estas 37 elcenta redukto. Novigaĵoj kiaj elektronika injekto, kun ĉiam pli da teĥnologio, ebligis pli efike ekspluati petrolon. Sed, se oni konsideras la efikon al la medio, kaj ne nur la rendimenton de motoro, la rezulto, el verda, fariĝas nigra.

Pro pliboniĝo de komforto kaj sekureco de la veturiloj, francaj familioj elspezas pli grandajn kvantojn da brulaĵo kaj aŭtoj. La parto de familia buĝeto dediĉita al aŭtomobilo preskaŭ duobliĝis de 1970, valore kaj kvante, kaj fariĝis egala al tiu de nutraĵo (14 % en 2001). Krome, dum necesas malpli da benzino por movi aŭton, la nombro de aŭtoj duobliĝis. Estas nun pli ol 28 milionoj da veturiloj. Finfine, la nombrokresko de veturiloj, aparte kaŭzita de la teĥnologiaj plibonigoj, kiuj igas ilin pli allogaj, kreskigas la nombron de kilometroj laŭveturitaj (+23,6 % inter 1990 kaj 2006), la brulaĵo-konsumon (+ 2,5 %) kaj la elsendojn de forcejefikaj gasoj (+ 10 %) [62].

Tiel, spite al la bona efikeco de motoroj, oni en Francujo bruligas 270.000 pliajn litrojn ĉiujare. Se li fidas teĥnologion, konsumanto esperas uzi malpli da brulaĵo, precipe en kunteksto de prez-altiĝo. Sed la ŝparoj faritaj danke al investado por pli « puraj » motoroj estas sorbitaj de la multobliĝo de veturiloj. Civilizo de aŭtomobiloj transformas niajn urbojn kaj favoras urbo-disetendiĝon kaj ekeston de vastaj komercaj centroj. Temas pri struktura efiko : aŭto transformas niajn sociojn ; ĝian disvastigon akompanas kresko de individuismaj kaj konsumismaj sintenoj.

Alia (falsa) espero de plibonigo estas la inform-retoj celantaj plifluigi la trafikon. Redukti la trafikŝtopiĝojn rezultigas, por donita trafiko, redukton de tempo- kaj brulaĵo-malŝparo. Sed plibonigo de infrastrukturoj logas pli da veturiloj sur la vojojn, tiel kreskigante la suman benzin-konsumadon ... kaj restarigante trafikŝtopiĝojn. Aŭtomobilo estas unu el la malmultaj sektoroj, en kiuj la CO2-elsendoj neniam malaltiĝis de la mezo de la 20-a jarcento.

Cédric GOSSART

Kiel Eŭropa Unio malliberigas siajn najbarojn

6 July, 2010 - 18:23

EŬROPO ŝanĝis siajn murojn . Antaŭ 20 jaroj en Berlino, la demokratiaj landoj unuanime akceptis la falon de la Muro kiel venkon de libereco. « Ĉiu rajtas forlasi iun ajn landon, inkluzive la sian. » La artikolo 13 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 estis finfine aplikota. En 1991, la Konsilio de Eŭropo en rezolucio bonvenigis la fakton, ke « politikaj ŝanĝoj ebligas nun liberan moviĝon tra Eŭropo, kiu estas esenca kondiĉo por daŭrado kaj disvolvado de socioj liberaj kaj kulture florantaj. » Sed la konsekvencojn de tiu libereco oni tuj komencis timi. Oni unue memorigis, ke « la rajto libere moviĝi menciata en la internaciaj interkonsentoj, ne implicas liberon instaliĝi en alia lando. » Zorgigis ankaŭ la « elstare kreskanta nombro de azilpetantoj, en okcidenta Eŭropo, kaj ankaŭ en kelkaj landoj de centra Eŭropo, kiuj estas tentitaj uzi la Ĝenevan Konvencion por ĉirkaŭiri la enmigrad-limigojn [63]. »

La Muro de Mediteraneo

APERIS ĉe la fino de la malvarma milito novaj fronto-linioj, laŭlonge de kiuj aliaj remparoj, konkretaj aŭ virtualaj, sed pli hermetikaj kaj tre mortigaj, leviĝis surtere aŭ signaligis la marojn. Ĉe oriento, la Eŭropa Unio (EU) sukcesis marĉandi sian plivastiĝon kontraŭ promeso de la novaj membroj kontroli siajn landlimojn. Ĉiu devos konstrui sian Berlinan Muron. Ĉirkaŭ Mediteraneo, la Tampere-pintkunveno jam en 1999 rekomendis « regionan kunlaboradon inter la membro-ŝtatoj kaj la limaj landoj de la EU, koncerne lukton kontraŭ organizita krimeco », kio inkluzivas « homkomercon ».

Kvalifikitaj foje « senpaperuloj », foje « viktimoj », punataj kiel internaciaj « pasistoj » kiam ili helpas unu la aliajn [64], la migruloj ekde tiam estas celtabuloj de tezoj pravigantaj ke oni ilin kontraŭbatalu, por pli bone protekti ilin. La pintokunveno de la ŝtatestroj en Sevilo en junio 2002 decidis, ke lukto kontraŭ neleĝa enmigrado estu absoluta prioritato de la Unio dum intertraktado kun la najbaraj ŝtatoj.

Tiel, la malnova kontinento, sin taksante nekapabla regi siajn landlimojn, sisteme komencas – senkonsidere al la internaciaj ekzistantaj interkonsentoj – senŝarĝigi sin pri tiu tasko je pli frua stadio, favore al la devenlandoj aŭ transitlandoj. Migreurop, reto de esploristoj (Vd « Kiel oni scias ») popularigis la koncepton « eksterigado », devenantan de ekonomikistoj, por kvalifiki tiujn malhelpojn kontraŭ la cirkullibereco, kiu tamen estas entenata en la internaciaj tekstoj.

La limoj de la Schengen-zono estas ĉirkaŭataj de dua remparo, ekstera, kiu implicas kunlaboron de aliaj landoj. Eŭfemisme nomata « ekstera dimensio de la migrad- kaj azil-politiko », de la programo de Hago en 2004 [65], la « eksterigado » kuntrenas aron da ideologiaj hipokritaĵoj. Temas fakte pri senŝarĝigi sin de la landlima kontrolo sur neeŭropaj landoj, kadre de partnereco tiom malklara kiom maljusta ; sed la regantoj de la Unio devas prezenti la aferon kiel « kundeciditan mastrumadon de la migrad-fluoj ».

La eksterigado konsistas el starigo de fleksebla sistemo, pli kaj pli for de la landlimoj. Ties du ĉefaj formoj estas delokado de la kontroloj kaj subkontraktado de la « batalo kontraŭ neleĝa enmigrado ». La perdantoj estas la azilrajto, kiun ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio ja tamen promesis respekti, ratifante la Ĝenevan Konvencion pri Rifuĝintoj, kaj la rajto forlasi « ĉiun landon, inkluzive la propran » proklamita en pluraj internaciaj tekstoj.

Ekde la 1990-aj jaroj, la EU sendis teknikajn konsilantojn aparte ĉe la estontaj membro-ŝtatoj, por endigigi la migradon proksime de sia fonto. Reto de « kunordigaj oficiroj pri migrado » estis formale starigita en 2004 kun celo « kontribui al antaŭmalhelpo de neleĝa enmigrado kaj lukto kontraŭ tiu fenomeno, al resendo de la kontraŭleĝaj enmigrintoj kaj mastrumado de la kontraŭleĝa enmigrado ». Tiel enmigrado estas kvalifikita « kontraŭleĝa » eĉ antaŭ ol ĝi okazas. Ĉefa tasko de tiuj « kunordigaj oficiroj » estas helpi la lokajn regantojn en la flughavenoj kontroli la validecon de la vojaĝdokumentoj, kio praktike povas konduki ilin malrespekti la suverenecon de la elir-lando.

En 2001, direktivo de la Unio starigis sistemon de monpunoj por la transportistoj, kiuj alvenigas homojn sen validaj pasportoj aŭ vizoj. Tre deadmone efikaj – tiuj monpunoj povas kosti ĝis 500.000 eŭrojn, kaj la revenvojaĝo estas je kosto de la transport-kompanio – ili devigas nekompetentajn dungitojn fari selektadon de la pasaĝeroj antaŭ enŝipiĝo. Tiu privatigo de la kontroloj malpliigas la filtrolaboron ĉe alveno. Sed ĝi havas gravajn konsekvencojn kiam tiujn vojaĝojn pravigas protekto-bezonon de azilpetantoj ; ĉar, kvankam tiuj, atinginte la akceptolandon, ne povas principe esti rifuzataj surbaze de neleĝeco de ilia situacio aŭ vizo, tamen tio implicas ke ili jam sukcesis atingi akceptolandon ! Tiel, en aŭgusto 2007, sep tuniziaj fiŝistoj estis akuzitaj kaj malliberigitaj de itala juĝisto, pro « helpo al kontraŭleĝa enmigrado », kaj iliaj ŝipoj estis konfiskitaj, ĉar ili savis el sinkado boaton kaj alportis ties pasaĝerojn ĝis Lampeduso (Sicilio), plej proksima haveno, kiel cetere ordonas la mar-regularoj [66].

De 2005 agentejo de la Eŭropa Unio nomata Frontex « kunordigas la operaciojn de surmara interkaptado inter la afrika marbordo kaj la kanariaj insuloj, kaj ankaŭ en la sicilia kanalo. S-ro Jose Luis Zapatero, la hispana ĉefministro, fieris anonci la duonigon fine de 2009 de la « neleĝaj » tramaraj alvenoj en Hispanujo. Tamen estas indikoj ke la nombro de migrant-mortintoj, surmare aŭ en dezerto, ne malpliiĝis, sed ja pliiĝis.

Ja la plifortigo de la obstakloj ne bremsas la forirojn, ĝi trudas vojojn pli longajn kaj danĝerajn. Neniu scias en kiuj kondiĉoj okazas (aŭ ne), dum la intervenoj de Frontex, la identigon de eventualaj azilpetantoj, klopodo principe deviga laŭ la eŭropaj normoj de aliro al teritorioj de la membro-ŝtatoj. Krom la fakto, ke ĝi okazas ekster ĉiu demokratia kontrolo, tiu delokado, kies simbolo fariĝis Frontex, ebligas al la eŭropaj landoj malrespekti siajn fundamentajn sindevigojn en la sfero de la fundamentaj rajtoj.

La eksterigado de la landlima kontrolado estas la ĉefa elemento de la « ĝenerala partnereco kun la deven- kaj transit-landoj » formulita en la eŭropa traktato pri azilo kaj enmigrado, subskribita inter la 27 landoj en 2008 laŭ la iniciato de Francujo, kiu tiam prezidis la Union kaj igis la lukton kontraŭ la « neelektita enmigrado » sia ĉefbatalo. Nome de la « sinergio inter migradoj kaj disvolvado », tiu teksto metas la devenlandojn kaj la transitlandojn de la migrantoj al EU, en pozicio de devigaj limgardistoj. Ili estas tiel devigataj defore protekti la eŭropajn landlimojn, kontraŭ financaj aŭ politikaj kompensoj.

La « altrangigita statuso », kiun Maroko ricevis de la Eŭropa Unio en 2008 rekompencas landon, kiu ne ŝparis siajn strebojn kaj penadon por ludi la atenditan rolon en mastrumado de migrado. Aŭtune 2005, dum la trairado de la « kradoj » fermantaj la hispan-marokan limon en Ceuta kaj Melilla [67], dudeko da sudsaharaj homoj mortis, pro faloj, sufokado, aŭ pafitaj de la maroka armeo. Tiu amasmurdo kaj la mortigaj transportoj, kiuj sekvis, al dezerta zono laŭ la alĝeria landlimo (tamen fermita), estis vastskale diskonigitaj tra amaskomunikiloj, de la maroka registaro deziranta montri sian diligenton. Malpli komentita de la gazetaro estis la dramo, okazinta la 28-an de aprilo 2008 fronte al Al-Hoceima (nordoriente de Maroko) : trideko da homoj, inter kiuj 4 infanoj, dronis post kiam ilia pneŭmatika boato estis, laŭ adordiĝantaj atestoj, intence truita de la polico [68]. Neniu sendependa enketo ebligis prilumi tiun eventon.

La interkonsentoj pri « reakcepto » subskribitaj kun la najbaraj landoj estas ŝlosila elemento de la aranĝaĵo. Por ebligi ellandigon de homo en neregula situacio sur la eŭropa teritorio, necesas ke ties originlando, aŭ, ekde nun, la lando kiun li laste trairis, agnosku lin. Konsciaj pri la fakto, ke la aliaj landoj ne havas intereson akcepti la revenon de siaj civitanoj – kaj des malpli la revenon de migrantoj, kiuj nur transitis ĉe ili -, la eŭropaj landoj engaĝiĝis en senfinan ciklon de intertraktadoj, kies logiko estigas kreskantan korupton kaj ĝeneralan malprogreson de la fundamentaj rajtoj, interalie en Senegalo, Ukrainujo kaj en kelkaj balkanaj landoj [69].

Rekta viktimo de tiu milito direktita de la Unio kaj ties membro-ŝtatoj kontraŭ la kandidatoj al ekzilo : la azilrajto. Repuŝataj aŭ retenataj en « bufro-landoj » kiuj estas taskitaj protekti la Eŭropo-fortikaĵon, tiuj kiuj rajtus ricevi statuson de rifuĝinto ne havas eblecon peti ĝin. Pretekste de « kundivido de la ŝarĝo », Eŭropo ŝajnigas kredi, ke la azilpetantoj, kiujn ĝi ne plu volas akcepti, estos akceptitaj en bonaj kondiĉoj en aliancitaj landoj, kies kunlaboradon ĝi aĉetis. Ĝi tiel favorigas, en landoj, kiuj havas nek loĝistikan kapablon, nek politikan volon integrigi rifuĝintojn, ekzemple la landoj de Magrebo, malamikajn agojn kontraŭ loĝantaro ne akceptita kaj forlasita en tre malcertaj vivkondiĉoj [70].

Ĝi ankaŭ instigas disvolvadon de multaj fermitaj tendaroj – kiujn ĝi financas -, kiel en Ukrainujo de 2004. Nu ja tiu lando subskribis la Ĝenevan Konvencion pri rifuĝintoj. Sed ne Libio, kie la malbonaj traktadoj de la migrantoj kaj rifuĝintoj estas bone dokumentitaj [71]. Malgraŭ tio, de majo 2009 Italujo repuŝas migrulboatojn kaj liveras ilin al la libiaj regantoj. Tion farante, ĝi malobeas samtempe kaj la internacian marjuron, kaj la principon pri nerepuŝo, kiu malpermesas resendi homojn kiuj povus bezoni protekton [72].

Inversa blokado

TIUJ princip-perfortoj, pri kiuj respondecas Eŭropunio, estas farataj de membro-ŝtatoj sen provoki iun ajn reagon, krom serĉado de solvoj por ebligi daŭrigon de tiuj sintenoj. En julio 2009 la Eŭropa Komisiono proponis al Libio komenci « kunlaboradon cele al kuna kaj ekvilibra mastrumado de la migraj fluoj », dum la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj (AKRUN) (angle UNHCR) proponis siajn servojn por « humaneca administrado » de la malliberejoj.

Preter la demando pri malrespekto de la rajtoj de rifuĝintoj, la instrumentigo fare de Eŭropunio, de la partnereco kun la aliaj landoj danĝere minacas bazan liberecon : la liberon iri kaj veni. Ĝi ankaŭ influas la migrofluojn de tiuj, kiuj ne aparte deziris iri en Eŭropon... La koncepto pri « kundisvolvado », kiu povas ŝajni malavare inspirita, asociante migradon kaj disvolvadon, reale servas tiun malprogreson. Ĉar, kvankam oficiale ili estas nur parto de partnereco, la demandoj pri la sekureco de landlimoj okupas ĉefan lokon en neekvilibra kontrakto : granda parto de la planataj agadoj kaj promesitaj financoj koncernas la « lukton kontraŭ neleĝa enmigrado » - tio estas, vidata de la elirlandoj, kontraŭ elmigrado. En aprilo 2010, la prezidanto de Malio, aŭskultinte sian diasporon, mallaŭdis la « sistemajn forkondukojn al la landlimo. ».

La tezo de la kundisvolvado ebligos akceptigi unuflankajn eŭropajn decidojn al loĝantaroj subite kvalifikitaj « agantoj de sia propra evoluo » kaj samtempe disvastigi la ideon, en Eŭropo kaj ankaŭ en la elirlokoj, ke la evoluado de la originlandoj ĉesigos la neleĝan enmigradon. Duobla trompo : la ekonomia « ekflugo » de lando pli favorigas « moveblon » de ties loĝantoj ol inverse ; la « monhelpo » mem cetere estas ofte deturnita profite al kelkaj regantoj. Sed efika trompo, ĉar por plenumi sian filtrad-mision, la ŝtatoj riglas siajn limojn kaj fariĝas prizongardistoj de la propraj samlandanoj.

Tiaj estas la videblaj rezultoj de la kunlaboro starigita inter, ekzemple, Hispanujo kaj kelkaj el ĝiaj afrikaj najbaroj : en Alĝerio kaj Maroko, leĝo igas neleĝan enmigradon krimo, dum Senegalo nur fakte punas ĝin. La loĝantaroj ne estas trompitaj de tiu inversa blokado. Kiel koncize titolis la senegala ĵurnalo Le Soleil ĵus antaŭ la Eŭropafrika konferenco de Rabato en 2006 : la « eksterigado » signifas « Eŭropo fermas niajn landlimojn ».

Alain MORICE kaj Claire RODIER

Dialogo kun Noam Chomsky

3 July, 2010 - 00:27

La situacio en Proksimoriento ŝajnas defii racian analizon de la politikoj, diras aŭskultanto. Li demandas, kio racia estas en la konduto de Israelo pri la okupataj teritorioj. Kio racia estas en la etendado de la kolonioj, inkluzive de Orienta Jerusalemo ? Kio racia estas sekve en la fakta subteno de la usona registaro al okupado kiun ĝi kondamnas cetere per vortoj kaj kiu malutilas ĝiajn rilatojn kun la araba mondo ?

La subteno de Vaŝingtono al Israelo estas ja racia. Ĝi datas de 1967, kiam Usono anstataŭis Francion. Tiam en la araba mondo du fortoj estis en konflikto : la islama fundamentismo kaj la laika naciismo, kiun la okcidentaj potencoj konsideris ĉefa malamiko. Pli-malpli : Saud-Arabio kontraŭ Naser. Nu, Israelo detruis la laikan naciismon, subtenis kaj fortigis la islaman fundamentismon aliancitan kun Usono. Vaŝingtono apogis Israelon milite ; la hebrea ŝtato pli aŭ malpli sanktiĝis, kio antaŭe ne estis tiel.

En 1970, alia grava donaco. Konforme al la deziroj de Usono kaj de Israelo, Jordanio dispremas la palestinan rezistadon dum tio kion oni nomis la Nigra Septembro. Sirio sciigis ke ĝi povus interveni por defendi la palestinanojn. Nu, Usono estis ankoraŭ enkaĉigita en sudorienta Azio. Ĝi alvokis do Israelon mobilizi siajn trupojn por malebligi Sirion interveni flanke de la palestinanoj. Sirio rezignis. La reĝa reĝimo de Jordanio, aliancano de Usono, estis solidigita kaj Saud-Arabio ankaŭ. La usona helpo al Israelo estis tiam kvarobligita. Kaj ĉio daŭris tiel.

La usona strategia kadro, nomata „periferia alianco”, apogas sin sru arabaj gvidantoj, diktatoroj, kiuj regas sian landon kaj la petrolon. Ili devas esti protektataj kontraŭ sia propra loĝantaro. Por sukcesi tion, Vaŝingtono uzas „periferion de ĝendarmoj”, prefere ne arabaj ĉar pli efikaj kiam necesas mortigi arabojn. La periferio estis unue farita el Irano, tiam regata de la ŝaho, Turkio kaj Pakistano. Komence de la 1970-aj jaroj, Israelo aliĝis al tiu grupo, fariĝante tiel membro de la ĝendarmaro. Nixon nomis ilin la „patrol-policistoj” („cops on the beat”). Lokaj komisaroj, sidejo de la polico en Vaŝingtono : jen la strukturo kiu devis kontroli la regionon.

En 1979 la ŝaho estas renversita ; Irano estas „perdita”. La rolo de Israelo kreskas denove. En tiu epoko la hebrea ŝtato donis diversajn servojn tra la mondo. La usona Kongreso malebligis rektan subtenon de Vaŝingtono al ŝtatterorismo en la potenco en Gvatemalo, en Sud-Afriko kaj en aliaj lokoj. Usono uzis do reton de amikaj landoj, inter ili Tajvano, Israelo, Britio (kaj verŝajne Francio) por fari la aĉan laboron, por tiel diri.

Tiurilate Israelo estas tre efika. Riĉa industria socio, dotita de pinta teĥniko, de tre kvalifikita laboristaro, la hebrea ŝtato altiras la investojn de la altteĥnologiaj usonaj entreprenoj. Certaj israelaj militindustrioj faris densajn ligojn kun Usono, kien ili transigis parton de sia logistiko ; la informservoj de la du landoj dense kunlaboras ekde la 1950-aj jaroj. Por la usona militindustrio Israelo signifas financan orpluvon : dum Usono elspezas miliardojn da dolaroj jare por helpi Tel-Avivon, Lockheed Martin enpoŝigas parton de tio. Kaj, kiam tiu entrepreno vendas plej modernajn miltaviadilojn al Israelo, Saud-Arabio venas por diri : „Ankaŭ ni volas tion !” Tiam Lockheed Martin vendas ekipaĵojn de malpli bona kvalito al Saud-Arabio, kiu ne ĉiam scias uzi ilin, sed kiu aĉetas tunojn da tio. Do, duobla profito.

Kaj kion la palestinanoj povas oferti al Usono ? Ili estas malfortaj, diserigitaj, disponas pri nenia resurso kaj pri preskaŭ nenia subteno en la araba mondo. La rajtoj estas proporciaj al la povo. Israelo estas lando potenca, tio donas al ĝi avantaĝojn ; do ĝi havas rajtojn. La palestinanoj estas malfortaj, havas neniun aliancanon ; ili do ne havas rajtojn. Subteni la potencajn en sia propra intereso estas politiko perfekte racia. Oni povas obĵeti ke la subteno al Israelo kaŭzas oponojn, manifestaciojn en la arabaj landoj, sed tio estis neniam konsiderata kiel problemo. Ni kalkulas kun la diktatorecoj por dispremi la loĝantarojn kaj ni liveras al ili armilojn por realigi tiun celon. Vi povas argumenti ke tio ne estas la bona decido, sed vi ne povas diri ke ĝi estas malracia. Ĝi kongruas cetere perfekte kun la politikoj farataj [de Usono] aliloke, en Latinameriko, en sudorienta Azio kaj en aliaj partoj de la mondo. Kelkfoje tio malsukcesas, la imperiisma planado ne estas perfekta.

La aferoj statas hodiaŭ iom alie, ne pro Obama, sed ĉar Israelo tre dekstriĝis. Tie blovas vento de paranojo, de ultranaciismo, de histerio ktp, kiu kontribuas al banaligo de la detruaj, malraciaj agoj. Nu, Usono havas nun armeojn surloke, en Irako, en Afganio. Ili estas en danĝero pro la malracieco de la israelaj agoj. La generalo David Petraeus ĵus avertis kontraŭ la danĝero kiun la israela nefleksiĝemo kaŭzas por la usonaj trupoj. Oni jam ne povas ekskludi ŝanĝon de la usona politiko. Usono estas lando tre ŝovinisma, kie, se oni rimarkas ke iu faras ion malbonan al niaj bravaj soldatoj, oni estas sufiĉe preta seniĝi je li. Israelo ludas do tre danĝeran ludon.

Demandite pri la utilo de la perforto en la politika batalo, Chomsky respondas analizante la motivojn kiuj implicas tian agon.

Ni forgesu por momento la principojn kaj ni koncentriĝu sur la taktiko. Vi devas elekti taktikon kiu havas ŝancon sukcesi, alie, ĉio kion vi faras estas gestumi. Se vi serĉas taktikon kiu ebligas ricevi rezulton, vi devas ne akcepti la batalkampon kiun preferas la malamiko. La ŝtata potenco siavice adoras la perforton : ĝi havas la monopolon de ĝi. Ne gravas la grado de perforto de la manifestaciantoj, la ŝtato dismetos pli da ĝi. Pro tio, jam en la 1960-aj jaroj, kiam mi parolis al la studentoj pri batalado, mi konsilis ne porti kaskojn por la manifestacioj. Certe, la polico estas perforta, sed se vi montras kaskon, ĝi fariĝas ankoraŭ pli perforta. Se vi venas kun fusilo, ili venas per tanko ; se vi venas per tanko, ili venas per B52 : tio estas batalo kiun vi ĉiukaze perdos. Ĉiufoje kiam vi faras taktikajn decidojn, vi devas fari al vi la demandon : kiun mi provas helpi ? Ĉu vi deziras doni al vi bonan konsciencon ? Aŭ ĉu vi provas helpi la homojn fari ion por si ?

La respondo kondukas al malsamaj taktikaj decidoj. Ni supozu ke la demando estas tiu de la bojkoto de la univeristato de Hajfo. [30] Per tia ago vi faras donacon al la ekstremistoj. Ili tuj diros, kaj prave, ke vi estas perfekta hipokritulo : „Kial vi ne bojkotas la Sorbonon, Harvardon aŭ Oksfordon ? Iliaj landoj estas implikitaj en eĉ pli fiaj abomenindaĵoj ! Do, kial bojkoti la universitaton de Hajfo ?” Tio estas do donaco al la ekstremistoj, kiuj povos diskrediti la ideologian enhavon de la bojkoto. Ĝi povas doni bonan konsciencon al tiuj kiuj faras ĝin, sed, fine, ĝi malutilas al la palestinanoj.

Dum la milito de Vjetnamio, mi miris ke la vjetnamoj ne ŝatis agojn kiel tiu de Weathermen [31] Temis pri simpatiaj junuloj, mi admiris ilin, mi sentis min proksima de ili. Ilia maniero agi kontraŭ la milito konsistis en surstratiĝi kaj rompi montrofenestrojn. La vjetnamoj tute kontraŭis ion tian. Ili volis supervivi : ili fajfis pri tio ke usonaj studentoj plezuriĝis tiamaniere. Ili komprenis sufiĉe rapide ke rompi montrofenestrojn fortigis la pozicion de tiuj kiuj deziris la militon. La taktiko kiu metas en la unuan rangon la bonan konsciencon de tiu kiu agas povas malutili al la viktimoj. La vjetnamoj, male, admiris la silentajn manifestaciojn de virinoj kiuj enpensiĝis antaŭ la tomboj. Por ili, jen la speco de agoj kiujn ni devis fari. Estas same nun : se vi volas helpi la palestinanojn, pensu pri la sekvoj de la taktiko kiun vi elektas.

Pri la malforteco de la popolaj mobiliziĝoj ĉirkaŭ maldekstra programo, Chomsky elvokas la radikalan dekstran movadon Tea Party [32] en Usono

Oni emas ridindigi la movadon Tea Party. Kaj multaj aferoj pri ĝi estas ja ridindaj. Sed tiuj homoj levas verajn demandojn. Kondukas al nenio se oni kontentiĝas ironii pri ili. La gvidantoj, eble ‒ oni povas moki pri Sarah Palin, ekzemple. Sed la homoj kiujn la movado altiras suferis dum la lastaj tridek jaroj. Se vi aŭskultas la radiprogramojn kie ili esprimiĝas, vi aŭdas ĝenerale jenon : „Mi faris ĉion kio necesis. Mi estas blanka laboristo, bona kristano. Mi servis mian landon sub la flago. Mi faris ĉion kion oni atendis de mi. Kial mia vivo kolapsas ? Kial oni transformas mian landon ? Kial oni lasas piedtreti la valorojn kiuj estas al mi karaj ? Kaj kial mi ne havas laboron dum la bankistoj ĝemas sub la pezo de dolaroj ? Tio estas aŭtentaj zorgoj. Ili estas eble malbone formulitaj, sed ili estas pravaj. Kaj servas al nenio primoki ilin. Tiuj homoj estas precize tiuj kiujn la maldekstro devus organizi. Ĝi ne faras tion.

Partoprenanto demandas sin pri la foresto de sociala parto en la nunaj eŭropaj ekonomiaj politikoj. Chomsky proponas al li alian analizon de la situacio

En la faktoj, la eŭropa ekonomia politiko sekvas socialan projekton. Kiel ĉiuj socialaj projektoj, tiu kiun Eŭropo adoptas estas konceptita por favori certajn personojn malfavore al la aliaj. Martin Wolf [33], liberala ekonomikisto, observis tion mem : tiu programo servas la bankojn kaj malutilas al la loĝantaroj. Sur pure ekonomia nivelo, ĝi tamen vekas demandojn. Oni scias tre malmulte pri ekonomio, sed, almenaŭ, oni konas la instruon de Kejnso : kiam la postulo estas malforta kaj kiam la privata sektoro ne investas, la sola rimedo por stimuli la kreskon estas la publika elspezo. Necesas relanĉi la ekonomion, akcepti portempan deficiton por redoni laboron al la homoj. Tio estas bona por ili, bona por la ekonomio kaj, en fina kalkulo, tio ebligas kompensi la komencan deficiton. Evidente ekzistas risko de inflacio.

Nu, la bankistoj ne ŝatas inflacion. Ili volas kiom eble plej redukti ĝin. Eĉ kiam ĝi estas malforta, kiel okazas hodiaŭ. Eĉ se tio implicas bremsi la ekonomion kaj suferigi la loĝantaron. Sed ĉio ĉi estas ja sociala programo. Por lando kiel Grekio, alia solvo estus rifuzi pagi la ŝuldon. Aliloke oni elvokas la terminon de „fia ŝuldo”, kiu signifas, ke ĝi havas nenian pravecon, ke ĝi ne estis farita de la loĝantaro, ke la mono estis pruntita de eta kliko profite al la plejriĉuloj : tiuj kiuj ne pagas siajn impostojn. Logike, la ŝuldon devas repagi ili.

Interrete

La transskriboj kaj la sonregistriĝoj de la kontribuaĵoj de Noam Chomsky troviĝas en la retejo Chomsky.fr kaj en tiu de la Monde diplomatique (www.monde-diplomatique.fr/19240).

Kiel BP spitas la leĝon

1 July, 2010 - 22:36

EN LA SIDEJO de la petrol-borkompanio Transocean, en la kantono Zugo (Svislando), la eksplodo de Deepwater Horizon estis festata en luksa hotelo. La 14-an de majo, tri semajnojn post la eksplodo, la proprietulo de la platformo, taksita je 650 milionoj da dolaroj antaŭ la akcidento, atendis de sia asekuristo la transkontigon de unua partopago de 401 milionoj pro la okazinta perdo. Tuj poste, la ĉefo de la firmao, s-ro Steven Newman, decidis, dum kunveno malantaŭ fermitaj pordoj, doni al siaj akciuloj 1 miliardon da dolaroj de dividendoj. Bela optimismo ... bone pripensita. Efektive, la internacia marjuro konsideras la petrol-platformojn kiel ŝipojn, kaj la advokatoj de Transocean povas postuli limigi la financajn respondecojn de la societo pri la katastrofo je la alteco de la postakcidenta valoro de la platformo : apenaŭ 27 milionoj da dolaroj. Jen jura operacio bazita sur leĝo de ... 1851, la Limitation of Liability Act, kiu permesis al la proprietuloj de la Titanic, en 1912, pagi al la viktimoj nur 95.000 dolarojn ‒ la valoron de la sav-ekipaĵoj kaj boatoj de la savitoj.

Dum la operacioj de ŝtopado de la truo daŭras, en 1.500 metroj da profundo, kaj de purigado de la marbordoj de Luiziano, la jura batalo jam komenciĝis por la familioj de la dek unu laboristoj mortigitaj la 20-an de aprilo kaj la miloj da ceteraj viktimoj de la nigra fluo, laboristoj de la marbordo aŭ reprezentantoj de naturprotektaj societoj. Transocean, kiel ni vidis, esperas elturniĝi per truko. La kritikoj koncentriĝas sur BP (la eksa British Petroleum), la uzanto de la platformo. La aliaj petrolĉefoj komencis malsolidariĝi disde la britdevena multnacia konzerno, indikante ke la elŝpruciĝo estis „evitebla” kaj ke siavice ili „ne estus komencintaj bori tiun puton”. [34] La Blanka Domo preparas interkonsenton laŭ kiu la dividendoj de BP estas suspendotaj ĉi-jare kaj plasotaj sur deponkonton, atende de la unuaj pritaksoj de la detruoj. La sesmonata moratorio pri maraj boroj, decidita de la prezidanto Barack Obama, maltrankviligas la petrolkompaniojn, kiuj esperas kiom eble plej rapide reveni al sia kutima reĝimo. Tiu reĝimo estis tamen tiu kiu preparis la katastrofon. Reston, en la ŝtato Virginio, antaŭurbo de Vaŝingtono, DC. Ni estas tie milojn da kilometroj for de la Meksika Golfo, de ties mazutaj bordoj kaj de la ekologia katastrofo kiu tie okazas. Tamen, ĉi tie ĉio ekis. La societo International Registries Inc. (IRI) havas tie siajn oficejojn.

Oficejojn malgrandajn. La agado de IRI ne bezonas multajn homojn. La firmao proponas al sia entreprena klientaro ĉirkaŭiri la mar-regularon, per „hejmigado” de iliaj ŝipoj en lando kun plej mildaj leĝoj : la Respubliko de la Marŝal-Insuloj, insularo de 62.000 loĝantoj situanta meze de la Pacifika Oceano.

En sia kampo, IRI fanfaronas esti „la plej sperta” societo en la mondo ; ĝiaj kompetentoj kovras same boradon kiel transporton. Inter ĝiaj klientoj troviĝas la societo Transocean, sed ankaŭ BP.

En la jaro 2009, la ŝipregistro de la Marŝal-Insuloj havis la plej fortan kreskon de ĉiuj ŝtatoj kun entute 221 petrolŝipoj, do kvaroble pli da registriĝoj ol Usono, la lando de la plej grandaj petrolsocietoj. Laŭ la modelo de Panamo kaj Liberio, la Marŝal-Insuloj proponas „jursistemon de sekreto”. Tiu respubliko estas ne nur lando de malmultekosta ŝipreĝimo, sed servas ankaŭ kiel impostparadizo kaj kiel eksterteritoria financcentro. [35]

Por akiri ŝipregistriĝon en la Marŝal-Insuloj kaj krei tie „societon, limigitan partnerecon, societon kun limigita respondeco aŭ eksterlandan mar-enton”, oni ne bezonas veni surloken. Kelkaj interŝanĝoj de leteroj, de fakso aŭ de retmesaĝoj sufiĉas. Kiel ni povis konstati ...

Sub la preteksto agi por kliento „kiu deziras eviti la regularajn obstaklojn de sia hejmlando”, ni kontaktiĝis, en la tagoj post la eksplodo de Deepwater Horizon, kun la servoj de la IRI. Unua retmesaĝo sciigas nin ke la starigo de societo sub marŝalinsula juro bezonas nur unu tagon, per totala kosto de 650 dolaroj. „Plus 450 dolaroj por jara daŭrigo”, precizigas nia korespondanto. La statuto de nia societo estas publikigotaj „nur se la kliento petas tion eksplicite”, kaj ni povos tuj profiti la marŝalinsulan jursistemon : imposto nula kaj niveloj de komerca konfidenco senegalaj.

Nia kliento deziras enskribi ŝipon en la Marŝal-insuloj. Ŝipo en la grandeco de la BP-platformo, ekzemple. Per tuj responda retmesaĝo, IRI proponas al ni „pagkalendaron”, por sumo de 15.000 dolaroj, al kiu necesas aldoni malaltan sumon ‒ 15 centonojn je tonelo [36] ‒ da honorario jare. Kiel bona komercisto, nia interparolanto volonte koncedas je „50-elcenta redukto” por „samtempa registrado de dekopa ŝiparo (aŭ pliopa) kun aĝo de malpli ol 15 jaroj.” La oferto estas alloga : ĝi ebligas eviti la pagon de impostoj kaj tantiemoj, la laborjuron [37] kaj ĉian median regularon. Transocean, la plej granda vicentreprena societo pri petrolborado en la mondo, bone komprenis tion : 29 el 83 ŝipoj priskribitaj en ĝia retejo estas registritaj en la Marŝal-insuloj, la aliaj veturas ĉefe sub liberia aŭ panama flago.

Sed nia fikcia komisianto maltrankviliĝas : „Kio okazus, demandas ni, en kazo de incidento ekzemple, se la instancoj enketus pri ĝia identeco ?” Ene de horo, nia interparolanto trankviligas nin : „Se la instancoj devus kontroli nian registron aŭ nian juron por postuli la malkaŝon de kompletigaj informoj pri la akciuloj, pri la direktoroj de la societo, ktp, bonvole notu ke ni mem ne havas tiujn informojn, ĉar la tuta organizado de la afero kaj ĝia direktado estas farataj rekte de ĝiaj advokatoj kaj direktoroj. Escepte, kompreneble, se la nomoj de la direktoroj kaj de la akciuloj estas publikigitaj en la Marŝal-insuloj ‒ kio ne estas deviga [38] ‒, ni do ne kapablus malkaŝi tian informon.” Tio trankviligas nin ... La societoj kiel IRI estas la rektaj heredantoj de la ekstera politiko de Usono. Tiu tradicio komenciĝis post la dua mondmilito. Tiam oni konsciiĝis, ĉar la postulo pli grandis ol la propono, ke la nigra oro fariĝos grava geostrategia resurso. Kun la subteno de la Standard Oil [39] kaj de eksa ŝtatsekretario de la prezidanto Roosevelt, s-ro Edward R. Stettinius, Liberio starigis en la jaro 1948 la unuan „malfermitan marregistron”. Ĝi estas mastrumata, el Novjorko, de la firmao Stettinius Associates-Liberia Inc.. Laŭ la historiisto Rodney Carlisle, la liberia markodo estis tiam „legita, amendita kaj aprobita de la Standard Oil”. [40]

Ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj, estas la IRI ‒ la posteulo de Stettinius Inc. post serio da kunfandiĝoj kaj aĉetoj de bankoj kaj de entreprenoj ‒ kiu faras Liberion rifuĝejo por ... la petrolŝipoj. Tamen, dum la interna milito kiu disŝiris la landon, la prezidanto Charles Taylor montriĝis tro manĝema por la societo. Tio lanĉas la rompon de rilato kiu donis, en la plej akra fazo de la milito, ĝis 70 elcentojn de la laŭleĝaj enspezoj de lia registaro. IRI tiam turnis sin al la Marŝal-insuloj ‒ iama japana posedaĵo, ekde 1947 sub usona kuratoreco kaj sendependa ekde 1986 [41] ‒ por tie disvolvi novan programon de malmultekosta registrado. Ĝi aktive transigis siajn klientojn tien kaj, ene de dek kvin jaroj, faras la respublikon unuaranga rifuĝejo por regular- kaj impost-evitantoj (vidu la suban tabelon).

Lukso de la „memregulado”

TAMEN, signifa elcentaĵo de petrolŝipoj de la planedo restas registritaj en Liberio. Tiu flago jam ne estas mastrumata de la societo IRI sed de la „Liberia internacia registro de ŝipoj kaj entreprenoj (LISCR)”, kies oficejoj situas ankaŭ en la antaŭurbo de Vaŝingtono, en Vienna, dek tri kilometrojn de Reston. „Pli ol 3.100 ŝipoj de pli ol 96 milionoj da malneta tonelaro, do 10 elcentoj de la monda ŝiparo” estas registritaj en Liberio, gratulas sin la societo. [42]

„Multaj homoj miras kiam ili ekscias ke la marregistroj de Liberio kaj de la Marŝal-insuloj troviĝas fakte je kelkaj kilometroj de Vaŝingtono.”, rimarkigas s-ro John Christensen, eksa supera kadrulo de la insulo Ĵerzejo (brita impostparadizo) kiu poste fondis la internacian asocion Tax Justice Network (TJN). Sed li vidas nenian paradokson en tio : „Envere tiuj du registroj estis kreitaj de usonaj interesoj por ĉirkaŭiri la regularojn destinitajn al protekto de la usonaj civitanoj, interalie, kontraŭ damaĝoj kiaj ĝuste nun produktiĝas en la Meksika Golfo.”

Ni revenu al nia interparolado kun IRI. Ĝia reprezentanto deziras subite enkonduki problemon en sian entuziasmigan retorikon : „Se movebla borplatformo en maro sub eksterlanda flago laboras en la teritoriaj akvoj de alia lando, la proprietulo devas konsenti ĉiujn postulojn formulitajn de tiu lando antaŭ ol ricevi la permeson labori.” Sekve, ĉu la registrado de la platformoj en la Marŝal-insuloj ne situigas ĝiajn funkciigantojn ekster atingopovo de la usona leĝaro ? Tio eble ne maltrankviligas ilin tiom kiom oni povus imagi.

Dum la publika enketo pri la eksplodo de Deepwater Horizon, la usonanoj ŝokiĝis kiam ili eksciis ke „ekzistas nenia kontrolado” de la petrol-platformoj. Pli malbone, ili devis malkovri dum la aŭskultado de s-ro Mike Saucier, la regiona direktoro de la mastrumservo pri mineraloj (MMS) [43] : la funkciigantoj kaj la proprietuloj „donas la funkci-atestojn al si mem kaj starigas mem la kriteriojn de tio kion ili taksas adekvata”. [44] La kapitano de la marbordaj gardistoj Hung Nguyen provis resumi jene : la reguloj estas „konceptitaj laŭ la kriterioj de la industrio, fabrikitaj de la industrio, metitaj surloken de la industrio sen superrigardo de la registaro dum la konstruado aŭ funkcitenado. Ĉu ĝuste tiel ?” S-ro Saucier ne havis alian elekton ol konsenti.

Kelkajn jarojn antaŭe, alia enketo evidentigis ke la MMS estis sendeviginta BP respekti sekurecregulojn. Tiuokaze s-ro Earl Devaney, eksa ĝenerala inspektisto de la ministrejo pri internaj aferoj, kvalifikis la servon „etike senrespondeca”. Ĉu oni tie ne regule akceptis „donacojn” kiuj devenis el la entreprenoj de la energi-sektoro ? [45]

Eĉ laŭ la hipotezo ke la regularo de la industrio pri sekureco estus aplikata, ĉu ĝi estus vera problemo por la grandaj entreprenoj ? Tio ne certas : la difinoj de la kontrol-kriterioj, speciale de la ŝlosilaj instrumentoj, ekz-e la kontraŭeksplodaj sistemoj, estas konfidataj ... al la grandaj societoj mem kaj al profesiaj organismoj kiel la Usona Petrol-Instituto (API), kie sidas la reprezentantoj de 400 entreprenoj de la petrol- kaj gas-sektoro.

La unua profitanto de la sumoj pagitaj de BP al la prezidant-kandidatoj, s-ro Barack Obama heredis sistemon starigitan sub la regado de lia antaŭulo, s-ro George W. Bush, kaj sub la premo de la (tre diskreta) „Grupo por disvolvado de nacia energipolitiko” gvidata de la vicprezidanto, s-ro Richard Cheney.

Tiu laborgrupo, formita semajnon post la enoficiĝo de s-ro Bush, en januaro 2001, naskis en ok semajnoj la dekreton n-ro 13211 pri energio. La laboroj estis des pli rapidaj ĉar, laŭ la Nacia Konsilantaro pri Defendo de la Naciaj Resursoj (NRDC), la teksto uzis la „strukturon” kaj la „konkludojn” de dokumento de la API. [46] La laborkunsidoj havis cetereakteron de privataj renkontiĝoj kun la grandaj mastroj de la petrolsektoro, ekz-e tiu de BP, s-ro John Browne [47].

En tiuj belaj jaroj, BP, ĉekape de 294 filioj registritaj en landoj kiuj proponas la certigon de „sekreto”, decidis altigi sian produktadon ‒ kaj samtempe redukti sian elmetiĝon al riskoj ‒ per uzado de viclaboro por borado. Tiel la societo luis Deepwater Horizon de Transocean per 1 miliono da dolaroj tage, ĝis 2013. Nun sub la direktoro s-ro Tony Hayward, ĝia antaŭa ĉefo de la departemento esplorado-produktado, ĝi konceptis sian agadon volisme en la maraj petrolkampoj.

La 20-an de aprilo 2010, la laboroj de starigo de la platformo estis antaŭ sia fino, kun la escepto de petrolputo kiu bezonis hermetikan fermadon. Fronte al la ĉiutagaj kostoj de tiu platformo, la afergvidantoj de BP decidis ignori la sekurec-procedurojn de Transocean. Kaj, kvankam sciante ke la kontraŭeksploda sistemo havas problemon, ili havis nur unu celon : bori, ĉiuokaze bori ‒ „Drill, baby, drill”, laŭ la slogano de la elektokampanjo de la malbonŝanca kandidato por la vicprezidanteco, s-ino Sarah Palin.

La ekologia sistemo de la Meksika Golfo povas bezoni plurajn jarcentojn por resaniĝi. La direktoro pri komunikado de Transocean, pro „urĝa dentproblemo”, ne povis respondi al niaj demandoj. La direktoro de BP, s-ro Hayward, havos certe multan penon por forgesigi sian deklaron de la 1-a de majo : „La media sekvo de tiu katastrofo estos verŝajne tre modesta.”

Khadija SHARIFE.

La hipokriteco de la morala kapitalismo

1 July, 2010 - 15:16

ĈU LA TEMPO ne urĝas por moraligi la kapitalismon ? Dum la plej akra momento de la krizo, tiu demando estis farita de niaj gvidantoj, kun s-ro Nicolas Sarkozy ĉe la pinto, do de tiuj mem kiuj antaŭe dediĉis sin al senpripensa apologio de la liberalismo supozata reprezenti la „finon (feliĉan) de la historio”. La demando, formulita tiel, estas trukita : se necesas moraligi ĝin, tio signifas ke la kapitalismo estas malmorala ; se oni povas moraligi ĝin, tio signifas ke ĝi ne estas imanente malmorala en siaj strukturoj. Temas nur pri ĝiaj ekscesoj. Nu, la malmoraleco konsistigas esencon de kapitalismo, kontraste al la koncepto kiu pretendas, ke ekonomio estas realaĵo ekster la moralo.

La ultraliberala ekonomikisto Friedrich Hayek esprimis tiun obĵeton en la 20-a jarcento [48] : nur individua konduto estas, laŭ li, kvalifikebla kiel justa aŭ maljusta ‒ tio ne povas koncerni socian sistemon kiu, kiel tia, estis volita de neniu. Tio kondukas Hayek-on malagnoski la koncepton de „socia justeco” mem, kiun li deklaris absurda, ĉar ĝi juĝas ion kio ne juĝeblas : „Ne ekzistas kriterio per kiu ni povus malkovri kio estas ‘socie maljusta', ĉar ne ekzistas subjekto kiu tiun maljustaĵon povus fari” [49], skribas li ekzemple. Li vidas en tio eĉ restaĵon de antropomorfismo kiu projekcias homajn intencojn sur nehoman realaĵon ; tiu antropomorfismo animas, laŭ li, la socialisman tendencon kaj ties pretendon redistribui juste la riĉaĵon kaj la rimedojn produkti ĝin. La koncepto de Hayek kondukas do al kompleta senmoraleco en la kampo de la ekonomia organizo de la socio, eĉ al formo de cinikeco kiu donas al si apriore la rimedojn por maski la malbonon kiun ĝi nutras, ĉar ĝi teorie neas ĝin per tio ke ĝi deprenas de ĝi ĉian intelektan bazon. [50]

Tiu tezo ĵus trovis novan junecon danke al André Comte-Sponville en lia libro Ĉu la kapitalismo estas morala ? [51], kies sukceso en la komunikiloj, eĉ kvankam ĝia enhavo estas taŭzita de la krizo, montras bone la forton de la liberala ideologio. Ĝi distingas, en la socia vivo, la sciencan-teĥnikan ordon, la juran-politikan ordon, la moralan ordon kaj la la etikan ordon (kiun ĝi difinas per la amo), kaj metas la ekonomion en la unuan ; "La moralo tute ne estas kriterio por priskribi aŭ por klarigi ian ajn procezon kiu okazas en tiu unua ordo. Tio koncernas speciale la ekonomion, kiu estas parto de ĝi", asertas li. [52]

Cinikeco koncerne politikon

LA MORALO aperas do en ekstera pozicio, ĉar la kapitalismo troviĝas ekster ties kampo : nek morala nek malmorala, sed senmorala. Ne ke la moralo tute ne povus interveni tie ‒ jam neniu troveblas por subteni tiom radikalan pozicion. Sed ĝi povas tion nur marĝene, tra la politiko kaj la juro, por mildigi ĝiajn malbonfarojn, sen povi nek, ĉefe, devi forigi iliajn kaŭzojn. Krome, ĉar neniu subjekto agas en la ekonomiaj procezoj, oni ne rajtas juĝi ilin nome de normoj kiuj aplikeblas nur al subjektivaj agoj : adiaŭ la ideo ke ekzistus morala signifo de la sociaj justeco aŭ maljusteco, kaj devo modifi la ekonomion se ĝi ne respondas al la kriterioj de justeco. La kapitalismo povas esti maljusta, rekonas li tamen, kiel la naturo en la distribuado de la talentoj inter la homoj, sed certe ne malmorala, kaj do oni devas ne fundamente ŝanĝi ĝin. [53]

Tia retoriko ne nur kontribuas senkulpigi la kapitalismon je la konsiderindaj detruoj kiujn ni havas antaŭ la okuloj ‒ kaj do ideologie pravigi ĝin ‒, sed ĝi nutras ĝeneraligitan cinikecon koncerne la politikon, al kiu ĝi neas ĉian fortan moralan ambicion. Ĝia pravigo baziĝas sur grava eraro, perfekte videbla ĉe Comte-Sponville kaj kiu troviĝas ĉe ĉiuj apogantoj de la kapitalismo : la integradon de la kapitalismo en la ordon de scienco kaj teĥniko, kiuj efektive estas morale neŭtralaj. Tio signifas forgesi tion kio fundamente disigas ilin.

La scienco kaj la teĥniko (al kiuj la ekonomio estas evidente ligita) estas nur rimedoj kaj juĝebla estas nur ilia socia uzado. Ekzemple, nova teĥniko de produktado, kiu altigas la produktivon de la laboro, ne estas mem portanto de senlaboreco kaj do malbona ; male, ĝi ebligas mallongigi la labortempon kaj do la penadon de la homoj : oni povas produkti la saman kvanton en malpli da horoj, kun la samaj laboristoj ; aŭ ĝi donas la eblecon pli bone pagi la salajrulojn, danke al la gajno je produktivo. Ĝia valoro kuŝas do en la uzado kiun oni faras de ĝi.

Aliflanke ‒ kaj tio estas la granda merito de Karlo Markso, tiu granda forgesito de la oficialaj ekonomiaj teorioj ĝis la lasta krizo ‒, la ekonomio konsistas el praktikoj per kiuj certaj homoj (la kapitalistoj) kondutas en certa maniero al aliaj homoj (la laboristoj kaj salajruloj ĝenerale) ‒ ekspluatante ilin, trudante al ili inferajn laborritmojn, maldungante ilin sub preteksto de konkurencivo, aŭ kontraŭmetante ilin reciproke per kulturo de la rezulto aŭ de novaj reguloj de mastrumado pri kiuj oni scias kiom ili kreas ĉe la laboro suferon vere neelteneblan. [54]

Ĉio ĉi ne koncernas la teĥnikon aŭ la sciencon, sed socian praktikon kiu organizas la laboron, kiu estas volita tia surbaze de komercaj celoj (la profito) kaj kiu elmetiĝas do laŭdifine al la morala juĝo : praktiko humana aŭ praktika malhumana, praktiko morala aŭ praktiko malmorala. Markso klare komprenis tion kiam li asertis ke „la politika ekonomio ne estas la teĥnologio”. [55]

Pli larĝe ‒ ĉar ĉi tie temas pri la potenco de la politiko ‒, estas la speco de realeco ĝenerale atribuata al la ekonomio kiun oni devas malkonfesi : realeco objektiva kaj absoluta, dekretita sendependa de la homoj (dum faras ĝin ili mem) kaj submetita al severaj leĝoj kompareblaj al tiuj de la naturo, kiujn oni kompreneble ne povas prijuĝi. Oni ne kritikas la leĝon de falo de korpoj ... eĉ se ĝi okaze povas dolori ! Tiu intelekta drivo havas nomon : ekonomiismo. Tiu konsistas ne nur en tio ke ĝi levas la ekonomian agadon al unuaranga valoro kiu subordigas al si ĉiujn aliajn, sed en tio ke ĝi konsideras ke la ekonomio konsistas el procezoj pri kies esenca parto la politiko ne respondecas.

Tamen necesas kompreni ke, kvankam ja ekzistas leĝoj de la kapitalisma ekonomio, ili estas strikte internaj de produktad-sistemo regata de la privata proprieto : ili estas flekseblaj kaj eĉ, en la principo, nuligeblaj se oni volas ŝanĝi la sistemon. Necesas do vidi en ili funkci-regulojn de certa speco de ekonomio (kiu ne estas la fino de la historio), kiu organizas specialan formon de praktikaj rilatoj inter la homoj kaj kiuj mem havas statuson praktikan. Ili estis starigitaj (ĝis monda nivelo nuntempe), kaj estas do modifeblaj. Tio signifas ke la tiel nomataj „ekonomiaj leĝoj” estas rekte submetitaj al la leĝaro de la moralo, kiel ĉio kio rilatas al la praktiko.

Pro tio la „ekonomia scienco” mem ne povas esti scienco pura, virga je valorjuĝoj : kiel la sociaj leĝoj ĝenerale kaj pro la naturo de ĝia objekto ‒ temas ja ankaŭ pri homoj ‒ ĝi uzas valorojn, almenaŭ implicite ; ĝi perceptas la homan agadon kaj orientas la analizadon de la realo en tiu aŭ alia direkto, kiun oni povas aprobi aŭ ne.

La usona ekonomikisto Albert Otto Hirschman bone indikis tion emfazante la interplektiĝon, ofte senkonscian, de la ekonomia scienco kaj de la moralo. Li observis ke „la moraleco (...) havas sian lokon en la centro de nia laboro, kondiĉe ke la esploristoj pri sociaj sciencoj estu morale vivantaj” [56] ; li formulas do la deziron ke la moralaj zorgoj estu malimplicite kaj konscie konsiderataj de la sociaj sciencoj ‒ kaj per tio aliĝas al Markso, kiu en la Manuskriptoj de 1844 asertas ke la ekonomio estas reala morala scienco, la plej morala el la sciencoj”. [57]

Restas por scii, kia estas tiu moralo kiu postulas de ni zorgi pri la ekonomio sed ne konsideri ĝin realaĵo antaŭ kiu la politiko devas senpasie submetiĝi. Unue necesas forlasi moralan koncepton pri la homo reduktitan al la sfero de la interpersonaj rilatoj kaj kiu interesiĝas nur pri individuaj virtoj kaj malvirtoj. Necesas, male, agnoski ke, distingita disde la etiko kaj sekve tuŝanta la rilatojn kun aliuloj [58], la moralo devas aplikiĝi al ĉiuj tiuj aliuloj kaj do al la sociaj rilatoj en ties tuteco, do al la vivo politika (en la strikta senco, la institucioj), socia (daŭre en strikta senco, la sociaj rajtoj) kaj ekonomia.

Tamen, kvankam ĝi ja komencis eniri la du unuajn kampojn post la Deklaro de la rajtoj de la homo kaj de la civitano de 1789 ĝis tiu de 1948, [59] iuj ŝatus ke ĝi haltu antaŭ la pordo de la ekonomio. Ĝuste tiun malpermeson necesas forigi per konceptado de morala politiko kiu estu ankaŭ morala ekonomio, pli precize politiko kiu realigas la valorojn de la moralo ĝis en la ekonomia kampo.

Sed kiujn valorojn kaj do kian politikon ? La respondo tireblas el la formulo kiun donis Kantio, kaj ĝi aliĝas al la ordinara morala sento : la kriterio de la universaleco kiu ordonas respekti la alian, ne instrumentigi lin, kaj kiu postulas subteni lian aŭtonomecon. Senigita je ĉia metafizika aŭ religia fono, ĝi postulas ke ni subpremu la politikan dominadon (tio estas parte realigita tra la demokratiaj institucioj), la socian subpremadon ( tio estas parte farita tra la rajtoj kiujn la laborista movado konkeris ekde la 19-a jarcento), sed tute same ankaŭ la ekonomian ekspluatadon : tio estas ankoraŭ larĝe gajnenda. Nur tiel oni povas protekti kaj profundigi per la politiko la moralajn atingojn akiritajn en la aliaj kampoj

Fakte, moraligi la kapitalismon, tio montriĝas, en sia tuta rigoro, malebla, ĉar tiu estas en si mem malmorala, ĉar metas sin en la servon de riĉa malplimulto, instrumentigante la grandan amason de la laboristoj, neante ilian aŭtonomecon. Postuli ĝian moraligon devus en la realo konduki al postulo de ĝia forigo, sendepende de la malfacilo de la tasko.

Yvon QUINIOU.

"Le Monde" kaj ni

1 July, 2010 - 15:08

PAĜO TURNIĜAS en la historio de unu el la lastaj francaj gazetoj ragataj de siaj ĵurnalistoj kaj de siaj salajruloj : Le Monde venas en aliajn manojn.

Dum deko da jaroj, sub la gvidado de Jean-Marie Colombani, Edwy Plenel kaj Alain Minc, tiu taggazeto provis trudi sian ideologian influon per starigo de giganta gazetara grupo. Por atingi tiun gigantomanian celon, nun forlasitan, ĝi aĉetis plej diversajn gazetojn kaj enŝuldiĝis trans ĉia saĝo : pro tio ĝiaj aktualaj malfacilaĵoj.

La stato de ĝiaj financoj igas ĝin hodiaŭ renversi la strukturon de sia kapitalo. La novaj akciuloj estos la proprietuloj de la gazeto. Al tiuj novaj investontoj oni petas nenion ol monon. Koncerne redaktan projekton, ili diras ke tion ili ne havas. Sed iliaj ideoj, kiam ili esprimas ilin, troviĝas ĉiuj en la strikta perimetro de liberala, NATO-eca, eŭropa kaj federaciisma centrismo. Antaŭ kelkaj tagoj la franca prezidanto Nicolas Sarkozy sciigis al la direktoro de Le Monde ke li kontraŭas la aĉeton de la gazeto fare de unu el la du kandidataj skipoj. La ŝtatestro provizis sian deklaron per financaj minacoj por la kazo ke lia averto estus neglektata. Tia situacio montras kiom granda estas la malforteco de la franca gazetaro fronte al la potencaj, politika sed ankaŭ industria.

Le Monde tenas 51 elcentojn de Le Monde diplomatique. Nia monatgazeto estas tamen eldonata de alia societo ol tiu de la taggazeto ; ĝia direktoro estas elektata por ses jaroj laŭ propono de la tutaĵo de la salajruloj de la gazeto ; la eldonaj orientiĝoj de la du gazetoj malsamas jam delonge. Fine, la personaro de la monatulo kaj ties legantoj, grupitaj en asocioj, disponas pri blokkapabla malplimulto en ĝia kapitalo.

Tia strukturo de proprieto donas al ni solidajn garantiojn kiuj aldoniĝas al tiuj kiujn donas al ni nia statuto. La rekapitaligo de Le Monde ŝanĝas neniom en tiu jura reĝimo, alia ol la ceteraj gazetoj de la grupo, nek en nia redakta sendependeco. Cetere nek la gvidantoj de Le Monde nek ties aĉet-kandidatoj kontaktis nin. Kaj nia monatulo ne havas ŝuldojn, ĝiaj perdoj en la lastaj jaroj estas pagitaj per la rezervoj el la antaŭaj jaroj, kaj ni planas retrovi la financan ekvilibron ekde la fino de tiu ĉi jaro.

Sed lastinstance la lasta defendlinio de la sendependeco de gazeto konsistas el la kolektivo de tiuj kiuj aĉetas ĝin regule ĉe la kioskoj, kiuj abonas ĝin, kiuj konatigas ĝin, kiuj subtenas ĝin per mondonacoj.

Tia apogo neniam mankis al ni. Ni povas kalkuli kun ĝi en la venontaj monatoj.

Serge HALIMI.

Pensioj kaj la nigra fluo

30 June, 2010 - 20:16

LA 20-AN DE APRILO ĉi-jara, nek la ĉinaj investistoj nek la britaj pensiuloj suspektis ke la nigra fluo ĉe la marbordoj de Luiziano atingos ilin tiom rapide. Surloke dek unu laboristoj de petrol-platformo perdis la vivon ; la fiŝkaptistoj de la golfo Sankta Luizo, sian laborrimedon ; la loĝantaro de la Meksika Golfo la kvaliton de sia medio kaj siajn brunajn pelikanojn. Siavice, multe pli malproksimaj de la damaĝitaj zonoj, la instancoj de Pekino kaj la pensiuloj britaj spertis alian specon de damaĝo : iliaj financaj plasoj, en formo de BP-akcioj, perdis en du monatoj 48 elcentojn. La ĉinaj „suverenaj fondusoj” ‒ ankaŭ tiuj de Kuvajto kaj de Singapuro ‒ certe montras nun malpli da pasio por la okcidentaj petrolkompanioj. [60]

La kazo de la britaj pensioj havas apartan intereson en la momento dum kiu, sub la premo de la financmerkatoj, la eŭropaj ŝtatoj „reformas” la sistemojn de sociala protekto. Ĉar la konstanta reduktado de la pensioj aŭ de la repagoj de san-elspezoj pelis multajn salajrulojn ‒ tio estis antaŭvidita kaj volita ‒ en la brakojn de privataj asekuroj aŭ de pensi-fondusoj. En Britio, tiaj fondusoj povis ne alie ol esti ekscitlogataj de la ĉiujare 8,4 miliardoj da eŭroj da dividendoj de BP. Tiu petrolentrepreno, kiu tronas ĉe la pinto de la London Stock Exchange, tiel fine garantias sole sesonon de iliaj pensioj.

La rento pagata al la britaj pensiuloj estis des pli alta, ĉar BP pritranĉis siajn kostojn ‒ ekzemple per neglektado de la sekurec-disponoj. Tamen, ĉar Usono ne estas senjura zono nek landeto kies prezidanto kondutas kvazaŭ marioneto antaŭ ol cedi antaŭ multnacia konzerno, ĝi ne hezitis defendi sin kontraŭ la detruado de ĝiaj flaŭro kaj marbordoj : ĉiu barelo da petrolo (159 litroj) verŝita en la maron faras 4.300 dolarojn da puno al la poluinto. Tio signifas, ke petroltavolo, kiu povus esti deksepoble tiu de la Exxon-Valdez en Alasko, povas konduki la akciulojn de BP bedaŭri la ŝparojn kiujn ilia kompanio faris por maksimumigi siajn profitojn.

Pro la principo de pensio per kapitaligo, la londonaj aŭ manĉestraj salajruloj subordigis la prosperon de sia maljunaĝo al la sorto de siaj pensi-fondusoj. Ili vidas kun amaro la usonajn rebat-disponojn kiuj malaltigas la borsan valoron de BP kaj senteble degradas ties kvoton ĉe la notad-agentejoj. Kiam la prezidanto Obama sciigis ke la petrol-entrepreno pagos la konsekvencojn de sia neglekto, la eksa laboristpartia ministro Tom Watson maltrankviliĝis pri „seria krizo por milionoj da pensiuloj en Britio”.

Preni „milionojn” da salajruloj serĉantaj sekurecon post labora vivo kaj transformi ilin en predo-aŭtomatojn kiuj agordas siajn esperojn laŭ la gvidantoj de BP prefere ol laŭ la fiŝkaptistoj de Luiziano, jen fakte la vero de tiu ĉi sistemo. Krizon post krizo ĝi senvualigas la devojigitajn solidarecojn danke al kiuj ĝi ankoraŭ daŭras.

Serge HALIMI.

Diplomatia ekvilibro-ludo en la lando de la leviĝanta suno

30 June, 2010 - 19:52

NAJBAROJN oni ne elektas sed oni povas elekti siajn aliancanojn. Kiel lerta formulanto, la japana diplomato Masaki Yusuki tiel resumas la geopolitikajn elektojn de sia lando. Kiuj estas la tiom malmulte ŝatataj najbaroj ? Rusujo, kiu denove fariĝas potenca ; Ĉinujo, kiu firmigas sian pozicion ; Nordkoreujo, kiu afiŝas atomarmilan ambicion. Ĉu Japanujo estas speco de El Alamo sieĝata kaj protektata de nura Usono ? Kvankam karikatura, tiu bildigo havas grandan sukceson ĉe la tokiaj elitoj, ofte usonŝatantoj.

Tamen, okaze de la kvindeka datreveno de la revizio de la usonjapana Sekurec-Traktato (US-Japan Security Treaty [42], kiu kodigas la interlandajn rilatojn kaj la ĉeeston de usonaj soldatoj sur la japana teritorio, la etoso ne estas serena. La alveno en septembro 2009 de la nova ĉefministro s-ro Hatoyama Yukio, de la Japana Demokratia Partio (JDP), post pli ol duonjarcento da absoluta regado de la liberaldemokrata partio (LDP) iom komplikas la aferon. Li ja ne manifestis iun ajn intencon rompi la aliancon ; sed li asertis sian intencon « normaligi » la rilatojn kun Vaŝingtono, por ke lia lando estu traktata kiel iu ajn suverena ŝtato. Ĉu iom malpli okcidenten, iom pli orienten ? Tio sufiĉas por maltrankviligi la negoc-mediojn kaj nutri malamikecon de la dekstrula oponantaro, kaj de malgranda parto de la – tre potenca – administracio, kaj eble eĉ de forta proporcio de demokratoj.

La debato fokusiĝis sur la usona armeinstalaĵo (armebazo) de Futenma, en la urbo Ginowan, 90.000-loĝanta urbo sur la insulo Okinavo. Laŭ interkonsento subskribita en 1996 kaj finiĝanta ĉe la fino de la pasinta jaro, la armetendaro devis esti translokita kelkdekojn da dilometroj, en Nago-urbo, kiu elektis en januaro 2010 urbestron kontraŭstarantan tiun decidon. Ke s-ro Hatoyama petis prokraston, por pripensi eventualan alian lokon, sufiĉis por ekmovigi la tradiciismajn fortojn, kiuj batalegis ... kaj gajnis !

En oktobro 2009 la usona Sekretario pri Defendo Robert Gates deklaris, ke « neniu alia loko estas intertraktebla ». Por montri sian malbonhumoron li rifuzis partopreni vespermanĝon je lia honoro. Eĉ en la ministrejo pri eksteraj aferoj (MEA) tre favora al la usonaj pozicioj, oni estas ŝokita : « Tamen ni havis elekton », diris tiu alta ŝtatfunkciulo, kiu aliflanke listigas ĉiujn bonajn motivojn por « respekti la interkonsenton ». Ties ministro s-ro Okada Katsuya ja parolas pri « realisma politiko » por pravigi la pludaŭron de la armetendaro, male al la ĉefministro. Tiu misharmonio en la altaj sferoj igas la diplomatojn kaj altfunkciulojn paroli nur sub kondiĉo de anonimeco. La gazetaro mem troviĝas sur la pozicio de Okada. Eĉ Asahi Shimbun, la granda ĵurnalo de la maldekstra centro, kiu citas proverbon : « Imperiestra mandato, tio estas same kiel ŝvitaĵo : elirinte, ĝi neniam povas esti reprenita [43]. » Neniel do Japanujo liberiĝu de la usona vizio.

Profesoro Ishida Hidetaka, fakulo pri amaskomunikiloj kaj prezidanto de la Interfaculty Initiative in Information Studies (IIIS) ne tre miras pro tio : « Ekzistas intensa agado de usonaj premgrupoj (lobiado), kiu tuŝas ĉiujn, kia ajn estas la tendenco de la gazeto, aŭ la partia prefero de la diplomatoj kaj elektitoj. Ili estis edukitaj en usonaj universitatoj, ofte frekventas unu la alian, kaj kelkfoje estas amikoj. Por ili, la politika alterno devus okazi en kontinueco, sen ŝanĝo. Kvazaŭ ne estus alia ebleco. Ni devas liberigi nin el tiu pensmaniero, kiu ligas nin al Usono. »

Por kompreni tiun malfacilon imagi estonton sen la usona lambastono, necesas reveni ĝis la tuja postmilito. « Usono tiam prezentis politikan idealon. Por granda plimulto de la loĝantaro, tio estis demokratio », asertas s-ro Nishitani Osamu, profesoro ĉe la Tokio-universitato pri fremdaj lingvoj kaj iniciatinto, kun 15 aliaj universitatanoj, de « manifesto » kontraŭ la pluesto de Futenma en Okinavo. Kaj li ekrakontas la longan historion de la LDP kaj ties multaj ligiloj kun Usono, - el kio originas la « reciklado » de ĝiaj militistaj elitoj kunkulpuloj pri militkrimoj.

Sed epoko ŝanĝiĝis. « Usono estas malfortigita de la ekonomia krizo, suferas konkurencon de la sojlolandoj, estas enŝlimigita en militoj, kiuj ne estas niaj, rimarkigas s-ro Masami Honto, juna kadrulo de telefon-kompanio, kaj pacismo-aktivulo. La malvarma milito finiĝis, tamen « ili » daŭre rezonas kvazaŭ ĝi plu minacus nin. »

Japana ekonomio estas sur la dua tutmonda vico. Sed ja kiel venkita nacio tiu lando akceptis, en 1946, sub aŭtoritato de la generalo Douglas MacArthur, pacisman konstitucion, kiu malpermesas al ĝi « militi » - kvankam iom post iom reformiĝis armeo, nomita « memdefenda forto ». La japanusona sekurec-traktato, reviziita en 1960, konfirmis la usonan armean ĉeeston (ĝis 260.000 homoj) kaj dependecon de Tokio rilate Usonon. Nevortigita interkonsento ekzistas de tiam inter ambaŭ landoj : Usono disponas pri « nedronigebla aviadilŝipo » kaj la insularo profitas el la kontraŭ-atomarmila ombrelo ; adaptante sin al la protektisma politiko de Japanujo, Usono malfermas sian merkaton al la japanaj produktoj, kaj Tokio pagas la koston de la usonaj soldatoj sur la propra teritorio ; Usono decidas la diplomation, Japanujo sekvas, dum la komuna malamiko estas komunismo. Nenio plu restas el tiu geopolitika pejzaĝo. Sed la neekvilibra kontrakto restas.

En sia parolado antaŭ la kadruloj de la Akademio pri Nacia Defendo, la 22-an de marto 2010, s-ro Hatoyama trankviligis siajn homojn : « La usona alianco konsistigas pivoton de la japana eksterlanda politiko [44]. » Sed, aldonas liaj proksimuloj, « ni deziras pli ekvilibrajn rilatojn. » Iuj memorigas pri la kosto de la usonaj trupoj (ĉirkaŭ 3 miliardoj da dolaroj jare) dum la buĝet-deficito rapide kreskas.

Jen alia simbolo de aliepoka dominado : la escepta leĝaro aplikata al la usonaj soldatoj. « Kiam okazas trafikakcidento, rakontas loĝanto de Naha (Okinavo), alvenas blanka policaŭto, sekvata de nigra-blanka veturilo – tiu de la usona armepolico, sole rajtigita pritrakti aferon koncernantan soldaton. » La loka loĝantaro volonte listigas krimojn, kiuj ne havis tribunalan sekvon (seksperfortoj, trafikakcidentoj, ŝteloj) el kia ajn graveco.

« Ni estas la sola lando, kiu havas tian aliancon kun Usono », substrekas la senatano Fujita Yukihisa, ĝenerala direktoro de la internacia fako de la Japana Demokratia Partio (JDP), unu el la malmultaj elektitoj, kiuj defendas la ideon de ŝanĝo, sed precizigante, ke li parolas « nur propranome ». « Origine, la celo estis certigi protektadon de Japanujo. De la fino de la malvarma milito, la traktato precipe kontribuas al la strategio de Usono » kun « ties militoj » en Irako kaj Afganujo. « Kompreneble ni devas kunlabori kun Usono, sed alimaniere. » Kaj en travidebla maniero, li aldonas – aludante la « sekretan interkonsenton » subskribitan de la usona prezidanto Richard Nixon kaj la japana ĉefministro Sato Eisaku en 1969, kaj kaŝita ĝis marto 2010, kiam la komisiono starigita de la nova registaro prezentis sian raporton.

Unuflanke, en tiu lando ŝokita de la Hiroŝimo- kaj Nagasako-bombado, s-ro Sato voĉdonigis tri grandajn principojn pri atomarmilo, ankoraŭ nun validajn : « Nek fabrikado, nek posedo, nek ĉeesto sur la teritorio. » Li eĉ ricevis pro tio Nobel-pacpremion en 1974. Aliflanke, la ĉefministro akceptis plenan manovro-liberecon de Usono : uzo de la militinstalaĵoj kaze de ekstera konflikto, sen peti permeson de la japanaj regantoj (kvankam la oficiala traktato tion postulas), depono de atomarmiloj … Laŭ la plej granda parto de fakuloj kaj politikaj gvidantoj, la « sekreto » jam estis delonge konata. Tamen, escepte ĉe komunistoj kaj pacistoj, silento estis plena dum 40 jaroj.

Hodiaŭ ankoraŭ, malfacilas havi klaran bildon, tiom la pozicioj eskapas klasifikadon. Ja ne estas klara linio inter la sendependistoj kaj la uson-aliancistoj. Inter tiuj, kiuj volas liberiĝi el la usona kuratoreco troviĝas ankaŭ dekstrulaj naciistoj, konvinkitaj favorantoj de militismo, kaj foje eĉ nostalgiuloj de la antaŭmilita imperio. Laŭ ili, la reintertraktado de la traktato kun Usono estus maniero eskapi la japanan « escepton » kaj ties paceman konstitucion – la faman artikolon 9, kiu malpermesas konduki ofensivajn batalojn [45]. Strange, al ili kuniĝis favorantoj de fortikaj ligoj kun Usono, de kiam la usona administracio puŝis al rapida rearmado de Japanujo por malpezigi sian propran ŝarĝon. « Ni estas (preskaŭ) la sola lando, kiu havas pacisman konstitucion, sed ni estas ĉe la 5-a vico tutmonde koncerne la armeajn elspezojn », rimarkigas s-ro Nishitani.

De 1990-1991, - jaro de la unua Golfo-milito, kie Japanujo ne povis sendi trupojn, malgraŭ la usona peto -, la registaroj plurfoje ŝanĝis la leĝon (en 1992, 1999, 2001) cele permesi eksterlandajn operaciojn. Tiuj tamen estas ankoraŭ sub kondiĉoj, kaj povas esti funkciigataj nur enkadre de misioj por pac-plutenado, homhelpaj programoj aŭ observado dum balotoj, kun mandato de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). El tio rezultis ekvilibristaj cirkoprezentaĵoj celantaj pravigi ne pravigeblaĵon.

Soldat-sendado al Kamboĝo, MozambikoRuando estis nur malmulte kontestata, sed la partopreno en Irako perceptiĝis kiel vere decida ŝanĝo. Same kiel la interveno de provizŝipoj en la Hinda Oceano por helpi aviadilojn de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) en Afganujo. Plenumante sian promeson, s-ro Hatoyama ĉesigis ĝin en januaro 2010. Tamen, la evoluigo de kontraŭmisila ŝirmilo en Pacifiko, kunlabore kun Usono, restas sur la tagordo.

La ministro pri defendo, kun subteno de lia kolego ministro pri eksteraj aferoj, ne kaŝas sian intencon havi trupojn eksterlande kaj « purigi » iom post iom la konstitucion [46]. Male, la du etaj partioj de la nuna registara koalicio, la socialdemokrata partio (SDP) kaj la Nova Partio de la Popolo (NPP) oponas tion. Kaj la pacisma movado, kvankam malpli ampleksa ol en la pasinto, restas aktiva [47]. En tiu necerta kunteksto, s-ro Hatoyama multe hezitis antaŭ ol cedi je premo de la usonfavorantoj kaj apliki la planon de 1996 por Okinavo [48].

La pezo de la historio estas handikapo por la japanaj ambicioj

LAŬ la demokrata senatano Fujita, tamen necesus « rediskuti la statuson de la japanusona Sekurec-Traktato. La usona armeo devas resti, sed ties enhavo kaj lokado devas ŝanĝiĝi, la nombro de instalaĵoj devas malgrandiĝi. » Laŭ li estas almenaŭ « du kialoj por la ĉeesto de usona armeo. Unue, ni ne disponas pri sufiĉaj armeaj fortoj. Krom se ni rearmiĝus, kio ne estas sur la tagordo. Due, la najbaraj landoj estus maltrankvilaj se ni evoluigus propran armilaron. Trankviligas ilin konstati, ke ni kunlaboras kun Usono ».

Ĉu Vaŝingtono kiel garantiulo de sekureco kaj paco en Azio ? Ne certas, ke ĉiuj najbaroj samopinias. Sed ĉiuj ja rigardus malbonaŭgura revenon de militistaj ambicioj. Jam, la sistemaj vizitoj de la ĉefministro Koizumi Junichiro al la Yasukuni-sanktejo, kie estas enterigitaj la militkrimuloj, estigis komence de la 2000-aj jaroj viglajn protestojn en Ĉinujo kaj Sudkoreujo. Nun tiuj provokaĵoj ĉesis. Tamen Japanujo « ankoraŭ ne solvis sian rilaton al historio », precizigas Ishida. Tiu konstato, ofte ripetata dum diskutoj kun diplomatoj kaj fakuloj, handikapas la landon rilate ĝian azian ambicion, kiu tamen fariĝis unu el ĝiaj prioritatoj. S-ro Hatoyama ja deklaris sin favora al estiĝo de « Orient-Azia Komunumo » laŭ la modelo de la Eŭropa Unio.

La ĉefa koncernato estas kompreneble Ĉinujo, inter timoj kaj necesoj. Ĝia vastega merkato garantias la « estonton de Japanujo », kiel oni ofte aŭdas en la ekonomiaj rondoj. Post pli ol dek jaroj da krizo, la japana ekonomio restas orientita al eksportado, kiu nun rapide malkreskas. Azio, kiu ŝajne pli bone eltenis la financan ŝtormon ol Okcidento, relajsis Okcidenton, kaj Ĉinujo anstataŭis Usonon kiel unuan komercan partneron de Japanujo. Tio kreas ligojn. En 2009 preskaŭ kvarono de la japanaj eksportaĵoj iris al la Imperio de la Mezo, kontraŭ 16 % al Usono kaj 12 % al Eŭropo. Tamen, komerco ne sufiĉas por dolĉigi la rilatojn.

Timo perdi la altvaloran apogon de Vaŝingtono

DE LA enkonduko de skribarto al tiu de konfuceismo aŭ de budhismo, ambaŭ landoj havas komunajn radikojn, kiuj devus favorigi kunlaboron. Sed la pasinto estas ankaŭ ŝarĝita je malkonsentoj. Iam la ĉinaj imperiestroj konsideris Japanujon kiel « landon de nanoj », apenaŭ indan pagi tributon. Siaflanke la japanoj, en la komenco de la pasinta jarcento, kondukis sian kolonian konkeron ege kruele, de la okupado de Manĉurio ĝis la masakroj de Nankino. Solaj viktimoj en la mondo de la plej potenca armilo – atomarmilo – ili ne eltiris ĉiujn lecionojn el siaj propraj agresoj, kiel faris ekzemple Germanujo, ilia aliancito. Hodiaŭ ankoraŭ, la muzeo apud Yasukuni-sanktejo pravigas la « defendan militon » de Pacifiko.

La fortaj streĉoj, kiuj atingis pinton en 2005, malaperis. En Tajvano – unu el la malkonsento-objektoj inter Pekino kaj Tokio -, la elekto de la prezidanto Ma Ying-Jeou, favora al kunlaboro kun Ĉinujo, male al ties antaŭulo, ebligis retrovi fadenon de malpli konflikta kunlaborado. En Japanujo, foriro de s-ro Koizumi estis signalo por normaliĝo. S-ro Hatoyama proponis al la prezidanto Hu Jintao « transformi la kverelajn ondojn de la ĉina maro en maron de frateco » [49], kio estas aludo al la teritoria konflikto pri la Senkaku-insuloj (ĉine : Diaoyu). En decembro 2009 la ĉina vicprezidanto Xi Jin Ping iris al Tokio kaj – tre malofta okazaĵo – akceligis la normalajn etapojn protokolajn por renkonti la imperiestron Akihito. De la 10-a ĝis la 14-a de decembro, la tre potenca ĉefo de la JDP, s-ro Ozawa Ichiro, siaflanke estris delegitaron de 600 gravaj personoj por eksterordinara turneo en Ĉinujo.

« La faritaj progresoj estas grandaj », certigas la profesoro Kokubun Ryosei, el Keio-universitato en Tokio, atentigante tamen kontraŭ tro simplaj rigardoj. Ne estas japanĉina paro, kiu volas elpuŝi Usonon el Azio, sed triopa rilato (Usono, Ĉinujo, Japanujo). Tiu triopo laŭlonge de la 20-a jarcento havis diversajn formojn : uson-ĉina alianco kontraŭ Japanujo dum la 2-a mondmilito, poste uson-japana alianco kontraŭ Ĉinujo, almenaŭ « ĝis la 1970-aj jaroj, kiam Sovetunio iĝis konsiderata malamiko de la tri. » La subita turniĝo de Vaŝingtono rilate Pekinon tiam surprizis Tokion, tiel ke oni ankoraŭ hodiaŭ parolas pri la « Nixon-ŝoko » por priskribi la vojaĝon de la usona prezidanto al Pekino en 1972 kaj la agnoskon de Ĉinujo, ĝis tiam misfamigita. Simila ŝoko okazis en 1998. « La prezidanto Clinton tiam restadis pli ol semajnon en Ĉinujo sen viziti Tokion, klarigas Kokubun. Oni komencis ekzorgi pri tiu « preterpasata Japanujo » kaj timi, ke la nova usonĉina « strategia partnereco » konstruiĝos malavantaĝe al Japanujo. »

Reveno de la demokratoj en la Blanka Domo revigligis timojn. Oficiale, ĉiuj aprobas la paroladon de s-ro Barack Obama pri la atoma senarmigo, « kiun ni postulas delonge », precizigas la MAE. Sed ĉiu notis la longan viziton de la usona prezidanto ĉe la granda najbaro, kun nur rapida survoja halto en Tokio, lastnovembre (2009).

La nova japana registaro volas eviti instaliĝon de Vaŝington-Pekina duopo, kiu ekskluzivus ĝin. Pro tio, ties firma alproksimiĝo de Ĉinujo, kaj ties volo fariĝi (finfine) politika gravulo en la regiono. Jes ja, la ideo pri « Orientazia Komunumo » ne estas ĝia. Ĝi aperis post la financa krizo de la 1990-aj jaroj, kaj estis tiam malaprobata de Vaŝingtono kaj Pekino. S-ro Hatoyama remetas la proponon « havi je longdaŭra perspektivo komunan [azian] monon. », markante tiel la « novan rolon de Azio por la administrado de la mondaj aferoj [50] ». Embrio de Mon-Fonduso celanta helpon al landoj ekonomie malbonfartaj, kun ankaŭ Sudkoreujo, jam estas starigita. Tamen kaj ĉiuokaze, konkurado restas malferma.

Azia konkurado inter Pekino kaj Tokio

ĈINUJO diplomatie ekiris la unua, subskribante kun la 10 landoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN) (angle : ASEAN) [51], libermerkatan interkonsenton, kiu funkcias de la 1-a de januaro 2010. Strebante korekti sian malfruiĝon, Tokio vigle turniĝis al Barato, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, por formi tion, kion oni nomas la « Arko de libereco », kontraŭe al la ĉina regemo. Japanujo volas delogi ĉefe Baraton, idealan kontraŭpezon por Ĉinujo. « Strategia partnerec-interkonsento » estis subskribita en oktobro 2008 ; oni konsideras komunajn armeajn manovrojn laŭ la usona modelo. Promesplenaj, tiuj privilegiitaj rilatoj tamen restas marĝenaj : la interŝanĝoj kun Barato estas malpli ol 1 % de la japana komerco.

Iuj, en la Hatoyama administracio, metas pli da espero en projekto de japan-korea akso, sekvante la modelon de la franc-germana akso en Eŭropo. Fakulo pri aziaj aferoj en MAE diras : « Kun Ĉinujo, ni parolas saman lingvon rilate ekonomion, sed diferencoj grandas pri ĉio cetera. En Sudorienta Azio, nur du landoj havas samtempe libermerkatan ekonomion kaj demokratian reĝimon : Sudkoreujo kaj Japanujo. Tiuj povas esti motoro de regiona kunlaborado. » Estas tamen longa vojo de projekto al realigo, ĉar, same kiel Ĉinujo timigas, ankaŭ Japanujo ne trankviligas.

Ankaŭ ĉi-koncerne, historiaj malkonsentoj estas obstakloj por eventualaj diplomatiaj moviĝoj. Malgraŭ tri jaroj da komuna laboro, kiuj rezultigis 2.200-paĝan raporton publikigitan en marto 2010, la komisiono de historiistoj sudkoreaj kaj japanaj ne sukcesis interkonsenti pri ŝlosilaj punktoj, kiaj la deviga laboro trudata de la japana registaro dum la milito, aŭ la varbado de « konsol-virinoj »,specifa esprimo por paroli pri la forkondukitaj kaj prostituitaj koreinoj. « Necesos pacienco, rekonas la fakulo de la MAE.Jam la politikaj kaj komercaj intertraktadoj estas pli facilaj. Ĉar ili kuniĝis al la tendaro de la plievoluintaj landoj, koreoj havas pli da memfido. Ĉe la flanko de s-ro Hatoyama, oni pretas ekzameni pli trankvile la historion. ». Tamen, speco de triangulo - Japanujo, Ĉinujo, Sudkoreujo - naskiĝis diskrete. Fokusata sur la ekonomiaj demandoj, ĝi kutimis, de 1999, renkontiĝi okaze de la ASOAN-pintkunvenoj. La 13-an de decembro 2008, ĝi la unuan fojon kunvenis proprainiciate. « Finfine, notas Kokubun, la ideo de la orientazia komunumo vere formiĝas. »

Malgraŭ tio, la estonto estos nova « longa marŝo », se taksi laŭ la trakto-diferencoj de la Nord-koreujo-kazo : premoj kaj intertraktado por Pekino ; firmeco por Sudkoreujo, kiu reagis flegme al la provokado de Pjongjango ; fermiĝo por Tokio. Misiloj pafutaj super la japanan teritorion kaj la atomaj minacoj maltrankviligas Japanujon, kvankam, private, neniu vere kredas je tiuj minacoj.

Alia konfliktopunkto, kiu malhelpas Japanujon strategie disvolviĝi estas Rusujo. Ankaŭ koncerne ĝin, la paĝo de la dua mondmilito ankoraŭ ne turniĝis. Neniu pactraktato estas subskribita inter Moskvo kaj Tokio, pro malkonsento pri la Kurilaj insuloj, kiujn Japanujo nomas « la nordaj insuloj ». Serĉante prienergiajn krudmaterialojn kaj konkurante kun sia ĉina malamika frato, s-ro Hatoyama provas intertrakti. Pli kaj pli da duflankaj renkontiĝoj okazadas. 60 jarojn post sia malvenko en Pacifiko kaj 20 jarojn post la diseriĝo de Sovetunio, Japanujo serĉas sian vojon por eniri la post-marvarm-militan epokon. S-ro Hatoyama parolas pri aŭtonomio rilate Usonon kaj esploras novtipan regionan kunlaboradon. Ĉu kun Ĉinujo, por triangula danco ? Ĉu kontraŭ Pekino, kun daŭre forta usona kuratoreco ? Sed ja la mutacio, pri kiu revas la nova registaro alvenas je plej malkonvena momento, kiam Ĉinujo sentas sin ekflugi dum Japanujo anhelas kaj senspiriĝas.

Martine BULARD

Financa Glosareto

22 June, 2010 - 01:38

ENŜUTO DE NOVA MONO (angle QUANTITATIVE EASING) - Kreado de mono, fare de centra banko. Aĉeto de akcioj aŭ obligacioj (suverenaj aŭ entreprenaj) fare de centra banko. De la 10-a de majo 2010, la Eŭropa Centra Banko (ECB) aĉetas dubemajn ŝuldobilojn kaj enŝutas kompense monon en la financan cirkviton. Tiu « monigo de ŝuldoj » (antaŭe esprimata per « funkciigi la mon-presilon ») estas teorie malpermesata de artikolo 123 de la Traktato pri Funkciado de la Eŭropa Unio.

INTERNA POSTULO - Kvanto de varoj kaj servoj akiritaj de la ekonomiaj unuoj, aparte la familioj. Kejnso- politiko estas politiko, kiu stimulas la postulon.

PAGMANKO – Nepago, je donita dato, de promesita mono. Ŝtato estas pagmankanto kiam ĝi anoncas al siaj kreditoroj, ke ĝi ne povas pagi sian ŝuldon.

PAGMANKA ASEKURO (angle CREDIT DEFAULT SWAPS - CDS) - Asekurkontrakto, kiu ebligas al sia posedanto esti protektata kontraŭ valorperdo de donita aktivo (ekzemple ŝtata obligacio) kontraŭ pago de kotizo. Male al normala asekuristo, tiu kiu vendas tiun kontrakton (CDS) ne havas devigon mobilizi monon por alfronti eventualan valorperdon de aktivo, kaj sekve repagpostulon.

SUVERENA ŜULDO - Publika ŝuldo, per emisio de obligacioj kaj similaĵoj fare de ŝtatoj. Tiuj biloj estas surmerkate interŝanĝataj, kaj ilia valoro varias inverse kiel la interezkvotoj (ju pli la interezkvotoj altiĝas des pli la obligaciaj valoroj malaltiĝas). La ĉefaj posedantoj de tiaj suverenaj ŝuldoj estas bankoj, internaciaj investantoj (pensifondusoj, asekurkompanioj), entreprenoj kaj simplaj civitanoj.

ŜULDO-RESTRUKTURADO - Tekniko konsistanta el reorganizi la repagojn de ŝuldanto, kiu havas malfacilaĵojn teni siajn promesojn. Tio povas konkretiĝi per atribuo de novaj kreditoj, aŭ per forlaso de kelkaj ŝuldoj.

Kia Eŭropo por regi la merkatojn ?

22 June, 2010 - 01:36

KOMENCE de januaro, la greka registaro urĝe kunvokis skipon de fakuloj pri ekonomiko. Inter ili, funkciulo de la Internacia MonFonduso (IMP) malafable klarigis al la ĉefministro, ke li devos malkonstrui la providenco-ŝtaton. Alia konsilanto, el la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), diris bonhumore : « Decido, kiu malplaĉegas al ĉiuj, inkluzive viajn subtenantojn, povas esti nur bona decido. »

La teorio, sur kiu baziĝas tiuj fakuloj estas konata : la merkatoj ordonas al la ŝtatoj malgrandigi la buĝeton. La obligacio-aĉetantoj estas la nuraj juĝantoj pri la rigorplanoj konsentotaj de la registaroj. Nur ili decidas, ĉu oni povas fidi – aŭ ne – la kapablon de ŝtato repagi sian ŝuldon. Se ŝtato submetiĝas je strikta disciplino, tuj la interezkvotoj fariĝos denove elteneblaj – kaj la kreditpordoj denove malfermiĝos por ĝi.

Tiu ĉi teorio havas gravan mankon : promesoj nenion kostas. Eĉ se la ŝtatoj ja farus ĉion eblan por plaĉi al la merkatoj, necesos tempo antaŭ ol la rigor-reformoj ekfunkcios kaj atingos sian celon. La refinancado (Vd glosaron sube) de jam ekzistanta ŝuldo baziĝas sur anonco de reformoj ankoraŭ ne okazintaj, tio estas sur la fido, kiun la merkatoj havas pri la honesteco de la ŝuldanto. Sed kiel ŝtato taksata senrespondeca povus inspiri fidon ? Grekujo ja povas ĵuri, ke ĝi plene decidis malpliigi la salajrojn kaj la pensiojn, ĝia ŝuldo tamen estos repagenda antaŭ ol tiuj promesoj realiĝos. El tio venas tiu paradokso : ju pli Grekujo promesas limigi la elspezojn, des pli la merkatoj, kiujn oni celis kontentigi, malfidas …

Tiu fakto ruinigis la ideon, laŭ kiu rigor-programo sufiĉus por refunkciigi la kredit-merkaton je akcepteblaj kondiĉoj por la ŝtato. La sola rimedo por eviti la pagmankon estas do amasa monkreado el eŭropaj, ekstermerkataj fondusoj. Por la greka registaro la demando fariĝis : kiel persvadi la Eŭropan Union doni el sia poŝo ?

Tiu defio ŝovis la ekonomi-krizon en politikan bilardon. Grekujo devas daŭrigi siajn anoncojn pri drastaj limigoj kaj « reformoj » - ne por trankviligi la merkatojn, sed por kontentigi s-inon Angela Merkel. Ĉar la elektintoj de la germana kanceliero (registarestro) laŭsupoze toleros la « savplanon » nur kondiĉe ke la greka popolo suferu rimarkindajn oferojn. Dume la registaro de s-ro Georgios Papandreu montris sian submetiĝon al eŭro kaj al siaj kreditoroj, memorigante tamen al Parizo kaj Berlino, ke, se ili rifuzos sian helpon, la disfalo de la greka domo kuntrenos en sian ruiniĝon Hispanujon kaj Portugalujon.

El ekonomika vidpunkto, tiu scenaro lasas dubojn. La promesitaj rigor-reformoj produktos pli da senlaboreco kaj malpli da impostrikolto ; oni do ne povas atendi, ke ili senteble reduktos la buĝetdeficiton. Fortranĉi el la greka konsumado – tiel kiel admonas la programo de la IMF – rezultigus krome perdon de laborpostenoj en la germanaj kaj francaj industrioj, kiuj vendas parton de siaj varoj al Grekujo.

Ĉar eŭro malebligas devaluti, oni ankaŭ ne povas esperi progresigi konkurkapablon. La reformoj kapablaj alporti momentan savoksigenon – tio estas dietigi la salajrojn de la ŝtatfunkciuloj kaj impostaj reformoj – estus ankoraŭ pli malfacile aplikeblaj en etoso de sociala malsatego kaj de altaj interezkvotoj.

Dum la retronombrado baldaŭ atingos nulon, la eŭropaj regantoj ankoraŭ baraktas inter si pri komplikegaj Regularoj, sia kino-dekora Unio, siaj zorgoj pri interna politiko kaj sia limigita percepto de la problemo. Altrespondeculoj fanatike martelas la ideon, ke fortranĉoj el la publikaj elspezoj stimulos ekonomian kreskon. Ilia analizo produktas katastrofon. Kiam la germana kanceliero ŝajne rifuzis la eblecon de savplano, panikvento ekblovis sur la eŭrozono. La prezo de la asekurkontraktoj kontraŭ pagmanko (credit default swaps – CDS) tuj altiĝis por Hispanujo, Portugalujo kaj iliaj bankoj, simptomo de la malforteco de eŭropa financa sistemo en kiu ankoraŭ konstante mankas eŭropskalaj depongarantioj. S-ino Merkel malkontente grimacis, sed fine konsentis pri la savplano.

Parodio de aŭtoritato

LA EVENTOJ rapide kondukis la dramo-partoprenantojn al dua malkovro. La decido protekti Grekujon el bankroto plivigligis la streĉiĝojn, anstataŭ kvietigi ilin. Imagu ja ke vi posedas bilojn de la portugala ŝuldo. Vi deziras vendi ilin aŭ aĉeti asekurkontraktojn « CDS » ĉar ilia rendimento fariĝis necerta. La portugalaj obligacioj ankoraŭ pli malaltiĝas, igante pli malfacila por Portugalujo ricevon de novaj depruntoj. Por la financaj merkatoj, la plej bona rimedo por garantii la repagojn estus « rigli » la merkaton de la privataj obligacioj kaj – same kiel Grekujo – ĉantaĝi la Eŭropan Union. Savplano tiam kvazaŭcerte estus starigita, des pli facile ĉar Portugalujo havas famon malpli « senrespondecan » ol Grekujo. Post Portugalujo, estus la vico de Hispanujo.

Finfine, la spekulantaro havas povon trudi « eŭropigon » de la mediteraneaj ŝuldoj. Tiu povo aplikiĝis meze de majo. La maltrankviliĝo de la eŭropaj ĉefurboj obeas tiun saman mekanismon, kiu tremigis usonon en septembro 2008 : la eksterordinara premo de la merkatoj sur hezitantaj elektitoj. Kiel ĉiuj ĉantaĝatoj, la prezidanto Nicolas Sarkozy ekkoleregis. En parodio de politika aŭtoritato, la kanceliero Merkel siaflanke anoncis malpermeson pri « blankaj » vendoj (tekniko, ebliganta al spekulantoj vendi bilojn, kiujn ili ne posedas) koncerne la ŝtatobligaciojn. Tiu reprezalia minaco estas malmulte deadmona. Sed kion pli ili povis fari ? Vendoj de obligacioj aŭ CDS pri Grekujo, Portugalujo aŭ Hispanujo povas efektiviĝi ekster Eŭropo – ekzemple en Nov-JorkoKajmana Insularo. Se okazos plej eta premo, la spekulantoj grupiĝos por lanĉi novan atakon.

La centoj da miliardoj da eŭroj mobilizitaj de la Eŭropa Unio momente kvietigis la aferon. Sed rapide aperis evidentaĵo : la membro-ŝtatoj de la Unio povas trovi monon nur pruntante unu de la alia. Ĉar estas al ili malpermesate krei novajn rezervojn, same kiel ne eblas al ili stimuli ekonomian kreskon kaj samtempe sorbi ŝuldojn. Nur la Eŭropa Centra Banko (ECB) tion povas fari. Komence de la krizo, ĝia rolo estis aparte malklara. Kontraŭstare al la propraj principoj, ĝi fine amase aĉetis bilojn de suverenaj ŝuldoj. Tion farante, ĝi ekregis la problemon de la ŝuldoj, sed la prezo estas « elasta » eŭro. Tiam okazis kio devis okazi : eŭro dekroĉiĝis de sia podio de « malmola » devizo, kaj komencis sian neeviteblan falon. La deklaroj de la ECB-prezidanto, s-ro Jean-Claude Trichet, ĵurante, ke li ne « funkciigis la monbilet-presilon » [52](Vd glosaron) sed nur recikligis limtempajn deponojn, kreskigis la konfuzon ; tiam instaliĝis suspekto, ke la gvidantoj de la Unio freneziĝis. Rezultis panik-vento.

Tiu ruinaĵkampo almenaŭ utilis por elfosi unu el la tri apogkolonoj de la financa prudento. Bona funkciado de la sistemo implicas ekziston de ŝtato pli potenca ol iu ajn merkato. Ĝi kapablu agi por certigi pagon de la publikaj ŝuldoj – same kiel la usona federacia rezervo -, manke de kio la merkatoj venkas la publikajn povojn, laŭ la ludo « dividu por regi ». Eŭropo faris grandegajn strebojn por konstrui « ununuran merkaton », sed ne donis al si rimedon ĝin regi, decidinte, ke la ECB ne « enŝutos » kroman monon en la sistemon. Tiel farante, ĝi kreis merkatojn pli potencajn ol la ŝtatoj, kaj ŝtatojn ŝuldantajn, ŝanceliĝantajn rande de bankroto. Nur la ECB povas rimedi al tiu blindiĝo, forlasante la ĉarton, kiu senpovigas ĝin.

Ĝis kiu grado ĝi kopios la monkrean politikon praktikatan de la usona federacia rezervo en aŭtuno 2008 ? Unu afero estas certa : eĉ se ĝi plenumos ĝis la fino sian mutacion kaj venkos la financan krizon, la ekonomia krizo tamen kreskos. Ĉiu « savita » ŝtato ricevos nur sufiĉe por pagi siajn ŝuldojn, interŝanĝe kun drasta redukto de siaj publikaj elspezoj. Bankoj el tio eliros gajnintaj, sed ne la loĝantaroj. La reprezentanto de la IMF konsultita de la greka registaro estos gajninta sian veton … kaj Eŭropo enprofundiĝos en recesion.

Krom se ĝi ŝanĝas sian sintenon ; se la sociaj fortoj, kiuj konstruis la providenco-ŝtaton leviĝos denove por ĝin defendi. Kaj se la Eŭropa Unio konsciiĝos pri amplekso de sia konstitucia misformado, kiu finfine devenas de la neekzisto de ilaro por stimuli ekonomion.

La Unio bezonas integritan impost-sistemon, centran bankon dediĉatan al la ekonomia prospero, kaj financan sektoron sen povo malutili. Antaŭ ĉio mankas aŭtomata buĝeta mekanismo turnata al plenlaboreco, kiu mastras la recesion kaj kompensas la malaltan postulon en siaj plej malriĉaj regionoj. Tia sistemo devus apogi sin ne nur sur la registara agado, sed ankaŭ sur la civitanoj.

El pure teknika vidpunkto, ekzistas sufiĉe simplaj rimedoj por atingi tiun celon. Starigo de eŭropa unio de la pensi-kasoj povus kontribui al harmoniigo de la pensiniveloj inter la membroŝtatoj, por ke la ekslaboristoj de Portugalujo, Grekujo aŭ Hispanujo profitu la normojn de la plej evoluintaj landoj. Sammaniere oni povas imagi integritan sistemon, kiu garantios minimuman salajron al ĉiuj laborantoj de la Unio. Eŭropa Investbanko povus financi kreadon de transnaciaj universitatoj kaj garantii kvalitan instruadon de nordo al sudo. Baza principo : la sola taŭga respondo al amasa senlaboreco kaj al la buĝetdeficitoj, kiuj el tio rezultas, estas kreskigi la publikajn elspezojn, ne malpliigi.

Iuj obĵetos, ke tia scenaro kondukas al pagigi la germanojn profite al la grekoj. Tiu argumento ne havas sencon, el ekonomika vidpunkto. Temas ja pri mobilizado de neŭzataj riĉofontoj tra tuta Eŭropo, kaj integri ilin en la produkto-cirkviton. Tia orientiĝo ne kreus kroman koston por tiuj, kiuj jam havas laborpostenon, ĉar la provizado de varoj kaj servoj por ĉiuj rapide kreskus. Integrita impost-sistemo male ebligus bremsi la impost-eskapon, kiu putrigas Grekujon kaj aliajn landojn de la eŭropa sudo. La reformoj ja implicas pli pezajn impostojn, sed tiuj trafos riĉulojn en malriĉaj landoj, ne malriĉulojn en riĉaj landoj.

La sperto el ĉi-lastaj monatoj sugestas, ke la tiom atendata rekresko ne povos okazi dum la merkatoj konservos sian frapkapablon. Ĝi do substrekas neceson malarmigi la financan sektoron, por ke ĝi ne plu minacu la Eŭropan Union. Denove, la tasko ne estas malebla. Ĝi implicas strebojn por regulado, impostado kaj restrukturado de la ŝuldoj de la mediteraneaj landoj. Ofensiva regulado konsistus el malpermesi al ĉiu eŭropa financa aganto spekuli pri la suverenaj ŝuldoj de la membro-ŝtatoj tra la CDS, kaj tiel devigi la plej fanatikajn spekulantojn ekziliĝi en fiskajn paradizojn. La bankoj bankrotintaj sekve de « blankaj » aŭ neblankaj vetoj estus eksproprietigitaj kaj ŝtatigitaj. Eŭropa imposto sur plivaloroj povus esti kreata sub protektado de la naciaj registaroj. Same okazu pri la imposto pri financaj transakcioj, kiu ja ne estas magia universala kuracilo, sed kies adopto tro prokrastiĝis. Kaj se necesas restarigi kapital-movkontroladon, por eviti financan kontaĝon, neniu mortos pro tio. La ŝtatoj ne povas toleri malvenkon en la batalo, kiu alfrontigas ilin al la financaj merkatoj : pretervivo de pli malpli civilizita sistemo dependas de tio.

Banka radikaleco, aŭ sociala radikaleco

KONCERNE la restrukturadon de la nepageblaj ŝuldoj, tio postulos ke Eŭropo starigu suverenan nepageblecan proceduron similan al tiu, kiu troviĝas en ĉapitro 9 de la usona leĝo pri la urbaj bankrotoj – estas tio, kion delonge proponas s-ro Kunibert Raffer, profesoro pri ekonomiko en la viena universitato. Tiu dispozicio ebligus al la registaroj pluteni la esencajn servojn, necesajn al siaj loĝantoj, liberigante sin samtempe el la neeltenebla parto de siaj ŝuldoj. Bankoj ja sendube estus trafitaj de tio, sed la publikaj aŭtoritatoj devus limigi la damaĝojn, per garantiado de deponoj kaj tenante sin pretaj preni regadon de la bankoj eventuale tro malfortigitaj pro la restrukturaj planoj. Ni gardu nin tro kompati pro la riskoj, al kiuj estas submetataj bankoj : ilia metio konsistas el gajni monon, sed ankaŭ fojfoje perdi ĝin. Cetere, la proporcio de senkulpuloj en banka stabo estas multe pli malgranda ol en kiu ajn lando.

Ĉu tiaj reformoj kondukas Eŭropon sur relojn de superŝtato kapabla financi siajn publikajn elspezojn per akceptebla interezkvoto kaj spiti la taksagentejojn kaj la CDS-merkatojn, ŝtato zorganta regi siajn bankojn anstataŭ esti regata de ili ? Pri tio ja decidu la eŭropanoj.

Kompreneble, temus pri radikala evoluo. Sed ĉu ankoraŭ eblas esperi evoluon ne radikalan ? Ĉu iu ankoraŭ povas dubi, ke la novliberalisma arkitekturo de Eŭropo estas disfalanta ? Simplas la alternativo : aŭ katastrofa radikaleco de la buĝet-rigoro, aŭ konstruiva radikaleco de plenlaboreco. Banka radikaleco aŭ sociala radikaleco.

Laborante kiel junulo por la banka komisiono de la usona Domo de Reprezentantoj, mi partoprenis en 1975 starigon de savplano por la urbo Nov-Jorko, kiu tiam suferis gravan financan kaj ekonomian krizon. Nia programo celis protekti universitatojn kaj publikajn transportojn. Ĝi krome rekomendis restrukturi la urban ŝuldon kaj ne lamenti pri la rezultantaj perdoj de la posedantoj de novjorkaj obligacioj. Tiam mi ricevis telefonalvokon. Estis s-ro Averell Harriman, eksguberniestro de Nov-Jorko, kaj eksa ambasadoro de la prezidanto Roosevelt ĉe Stalino. Li petis min sintezigi por li la laboron de nia komisiono.

La 80-jara Harriman, apenaŭ resaniĝinta post kokso-rompiĝo, akceptis min en noktovestaĵo en sia domo en Georgetown. Sur la muro je lia dekstro pendis pentraĵkopio de La sunfloroj de Van Gogh. Sur meblo je lia maldekstro estis pentraĵo de dancistino de Degas. Antaŭ tiu eta privata muzeo mi strebis klarigi al la eksguberniestro kial la komisionanoj preferis postuli oferojn de la riĉuloj, anstataŭ de la malriĉuloj. Li balancis la kapon, klinis sin antaŭen super sia lambastono kaj diris kavovoĉe : « Mi komprenas. La kapitalo devas pagi, same kiel la laboro. »

Tiupunkte almenaŭ, nenio ŝanĝiĝis.

James K. Galbraith